Publicidade

Tiago 4

IRB20

1 De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? ĉu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj? 2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas. 3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj. 4 Vi adultulinoj, ĉu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Ĉiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, fariĝas malamiko de Dio. 5 ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme? 6 Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite: Dio kontraŭstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon. 7 Submetiĝu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi. 8 Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj. 9 Mizeru kaj malĝoju kaj ploru; via ridado turniĝu en ploron, kaj via ĝojo en malĝojon. 10 Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

11 Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton juĝas sian fraton, tiu kalumnias la leĝon kaj juĝas la leĝon; sed se vi juĝas la leĝon, vi jam estas ne plenumanto de la leĝo, sed juĝanto. 12 Unu estas la leĝdonisto kaj juĝisto, Tiu, kiu povas savi pereigi; kiu vi estas, juĝanta vian proksimulon?

13 Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiaŭ morgaŭ ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; 14 kvankam vi ne scias, kio morgaŭ okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montriĝas kaj poste malaperas. 15 Anstataŭ diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros ĉi tion tion. 16 Sed nun vi fieras pri viaj memfidaĵoj; ĉiu tia singratulado estas malbona. 17 Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, ĉe tiu estas peko.

L’amicizia del mondo è inimicizia contro Dio

1 Da dove vengono le guerre e le contese fra voi? Non è forse dalle passioni che si agitano nelle vostre membra? 2 Voi bramate e non avete; voi uccidete e invidiate e non potete ottenere; voi contendete e guerreggiate; non avete, perché non domandate; 3 domandate e non ricevete, perché domandate male per spendere nei vostri piaceri.

4 O gente adultera, non sapete voi che l’amicizia del mondo è inimicizia contro Dio? Chi dunque vuole essere amico del mondo si rende nemico di Dio. 5 Oppure pensate che la Scrittura dichiari invano che lo Spirito che egli ha fatto abitare in noi ci brama fino alla gelosia? 6 Ma egli maggior grazia; perciò la Scrittura dice:

"Dio resiste ai superbi e grazia agli umili".

7 Sottomettetevi dunque a Dio, ma resistete al diavolo ed egli fuggirà da voi. 8 Avvicinatevi a Dio ed egli si avvicinerà a voi. Pulite le vostre mani, o peccatori, e purificate i vostri cuori, o doppi d’animo! 9 Siate afflitti, fate cordoglio e piangete! Sia il vostro riso convertito in lutto e la vostra gioia in tristezza! 10 Umiliatevi davanti al Signore ed egli v’innalzerà.

La maldicenza e l’incertezza della vita

11 Non parlate gli uni contro gli altri, fratelli. Chi parla contro un fratello o giudica suo fratello, parla contro la legge e giudica la legge. Ora, se tu giudichi la legge, non sei uno che osserva la legge, ma un giudice. 12 Uno soltanto è il legislatore e il giudice, colui che può salvare e perdere; ma tu chi sei, che giudichi il tuo prossimo?

13 E ora a voi che dite: "Oggi o domani andremo nella tale città e vi staremo un anno, trafficheremo e guadagneremo", 14 mentre non sapete quel che avverrà domani! Che cos’è la vita vostra? Poiché siete un vapore che appare per un podi tempo e poi svanisce. 15 Invece dovreste dire: "Se piace al Signore, saremo in vita e faremo questo o quest’altro". 16 Ma ora vi vantate con la vostra arroganza. Tale vanto è cattivo. 17 Colui dunque che sa fare il bene e non lo fa commette peccato.

Veja também

Tiago
Ver todos os capítulos de Tiago
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-