Pular para o conteúdo
Publicidade

Atos 7

OJJP

1 Tiam diris la ĉefpastro: Ĉu ĉi tiuj aferoj estas tiel? 2 Kaj tiu diris:

Fratoj kaj patroj, aŭskultu. La Dio de gloro aperis al nia patro Abraham, kiam li estis en Mezopotamio, antaŭ ol li loĝis en Ĥaran, 3 kaj diris al li: Iru el via lando kaj de via parencaro, kaj venu en tiun landon, kiun Mi montros al vi. 4 Tiam li iris el la lando de la Ĥaldeoj, kaj loĝis en Ĥaran; kaj el tie, post la morto de lia patro, Li transloĝigis lin en ĉi tiun landon, kie vi nun loĝas; 5 kaj Li donis al li nenian heredaĵon en ĝi, ne piedspacon, sed Li promesis doni ĝin al li por posedaĵo kaj al lia idaro post li, kiam li ankoraŭ ne havis infanon. 6 Kaj Dio parolis jene: ke lia idaro loĝos en fremda lando, kaj ke oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 7 Kaj la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos, diris Dio; kaj poste ili eliros kaj faros servon al Mi sur ĉi tiu loko. 8 Kaj Li donis al li la interligon de cirkumcido; kaj tiel Abraham naskigis Isaakon kaj cirkumcidis lin en la oka tago, kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du patriarkojn. 9 Kaj la patriarkoj, enviante Jozefon, lin vendis en Egiptujon; kaj Dio estis kun li, 10 kaj liberigis lin el ĉiuj liaj suferoj, kaj donis al li favoron kaj saĝecon antaŭ Faraono, reĝo de Egiptujo; kaj ĉi tiu estrigis lin super Egiptujo kaj super lia tuta domo. 11 Kaj venis malsato sur la tutan landon Egiptujon kaj Kanaanon, kaj granda sufero; kaj niaj patroj ne trovis nutraĵon. 12 Sed kiam Jakob aŭdis, ke estas greno en Egiptujo, li sendis unue niajn patrojn. 13 Kaj la duan fojon Jozef rekonatiĝis al siaj fratoj, kaj la gento de Jozef estis montrita al Faraono. 14 Kaj Jozef sendis, kaj alvokis sian patron Jakob, kaj la tutan parencaron, sepdek kvin animojn. 15 Kaj Jakob venis en Egiptujon, kaj mortis li mem kaj niaj patroj; 16 kaj ili estis transportitaj al Ŝeĥem kaj metitaj en la tombon, kiun Abraham aĉetis por prezo arĝenta de la filoj de Ĥamor en Ŝeĥem. 17 Sed kiam alproksimiĝis la tempo de la promeso, kiun Dio ĵuris al Abraham, la popolo diskreskis kaj multiĝis en Egiptujo, 18 ĝis aperis alia reĝo, kiu ne konis Jozefon. 19 Tiu agis ruze kontraŭ nia gento, kaj premis niajn patrojn tiel, ke ili elĵetis siajn infanojn, por ke ili ne vivadu. 20 En tiu tempo Moseo naskiĝis, kaj estis eksterordinare bela; kaj li estis nutrata tri monatojn en la domo de sia patro; 21 kaj kiam oni lin elĵetis, prenis lin la filino de Faraono kaj lin nutris kiel sian filon. 22 Kaj Moseo estis instruita en la tuta saĝeco de la Egiptoj, kaj estis potenca per siaj vortoj kaj agoj. 23 Sed kiam li jam havis la aĝon de kvardek jaroj, venis en lian koron la penso viziti siajn fratojn, la Izraelidojn. 24 Kaj vidinte unu el ili suferi maljustecon, li defendis kaj venĝis la premiton, batante la Egipton; 25 kaj li supozis, ke liaj fratoj komprenos, ke Dio per lia mano donas al ili savon, sed ili ne komprenis. 26 Kaj en la sekvanta tago li aperis al ili, dum ili malpacis, kaj li deziris repacigi ilin, dirante: Ho viroj, vi estas fratoj; kial vi malbonfaras unu al alia? 27 Sed la ofendanto de sia proksimulo forpuŝis lin, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto super ni? 28 Ĉu vi celas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton hieraŭ? 29 Kaj ĉe tiu parolo Moseo forkuris kaj ekloĝis en la lando Midjana, kie li naskigis du filojn. 30 Kaj post paso de kvardek jaroj anĝelo aperis al li en la dezerto apud monto Sinaj, en flama fajro en arbetaĵo. 31 Kaj kiam Moseo ĝin vidis, li miris pri la fenomeno; kaj kiam li alproksimiĝis, por rigardi, venis al li voĉo de la Eternulo: 32 Mi estas la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, kaj de Isaak, kaj de Jakob. Kaj Moseo tremis, kaj ne kuraĝis rigardi. 33 Kaj la Eternulo diris al li: Deprenu la ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta. 34 Mi rigardis, kaj vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian ĝemadon, kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin; venu do, kaj Mi vin sendos en Egiptujon. 35 Tiun Moseon, kiun ili malakceptis, dirante: Kiu faris vin estro kaj juĝanto? tiun Dio sendis, por esti estro kaj savanto, per la mano de la anĝelo, kiu aperis al li en la arbetaĵo. 36 Tiu elkondukis ilin, farinte mirindaĵojn kaj signojn en Egiptujo, kaj en la Ruĝa Maro, kaj en la dezerto dum kvardek jaroj. 37 Ĝi estis tiu Moseo, kiu diris al la Izraelidoj: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio. 38 Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj, kaj estis kun niaj patroj; kaj ricevis vivajn orakolojn, por doni al ni; 39 al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo, 40 dirante al Aaron: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio okazis al li. 41 Kaj ili faris bovidon en tiuj tagoj, kaj alportis oferon al la idolo, kaj ĝojis pri la faritaĵo de siaj manoj. 42 Tiam Dio turniĝis, kaj lasis ilin servi al la armeo de la ĉielo, kiel estas skribite en la libro de la profetoj:

Ĉu vi alportis al Mi buĉitajn bestojn kaj oferojn

Dum kvardek jaroj en la dezerto, ho domo de Izrael?

43 Kaj vi portis la tabernaklon de Moleĥ

Kaj la stelon de la dio Refan,

La figuraĵojn, kiujn vi faris, por adorkliniĝi al ili;

Kaj Mi elpatrujigos vin preter Babelon. 44 Kun niaj patroj en la dezerto estis la tabernaklo de atesto, kiel ordonis Tiu, kiu parolis al Moseo, ke li konstruu ĝin laŭ la modelo, kiun li vidis. 45 Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David; 46 kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob. 47 Sed Salomono konstruis por Li domon. 48 Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:

49 La ĉielo estas Mia trono,

Kaj la tero estas Mia piedbenketo;

Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo;

Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?

50 Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion? 51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi. 52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj; 53 vi, kiuj ricevis la leĝon, kiel anoncitan per anĝeloj, sed ĝin ne observis.

54 Kaj aŭdante tion, ili koleriĝis en la koro, kaj grincigis kontraŭ li siajn dentojn. 55 Sed li, plena de la Sankta Spirito, rigardis fikse al la ĉielo, kaj vidis la gloron de Dio, kaj Jesuon starantan dekstre de Dio, 56 kaj diris: Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio. 57 Sed ili ekkriis per laŭta voĉo, kaj fermis siajn orelojn, kaj kuregis sur lin unuanime, 58 kaj elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; kaj la atestantoj demetis siajn vestojn apud la piedoj de junulo, nomata Saŭlo. 59 Kaj ili ŝtonmortigis Stefanon, vokantan kaj dirantan: Jesuo, Sinjoro, akceptu mian spiriton. 60 Kaj li genuiĝis, kaj kriis per laŭta voĉo: Sinjoro, ne metu sur ilin ĉi tiun pekon. Kaj tion dirinte, li endormiĝis.

Stepono kalba aukščiausiajame teisme

1 Tada vyriausiasis kunigas paklausė : Ar tie kaltinimai teisingi?" 2 Štai koks ilgas buvo Stepono atsakymas: Šlovingasis Dievas apsireiškė mūsų tėvui Abraomui Irake dar prieš jam persikeliant į Siriją 3 ir liepė išeiti savo gimtojo krašto, atsisveikinti su giminėmis ir leistis į kelionę ton šalin, kurią Dievas jam parodys. 4 Tada jis paliko Chaldėjų kraštą ir apsigyveno Harane, Sirijoje, iki savo tėvo mirties. ten Dievas atvedė čia, Izraelio žemėn, 5 bet nesuteikė jam mažyčio žemės plotelio. Tačiau Dievas pažadėjo, kad galiausiai jam ir jo palikuonims (nors jis buvo bevaikis!) priklausys visa šalis. 6 Dievas taip pat jam pasakė, kad šitie jo palikuonys paliks savo šalį ir gyvens kaip ateiviai svetimoje žemėje ir 400 metų vergaus. 7 Bet nubausiu tautą, kuri juos pavergs, jam pasakė Dievas. Vėliau Mano žmonės sugrįš į šią Izraelio valstybę ir čia Mane garbins." 8 Ir tuomet Dievas davė atlikti Abraomui apipjaustymo apeigą, kaip Dievo ir Abraomo žmonių susitarimą. Taigi, suėjus aštuonioms dienoms, Abraomo sūnus Izaokas buvo apipjaustytas. Izaokas tapo Jokūbo tėvu, o Jokūbui gimė dvylika vaikų, kurie tapo žydų tautos patriarchais. 9 Šie pavydo broliui pardavė Juozapą į Egiptą kaip vergą. Bet Dievas buvo su juo. 10 Jis apsaugojo Juozapą nuo sielvarto ir suteikė išminties Egipto karaliaus, faraono, akivaizdoje. Dievas davė Juozapui nepaprastą išmintį, todėl faraonas paskyrė ji Egipto valdovu, pavesdamas jam ir savo rūmų reikalus. 11 Bet Egipte ir Kanaano žemėje kilo badas, ir mūsų protėviai atsidūrė dideliame varge. 12 Jokūbas išgirdo, kad Egipte dar yra javų, ir išsiuntė savo sūnus, kad nupirktų truputį. 13 Kai jie atvyko į Egiptą antrą kartą, Juozapas leidosi atpažįstamas, ir broliai buvo pristatyti faraonui. 14 Tada Juozapas pakvietė savo tėvą Jokūbą ir visų brolių šeimas, viso septyniasdešimt penkis asmenis, kad atvyktų į Egiptą. 15 Šitaip Jokūbas atkeliavo į Egiptą, kur mirė jis ir visi jo sūnūs. 16 Juos visus pargabeno į Sichemą ir palaidojo kape, kurį Abraomas buvo nupirkęs Sicheme Emoro sūnų.

17,18 Artinantis laikui, kai Dievas turėjo išpildyti Abraomui duotą pažadą išlaisvinti jo palikuonis vergijos, Egipte labai išaugo žydų skaičius. Tačiau tuo metu buvo karūnuotas karalius, kuris negerbė Juozapo atminimo. 19 Šis karalius rengė sąmokslą prieš mūsų giminę, versdamas mūsų protėvius pamesti savo vaikus laukuose. 20 Tuo metu gimė dieviško grožio vaikas Mozė. Jo tėvai slėpė tris mėnesius namuose, 21 o kai nebegalėjo laikyti jo paslėpę, turėjo palikti. rado faraono duktė ir paėmė auginti, įsūnijo bei 22 mokė visos Egipto išminties. Taip jis tapo galingu valdovu ir oratoriumi. 23 Vieną dieną, artėjant keturiasdešimtajam gimtadieniui, jam kilo mintis aplankyti savo brolius izraelitus. 24 To apsilankymo metu jis pamatė egiptietį, nedorai besielgiantį su izraelitu. Mozė keršydamas užmušė egiptietį. 25 Mozė tikėjosi, kad broliai supras, jog Dievas siuntė jiems padėti, bet šie nieko nesuprato. 26 Kitą dieną jis vėl juos aplankė ir pamatė besivaidijančius du izraelitus. Mozė mėgino juos sutaikyti, sakydamas: Vyrai, jūs esate broliai! Todėl neturite šitaip kovoti. To neturite daryti." 27 Bet tasai, kuris buvo nuskriaudęs artimą, liepė Mozei rūpintis savais reikalais. Kas tave paskyrė mūsų valdovu ar teisėju? klausė jis. 28 Gal rengiesi ir mane nužudyti, kaip vakar nužudei egiptietį?" 29 Tada Mozė pabėgo šalies, apsigyveno Madiano krašte, kur gimė jo du sūnūs. 30 Po keturiasdešimties metų dykumoje, netoli Sinajaus kalno, jam pasirodė angelas degančio krūmo liepsnose. 31 Mozė tai matė ir stebėjosi, kas ten yra; kai jis nubėgo pasižiūrėti, pakvietė Viešpaties balsas: 32 esu tavo Dievas, Abraomo, Izaoko ir Jokūbo Dievas." Mozė ėmė drebėti baimės ir nedrįso pažvelgti. 33 O Viešpats jam tarė: Nusiauk apavą, nes tu stovi ant šventos žemės. 34 mačiau Egipte Savo tautos skausmą ir verksmą. nužengiau išvaduoti. Tad ateik čionai! ketinu tave pasiųsti į Egiptą."

35 Ir tuo būdu Dievas sugrąžino , kurį pirma jo žmonės atmetė, sakydami: Kas tave paskyrė vadovu ir mūsų teisėju?" 36 Mozė buvo siųstas kaip valdovas ir išgelbėtojas. Daugybės įsimintinų stebuklų pagalba jis išvedė juos Egipto, pervedė per Raudonąją jūrą ir vedžiojo keturiasdešimt metų dykumoje. 37 Pats Mozė Izraelio žmonėms yra pasakęs: Dievas pažadins Pranašą jūsų brolių tarpo, panašiai kaip mane." 38 Tai buvo tikra tiesa, nes Mozė tarpininkavo tyruose tarp Izraelio žmonių ir angelo, kuris Sinajaus kalne perdavė jiems Dievo įsakymą gyvąjį žodį. 39 Bet mūsų tėvai atmetė Mozę ir norėjo grįžti į Egiptą. 40 Jie sakė Aaronui: Padirbdink mums dievų, kurie parvestų mus atgal, nes mes nežinome, kas nutiko tam Mozei, išvedusiam mus Egipto." 41 Tokiu būdu jie pasidirbo dievą aukso veršį ir ėmė aukoti jam atnašą. Jie džiaugėsi savo rankų darbu. 42 Dievas nusigręžė nuo , apleido juos, leisdamas jiems tarnauti saulei, mėnuliui, žvaigždėms kaip dievams! Amoso pranašysčių knygoje Viešpats klausia:

Negi Man, Izraeli, tu aukojai būdamas dykumoje šituos keturiasdešimt metų? 43 Tu tiesų domiesi pagoniškais dievais Molochu, dievo Romfos žvaigžde ir visais stabais, kuriuos pasidirbote, kad galėtumėte juos garbinti. Todėl pasiųsiu jus į nelaisvę toli, anapus Babilono."

44 Mūsų protėviai per dykumą gabenosi su savimi kilnojamą šventyklą tabernakulį. Jame jie laikė akmenines plokštes, ant kurių buvo užrašyti Dešimt įsakymų. Šis tabernakulis buvo sukurtas tiksliai pagal angelo Mozei duotą planą. 45 Metams bėgant, kada Jozuė kovojo prieš pagonių gentis, šį tabernakulį pasiėmė su savimi į naująją žemę ir naudojo iki karaliaus Dovydo laikų. 46 Dievas nuoširdžiai palaimino Dovydą. Dovydas paprašė ypatingos teisės statyti šventovę Jokūbo Dievui. 47 Saliamonas pastatė, 48 tačiau Dievas negyvena šventovėse, sukurtose žmogaus rankomis.

49 Dangus Man sostas, o žemė suolelis Mano kojoms", sako Viešpats per Savo pranašus. Kokius namus jūs Man statysite? klausia Viešpats. Ar juose pasiliksiu? 50 Argi ne sukūriau dangų ir žemę?"

51 Jūs užsispyrę stabmeldžiai! Negi jūs amžinai priešinsitės Šventajai Dvasiai? Taip darė jūsų tėvai, ir jūs taip darote! 52 Paminėkite nors vieną pranašą, kurio nepersekiojo jūsų tėvai? Jie netgi žudydavo tuos, kurie pranašavo Teisiojo atėjimą, Mesijo, kurį jūs išdavėte ir nužudėte. 53 Taip, jūs sąmoningai sulaužėte Dievo įsakymus, nors juos gavote angelų rankų."

Stepono nužudymas

54 Žydų vadovai labai įsižeidė dėl Stepono kaltinimų ir įniršę ėmė ant jo griežti dantis. 55 O Steponas, kupinas Šventosios Dvasios, ramiai žvelgė aukštyn į dangų, išvydo Dievo šlovę ir Jėzų, stovintį Dievo dešinėje! 56 Ir tuojau pasakė: Štai matau dangų atvirą ir Jėzų, Mesiją, stovintį Dievo dešinėje!" 57 Tada, baisiai rėkdami ir stumdydamiesi, jie užsikimšo ausis ir visi kaip vienas puolė ji, 58 išsitempė miesto ir užmušė akmenimis. Liudytojai budeliai nusivilko švarkus ir padėjo juos prie jaunuolio Sauliaus kojų. 59 Kai žudikai svaidė akmenis į Steponą, jis meldėsi: Viešpatie Jėzau, priimk mano sielą." 60 Jis suklupęs šaukė: Viešpatie, nelaikyk elgesio nuodėme!" Ir ištaręs tuos žodžius, mirė.

Veja também