Pular para o conteúdo
Publicidade

Mateus 2

OST

1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. 3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. 5 Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:

6 Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,

Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;

Ĉar el vi venos reganto,

Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li. 9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. 11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. 12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13 Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. 14 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, 15 kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. 16 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. 17 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18 Voĉo estas aŭdita en Rama,

Ĝemado kaj maldolĉa plorado,

Raĥel priploras siajn infanojn,

Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20 Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23 kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

1 Jésus étant à Bethléhem, ville de Judée, au temps du roi Hérode, des Mages d’Orient arrivèrent à Jérusalem,

2 Et dirent : est le roi des Juifs qui est ? car nous avons vu son étoile en Orient, et nous sommes venus l’adorer.

3 Le roi Hérode l’ayant appris, en fut troublé, et tout Jérusalem avec lui.

4 Et ayant assemblé tous les principaux sacrificateurs et les Scribes du peuple, il s’informa d’eux le Christ devait naître.

5 Et ils lui dirent : C’est à Bethléhem, ville de Judée ; car c’est ainsi que l’a écrit un prophète :

6 Et toi, Bethléhem, terre de Juda, tu n’es pas la moindre entre les principales villes de Juda, car c’est de toi que sortira le Conducteur qui paîtra Israël mon peuple.

7 Alors Hérode ayant appelé en secret les Mages, il s’informa d’eux exactement du temps auquel ils avaient vu l’étoile ;

8 Et les envoyant à Bethléhem, il leur dit : Allez, et informez-vous exactement de ce petit enfant, et quand vous l’aurez trouvé, faites-le-moi savoir, afin que j’y aille aussi, et que je l’adore.

9 Eux donc, ayant ouï le roi, s’en allèrent ; et voici, l’étoile qu’ils avaient vue en Orient allait devant eux, jusqu’à ce qu’étant arrivée sur le lieu était le petit enfant, elle s’y arrêta.

10 Et quand ils virent l’étoile s’arrêter, ils eurent une fort grande joie.

11 Et étant entrés dans la maison, ils trouvèrent le petit enfant, avec Marie sa mère, lequel ils adorèrent en se prosternant ; et après avoir ouvert leurs trésors, ils lui présentèrent des dons, de l’or, de l’encens et de la myrrhe.

12 Et ayant été divinement avertis par un songe de ne pas retourner vers Hérode, ils se retirèrent en leur pays par un autre chemin.

13 Après qu’ils furent partis, un ange du Seigneur apparut en songe à Joseph, et lui dit : Lève-toi ; prends le petit enfant et sa mère, et t’enfuis en Egypte, et te tiens jusqu’à ce que je te le dise ; car Hérode cherchera le petit enfant pour le faire mourir.

14 Joseph donc étant réveillé, prit de nuit le petit enfant et sa mère, et se retira en Egypte.

15 Et il y demeura jusqu’à la mort d’Hérode. C’est ainsi que s’accomplit ce que le Seigneur avait dit par un prophète : J’ai appelé mon fils hors d’Egypte.

16 Alors Hérode voyant que les Mages s’étaient moqués de lui, fut fort en colère ; et ayant envoyé ses gens, il mit à mort tous les enfants qui étaient dans Bethléhem et dans tout son territoire, depuis ceux de deux ans et au-dessous, selon le temps dont il s’était exactement informé des Mages.

17 Alors s’accomplit ce qui avait été dit par Jérémie le prophète :

18 On a ouï dans Rama des cris, des lamentations, des pleurs et de grands gémissements, Rachel pleurant ses enfants ; et elle n’a pas voulu être consolée, parce qu’ils ne sont plus.

19 Mais après qu’Hérode fut mort, l’ange du Seigneur apparut à Joseph en songe en Egypte.

20 Et il lui dit : Lève-toi, prends le petit enfant et sa mère, et retourne au pays d’Israël ; car ceux qui en voulaient à la vie du petit enfant sont morts.

21 Joseph donc s’étant levé, prit le petit enfant et sa mère, et s’en vint au pays d’Israël.

22 Mais ayant appris qu’Archélaüs régnait en Judée en la place d’Hérode son père, il craignit d’y aller, et ayant été averti divinement en songe, il se retira dans les quartiers de la Galilée,

23 Et alla demeurer dans une ville appelée Nazareth, de sorte que fut accompli ce qui avait été dit par les prophètes : Il sera appelé Nazarien.

Veja também