Pular para o conteúdo
Publicidade

Josué 21

SFB15

1 Kaj la familiestroj de la Levidoj aliris al la pastro Eleazar, kaj al Josuo, filo de Nun, kaj al la familiestroj de la triboj de la Izraelidoj, 2 kaj ekparolis al ili en Ŝilo, en la lando Kanaana, dirante: La Eternulo ordonis per Moseo doni al ni urbojn por loĝi, kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn por niaj brutoj. 3 Tiam la Izraelidoj donis al la Levidoj el siaj posedaĵoj, konforme al la ordono de la Eternulo, tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn.

4 Kaj eliris la loto por la familio de la Kehatidoj; kaj al la filoj de la pastro Aaron, el la Levidoj, estis donitaj de la tribo de Jehuda kaj de la tribo de la Simeonidoj kaj de la tribo de Benjamen, per loto, dek tri urboj.

5 Kaj al la ceteraj filoj de Kehat estis donitaj de la familioj de la tribo de Efraim kaj de la tribo de Dan kaj de la duontribo de Manase, per loto, dek urboj.

6 Kaj al la filoj de Gerŝon estis donitaj de la familioj de la tribo de Isaĥar kaj de la tribo de Aŝer kaj de la tribo de Naftali kaj de la duontribo de Manase en Baŝan, per loto, dek tri urboj.

7 Al la filoj de Merari, laŭ iliaj familioj, estis donitaj de la tribo de Ruben kaj de la tribo de Gad kaj de la tribo de Zebulun dek du urboj.

8 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj per loto tiujn urbojn kaj iliajn ĉirkaŭaĵojn, kiel ordonis la Eternulo per Moseo. 9 Kaj ili donis de la tribo de la Jehudaidoj kaj de la tribo de la Simeonidoj tiujn urbojn, kies nomojn ili difinis. 10 Al la filoj de Aaron el la familioj de la Kehatidoj, el la Levidoj ĉar ilia estis la loto unua 11 al ili oni donis la urbon de Arba, patro de Anak (tio estas, la urbon Ĥebron), sur la monto de Jehuda, kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi. 12 Kaj la kampon de la urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune, kiel propraĵon.

13 Kaj al la filoj de la pastro Aaron oni donis la urbon de rifuĝo por mortiginto Ĥebron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Libna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 14 kaj Jatir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Eŝtemoa kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 15 kaj Ĥolon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Debir kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 16 kaj Ain kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Juta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Bet-Ŝemeŝ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: naŭ urbojn de tiuj du triboj. 17 Kaj de la tribo de Benjamen: Gibeon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Geba kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 18 Anatot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Almon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 19 La nombro de ĉiuj urboj de la Aaronidoj, la pastroj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

20 Kaj por la familioj de la Kehatidoj, la Levidoj, la restintaj el la Kehatidoj, la urboj de ilia loto estis de la tribo de Efraim. 21 Kaj oni donis al ili la rifuĝurbon por mortiginto Ŝeĥem kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, sur la monto de Efraim, kaj Gezer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 22 kaj Kibcaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Bet-Ĥoron kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 23 Kaj de la tribo de Dan: Elteke kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gibeton kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 24 Ajalon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 25 Kaj de la duontribo de Manase: Taanaĥ kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Gat-Rimon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn. 26 La nombro de ĉiuj urboj kun iliaj ĉirkaŭaĵoj por la familioj de la restintaj Kehatidoj estis dek.

27 Kaj al la Gerŝonidoj, el la familioj de la Levidoj, oni donis de la duontribo de Manase la rifuĝurbon por mortiginto Golan en Baŝan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Beeŝtera kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: du urbojn. 28 Kaj de la tribo de Isaĥar: Kiŝjon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Dabrat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 29 Jarmut kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, En-Ganim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 30 Kaj de la tribo de Aŝer: Miŝal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Abdon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 31 Ĥelkat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Reĥob kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 32 Kaj de la tribo de Naftali: la rifuĝurbon por mortiginto Kedeŝ en Galileo kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Ĥamot-Dor kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Kartan kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: tri urbojn. 33 La nombro de ĉiuj urboj de la Gerŝonidoj, laŭ iliaj familioj, estis dek tri urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

34 Kaj al la familioj de la Merariidoj, la ceteraj Levidoj, oni donis de la tribo de Zebulun: Jokneam kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Karta kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 35 Dimna kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Nahalal kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 36 Kaj de la tribo de Ruben: Becer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Jahac kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 37 Kedemot kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Mefaat kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kvar urbojn. 38 Kaj de la tribo de Gad: la rifuĝurbon por mortiginto Ramot en Gilead kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, kaj Maĥanaim kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, 39 Ĥeŝbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Jazer kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn: kune kvar urbojn. 40 La nombro de ĉiuj urboj, kiujn lote ricevis la Merariidoj, laŭ iliaj familioj, la restintaj el la familioj de la Levidoj, estis dek du.

41 La nombro de ĉiuj urboj de la Levidoj meze de la posedaĵoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj. 42 Tiuj urboj estis ĉiu urbo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; tiel estis kun ĉiuj tiuj urboj. 43 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li ĵuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis ĝin kaj enloĝiĝis en ĝi. 44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe, konforme al ĉio, kion Li ĵuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el ĉiuj iliaj malamikoj rezistis antaŭ ili; ĉiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn. 45 Ne mankis unu vorto el ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; ĉio plenumiĝis.

Leviternas fyrtioåtta städer

1 Huvudmännen för leviternas familjer trädde fram inför prästen Eleasar och Josua, Nuns son, och inför huvudmännen för familjerna inom Israels barns stammar. 2 4 Mos 35:1f, Jos 18:1. De talade till dem i Shilo i Kanaans land: "Herren gav befallning genom Mose att vi skulle städer att bo i med tillhörande betesmarker för vår boskap." 3 Enligt Herrens befallning gav Israels barn av sina arvslotter åt leviterna följande städer med tillhörande betesmarker:

4 För kehatiternas släkter föll lotten ut att bland dessa leviter fick prästen Arons söner genom lotten tretton städer ur Juda, Simeons och Benjamins stam. 5 Och Kehats övriga barn fick genom lotten tio städer ur Efraims stams släkter, ur Dans stam och ur ena hälften av Manasse stam.

6 Gershons barn fick genom lotten tretton städer ur Isaskars stams släkter, ur Ashers stam, ur Naftali stam och ur andra hälften av Manasse stam, i Bashan.

7 Meraris barn fick efter sina släkter tolv städer ur Rubens stam, ur Gads stam och ur Sebulons stam.

8 Israels barn gav åt leviterna dessa städer med tillhörande betesmarker genom lottkastning, som Herren hade befallt genom Mose.

9 Ur Juda barns stam och ur Simeons barns stam gav man följande här namngivna städer. 10 1 Krön 6:54f. Av kehatiternas släkter bland Levi barn fick Arons söner följande, för lotten träffade dem först: 11 Jos 14:15, 15:13. Man gav dem Kirjat-Arba, anakiternas stamfars stad, det vill säga Hebron i Juda bergsbygd, med betesmarker runt omkring. 12 Jos 14:13f, 1 Krön 6:56. Men åkerjorden och byarna som tillhörde staden gav man till besittning åt Kaleb, Jefunnes son.

13 Jos 20:7, 1 Krön 6:57f. Åt prästen Arons söner gav man dråparfristaden Hebron med betesmarker, vidare Libna med betesmarker, 14 Jattir med betesmarker, Eshtemoa med betesmarker, 15 Holon med betesmarker, Debir med betesmarker, 16 Ajin med betesmarker, Jutta med betesmarker och Bet-Shemesh med betesmarker nio städer ur dessa två stammar.

17 Ur Benjamins stam gav man dem Gibeon med betesmarker, Geba med betesmarker, 18 Anatot med betesmarker och Almon med betesmarker fyra städer.

19 De städer som Arons söner, prästerna, fick utgjorde tillsammans tretton städer med tillhörande betesmarker.

20 De övriga kehatiternas släkter av leviterna fick ur Efraims stam följande städer som lotten bestämde åt dem. 21 Man gav dem dråparfristaden Shekem med betesmarker i Efraims bergsbygd, Gezer med betesmarker, 22 Bet-Horon med betesmarker och Kibsajim med betesmarker fyra städer.

23 Från Dans stam fick de Elteke med betesmarker, Gibbeton med betesmarker, 24 Ajalon med betesmarker och Gat-Rimmon med betesmarker fyra städer.

25 Från ena hälften av Manasse stam fick de Taanak med betesmarker och Gat-Rimmon med betesmarker två städer.

26 De städer som de övriga kehatiternas släkter fick utgjorde alltså tio med tillhörande betesmarker.

27 Bland leviternas släkter fick vidare Gershons barn ur ena hälften av Manasse stam dråparfristaden Golan i Bashan med betesmarker och Beestera med betesmarker två städer.

28 Ur Isaskars stam fick de Kishjon med betesmarker, Dobrat med betesmarker, 29 Jarmut med betesmarker och En-Gannim med betesmarker fyra städer.

30 Ur Ashers stam fick de Mishal med betesmarker, Abdon med betesmarker, 31 Helkat med betesmarker och Rehob med betesmarker fyra städer.

32 Ur Naftali stam fick de dråparfristaden Kedesh i Galileen med betesmarker, Hammot-Dor med betesmarker och Kartan med betesmarker tre städer.

33 Gershoniternas städer efter deras släkter utgjorde alltså tretton med tillhörande betesmarker.

34 De övriga leviterna, Meraris barns släkter, fick ur Sebulons stam Jokneam med betesmarker, Karta med betesmarker, 35 Dimna med betesmarker och Nahalal med betesmarker fyra städer.

36 Ur Rubens stam fick de Beser med betesmarker, Jahsa med betesmarker, 37 Kedemot med betesmarker och Mefaat med betesmarker fyra städer.

38 Ur Gads stam fick de dråparfristaden Ramot i Gilead med betesmarker, Mahanajim med betesmarker, 39 Heshbon med betesmarker och Jaser med betesmarker fyra städer.

40 De städer som de övriga leviternas släkter, Meraris barn, fick sin lott efter sina släkter, var tolv städer.

41 4 Mos 35:7. Tillsammans utgjorde levitstäderna inom israeliternas besittningsområde fyrtioåtta städer21:41fyrtioåtta städerDe uppräknade städerna var jämnt fördelade över hela landet så att ingen israelit hade mer än två mil till närmaste levitstad. med tillhörande betesmarker. 42 Var och en av dessa städer bestod av staden med tillhörande betesmarker runt omkring. var det med alla dessa städer.

43 1 Mos 12:7, 13:15, 15:18f, 26:3, 28:13, Jos 1:3f. gav Herren åt Israel hela det land som han med ed hade lovat ge åt deras fäder, och de tog det i besittning och bosatte sig där. 44 5 Mos 11:25.Herren gav dem ro alla sidor, som han med ed hade lovat deras fäder. Ingen av deras fiender kunde stå emot dem, utan Herren gav alla fienderna i deras hand. 45 Jos 23:14, 1 Kung 8:56. Ingenting uteblev av allt det goda som Herren hade lovat Israels hus. Allt gick i fullbordan.

Veja também