1 Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;2 jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.3 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.4 La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis.5 En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.6 Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos ĉi tien.7 Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.8 Kaj David diris en tiu tago:Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.9 Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen.10 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.11 Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.12 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.13 Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj.14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono15 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia16 kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.17 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon.18 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.19 Kaj David demandis la Eternulon, dirante:Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon.20 Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.22 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.23 Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;24 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.25 Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.
1 Toe kom al die stamme van Israel na Dawid in Hebron, en hulle spreek en sê: Hier is ons, u been en u vlees is ons!2 Gister sowel as eergister toe Saul koning oor ons was, het u Israel uit-- en ingelei; en die HERE het aan u gesê: Jy moet my volk Israel oppas, en jy moet 'n vors wees oor Israel.3 So het dan al die oudstes van Israel na die koning in Hebron gekom; en koning Dawid het met hulle 'n verbond in Hebron gesluit voor die aangesig van die HERE, en hulle het Dawid as koning oor Israel gesalf.4 Dertig jaar was Dawid oud toe hy koning geword het; veertig jaar het hy geregeer.5 In Hebron het hy oor Juda sewe jaar en ses maande geregeer, en in Jerusalem het hy drie en dertig jaar oor die hele Israel en Juda geregeer.6 Toe die koning met sy manne na Jerusalem wegtrek teen die Jebusiete, die bewoners van die land, het hulle met Dawid gespreek en gesê: Jy sal hier nie inkom nie, maar die blindes en lammes sal jou verdrywe -- dit wil sê: Dawid sal hier nie inkom nie.7 Maar Dawid het die bergvesting Sion ingeneem; dit is die stad van Dawid.8 En Dawid het daardie dag gesê: Elkeen wat 'n Jebusiet verslaan, laat hom in die waterkanaal neerwerp die lammes sowel as die blindes, van wie Dawid se siel 'n afkeer het! Daarom sê hulle: 'n Blinde en 'n lamme mag nie in die huis kom nie.9 En Dawid het in die bergvesting gaan woon en dit die stad van Dawid genoem; en Dawid het rondom, van Millo af na die binnekant, gebou.10 En Dawid het gedurigdeur groter geword, en die HERE, die God van die leërskare, was met hom.11 Toe stuur Hiram, die koning van Tirus, boodskappers na Dawid met sederhout en skrynwerkers en klipkappers, en hulle het vir Dawid 'n huis gebou.12 So het Dawid dan gewaar geword dat die HERE hom as koning oor Israel bevestig en sy koningskap verhef het ter wille van sy volk Israel.13 En Dawid het uit Jerusalem meer byvroue en vroue geneem, nadat hy uit Hebron gekom het; en vir Dawid is meer seuns en dogters gebore.14 En dit is die name van die wat vir hom in Jerusalem gebore is: S mmua en Sobab en Natan en Salomo,15 en Jibhar en Elisua en Nefeg en J fia,16 en Elis ma en Âljada en Elif,let.17 Toe die Filistyne hoor dat Dawid as koning oor Israel gesalf was, het al die Filistyne opgetrek om Dawid te soek, maar Dawid het dit gehoor en afgetrek na die bergvesting.18 En die Filistyne het gekom en hulle versprei in die dal Ref im.19 Toe het Dawid die HERE geraadpleeg en gesê: Sal ek optrek teen die Filistyne? Sal U hulle in my hand gee? En die HERE het aan Dawid gesê: Trek op, want Ek sal die Filistyne verseker in jou hand gee.20 Daarop het Dawid na Ba„l-P,rasim gegaan, en Dawid het hulle daar verslaan en gesê: Die HERE het voor my heen deur my vyande gebreek soos water deurbreek; daarom het hy die plek Ba„l-P,rasim genoem.21 En hulle het hul afgode daar agtergelaat, en Dawid en sy manne het dit saamgeneem.22 Maar die Filistyne het nog weer opgetrek en hulle in die dal Ref im versprei.23 Toe raadpleeg Dawid die HERE, en Hy sê: Jy moet nie optrek nie: trek agter hulle om en val hulle aan vlak voor die balsembosse.24 En as jy 'n geruis van voetstappe in die toppe van die balsembosse hoor, moet jy gou maak, want dan het die HERE voor jou uitgetrek om die leër van die Filistyne te verslaan.25 En Dawid het gedoen net soos die HERE hom beveel het, en hy het die Filistyne verslaan van G¡beon af tot naby Geser.