1 En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakaĵoj kaj kun tero sur la kapoj.2 Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de ĉiuj fremduloj, kaj stariĝis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.3 Kaj ili leviĝis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorkliniĝon antaŭ la Eternulo, ilia Dio.4 Kaj sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, Ŝebanja, Buni, Ŝerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio.5 Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja:Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo.6 Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.7 Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la Ĥaldea kaj donis al li la nomon Abraham,8 kaj trovis lian koron fidela antaŭ Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la Ĥetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgaŝidoj, transdoni ĝin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, ĉar Vi estas justa.9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro;10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun.11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon.12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn.14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.16 Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo.21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis.22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin laŭparte; kaj ili ekposedis la landon de Siĥon, la landon de la reĝo de Ĥeŝbon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan.23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la ĉielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos ĝin.24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaŭ ili la loĝantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaŭ iliajn reĝojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun ĉi tiuj laŭ sia bontrovo.25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank� al Via granda boneco.26 Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ĉi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la ĉielo aŭdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian ŝultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis aŭskulti.30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, ĉar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago.33 Vi estas justa en ĉio, kio trafis nin; ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie.34 Kaj niaj reĝoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.35 En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.36 Jen ni hodiaŭ estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni manĝu ĝiajn fruktojn kaj ĝian bonaĵon, jen ni estas sklavoj sur ĝi.37 Kaj ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas.38 En ĉio ĉi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.
1 En op die vier en twintigste dag van hierdie maand het die kinders van Israel vergader en gevas in rouklere en met grond op hulle hoof.2 En die afstammelinge van Israel het hulle afgesonder van al die uitlanders, en hulle het gaan staan en belydenis gedoen van hulle sondes en die ongeregtighede van hulle vaders.3 En hulle het van hulle plek opgestaan, en gedurende 'n vierde deel van die dag gelees uit die wetboek van die HERE hulle God, en gedurende 'n vierde deel belydenis gedoen en die HERE hulle God aanbid.4 En op die verhoog van die Leviete het J,sua en Bani, K dmiël, Seb nja, Bunni, Ser,bja, Bani, Ken ni opgestaan en met 'n groot stem die HERE hulle God aangeroep.5 En die Leviete J,sua en K dmiël, Bani, Has bneja, Ser,bja, Hod¡a, Seb nja, Pet gja het gesê: Staan op, loof die HERE julle God van ewigheid tot in ewigheid! En laat hulle u heerlike Naam loof wat bo alle lof en prys verhewe is!6 U is alleen die HERE, U het die hemel, die hoogste hemel en al sy leërskare, gemaak, die aarde en alles wat daarop is, die seë en alles wat daarin is, en U hou dit alles in die lewe, en die leër van die hemel buig hulle voor U neer.7 U is die HERE, die God wat Abram uitverkies het en hom uit Ur van die Chaldeërs uitgelei het en sy naam tot Abraham gemaak het.8 En U het sy hart getrou bevind voor u aangesig, en U het met hom die verbond gesluit om die land te gee van die Kana„niete, Hetiete, Amoriete en Feresiete en Jebusiete en Girgasiete, om dit aan sy nageslag te gee; en U het u woorde vervul, want U is regverdig.9 En U het die ellende van ons vaders in Egipte aangesien en hulle geroep by die Skelfsee gehoor,10 en U het tekens en wonders gedoen aan Farao en aan al sy dienaars en aan die hele volk van sy land; want U het geweet dat hulle vermetel teen hulle gehandel het, en U het vir U 'n Naam gemaak soos dit vandag is.11 En die see het U voor hulle geklowe, sodat hulle op droë grond dwarsdeur die see getrek het; maar hulle vervolgers het U in die kolke gewerp soos 'n klip in sterk waters.12 En U het hulle gelei met 'n wolkkolom bedags en met 'n vuurkolom snags om die pad vir hulle te verlig waar hulle langs moes trek.13 En op die berg Sinai het U neergedaal en met hulle gespreek uit die hemel, en U het aan hulle regte verordeninge en betroubare wette, goeie insettinge en gebooie gegee.14 En u heilige sabbat het U aan hulle bekend gemaak, en gebooie en insettinge en 'n wet deur die diens van u kneg Moses hulle beveel.15 En U het hulle brood gegee uit die hemel vir hulle honger en water vir hulle uit die rots laat uitkom vir hulle dors, en aan hulle gesê om die land in besit te gaan neem waaromtrent U u hand opgehef het om hulle dit te gee.16 Maar hulle, naamlik ons vaders, het vermetel gehandel en hulle nek verhard en nie na u gebooie geluister nie;17 ja, hulle het geweier om te luister en nie gedink aan u wonders wat U by hulle gedoen het nie; maar hulle het hul nek verhard en in hul wederstrewigheid 'n hoof aangestel om terug te gaan na hulle slawerny. Maar U is 'n God van vergewing, genadig en barmhartig, lankmoedig en groot van goedertierenheid, en U het hulle nie verlaat nie.18 Selfs toe hulle 'n gegote kalf vir hulle gemaak en gesê het: Dit is jou gode wat jou uit Egipte laat optrek het! -- en hulle groot, afskuwelike dinge gedoen het,19 het U in u grote barmhartigheid hulle tog nie verlaat in die woestyn nie; die wolkkolom het nie bedags van hulle gewyk om hulle op die pad te lei nie, en die vuurkolom ook nie snags om vir hulle die pad te verlig waar hulle langs moes trek nie.20 En u goeie Gees het U gegee om hulle te onderrig, en u manna het U nie van hulle mond teruggehou nie en aan hulle water gegee vir hulle dors.21 En veertig jaar lank het U hulle onderhou in die woestyn; hulle het nie gebrek gehad nie; hulle klere het nie verslyt en hulle voete nie geswel nie.22 En U het aan hulle koninkryke en volke gegee en die volgens bepaalde grense verdeel; en hulle het die land van Sihon, ja, die land van die koning van Hesbon, en die land van Og, die koning van Basan, in besit geneem.23 En U het hulle kinders vermenigvuldig soos die sterre aan die hemel en hulle in die land ingebring waarvan U aan hulle vaders gesê het dat hulle sou ingaan om dit in besit te neem.24 En die kinders het ingegaan en die land in besit geneem, en U het die inwoners van die land, die Kana„niete, voor hulle onderwerp en die in hulle hand gegee, hulle konings sowel as die volke van die land, om met hulle te handel soos hulle dit goedvind.25 En hulle het versterkte stede en 'n vet land ingeneem, en huise in besit geneem vol allerhande goeie dinge, uitgekapte putte, wingerde en olyfbome en vrugtebome in menigte, en hulle het geëet en versadig en vet geword en weelderig gelewe deur u grote goedheid.26 Maar hulle het wederstrewig en opstandig geword teen U en u wet agter hulle rug gewerp; en u profete wat hulle gewaarsku het, om hulle na U terug te bring, het hulle gedood en groot, afskuwelike dinge gedoen.27 Daarom het U hulle oorgegee in die hand van hulle teëstanders, dat die hulle in benoudheid sou bring. Maar wanneer hulle in die tyd van hulle benoudheid U aangeroep het, het U uit die hemel gehoor en na u grote barmhartigheid aan hulle verlossers gegee, dat die hulle uit die hand van hul teëstanders kon verlos.28 Maar sodra hulle rus gehad het, het hulle weer kwaad gedoen voor u aangesig, en U het hulle oorgelewer in die hand van hul vyande, dat die oor hulle sou heers; as hulle U dan weer aanroep, het U uit die hemel gehoor en hulle na u barmhartigheid baiekeer gered.29 En U het hulle gewaarsku om hulle na u wet terug te bring, maar hulle het vermetel gehandel en nie geluister na u gebooie nie, en teen u verordeninge, daarteen het hulle gesondig, waarvan geld dat 'n mens dit moet doen, dat hy daardeur kan lewe; en hulle het 'n wederstrewige skouer gegee en hulle nek verhard en nie geluister nie.30 En U was baie jare lankmoedig oor hulle, en U het hulle gewaarsku deur u Gees, deur middel van u profete; maar hulle het geen gehoor gegee nie. Daarom het U hulle oorgegee in die hand van die volke van die lande.31 Maar in u grote barmhartigheid het U hulle nie volkome vernietig en hulle nie verlaat nie, want U is 'n genadige en barmhartige God.32 Onse God, groot, magtige en gedugte God, wat die verbond en die goedertierenheid hou, laat dan nou al die moeilikheid nie gering wees voor u aangesig nie wat ons, ons konings, ons owerstes en ons priesters en ons profete en ons vaders en u hele volk oorgekom het van die dae van die konings van Assur af tot vandag toe.33 Maar U is regverdig in alles wat oor ons gekom het; want U het getrou gehandel, maar ons het goddeloos gehandel;34 en ons konings, ons owerstes, ons priesters en ons vaders het u wet nie volbring en na u gebooie en u getuienisse waarmee U hulle gewaarsku het, nie geluister nie.35 En hulle het in hul koninkryk en by u groot seën wat U hulle geskenk het, en in die wye en vet land wat U aan hulle oorgegee het, U nie gedien nie en hulle nie van hul verkeerde handelinge bekeer nie.36 Ons is vandag slawe, en die land wat U aan ons vaders gegee het om die vrug en die volle seën daarvan te geniet -- daarin is ons slawe.37 En dit vermeerder sy opbrings vir die konings wat U oor ons gestel het om ons sondes ontwil, en hulle heers oor ons liggame en oor ons vee na hulle willekeur, en ons is in 'n groot benoudheid.38 Maar op grond van dit alles sluit ons 'n vaste verbond en beskryf dit; en op die verseëlde stuk het ons owerstes, ons Leviete, ons priesters geteken.