1 En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.3 Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.5 Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.6 Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
1 En ce jour-là tu diras: Je te loue, ô Éternel, car tu étais courroucé contre moi; mais ta colère a pris fin et tu m'as consolé.2 Voici, Dieu est mon salut; j'aurai confiance, et je ne craindrai point. Car l'Éternel, l'Éternel est ma force et ma louange, et il a été mon Sauveur!3 Et vous puiserez des eaux avec joie aux sources du salut.4 Et vous direz en ce jour-là: Louez l'Éternel, invoquez son nom, publiez parmi les peuples ses hauts faits! Célébrez la gloire de son nom!5 Chantez à l'Éternel, car il a fait des choses magnifiques; qu'elles soient connues par toute la terre!6 Crie et chante de joie, toi qui habites en Sion! Car le Saint d'Israël est grand au milieu de toi.