1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.
3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis.
4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.
5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria.
6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio.
7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.
8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem.
9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
1 约 坦 登 基 的 时 候 年 二 十 五 岁 , 在 耶 路 撒 冷 作 王 十 六 年 , 他 母 亲 名 叫 耶 路 沙 , 是 撒 督 的 女 儿 。
2 约 坦 行 耶 和 华 眼 中 看 为 正 的 事 , 效 法 他 父 乌 西 雅 一 切 所 行 的 , 只 是 不 入 耶 和 华 的 殿 。 百 姓 还 行 邪 僻 的 事 。
3 约 坦 建 立 耶 和 华 殿 的 上 门 , 在 俄 斐 勒 城 上 多 冇 建 造 ,
4 又 在 犹 大 山 地 建 造 城 邑 , 在 树 林 中 建 筑 营 寨 和 高 楼 。
5 约 坦 与 亚 扪 人 的 王 打 仗 胜 了 他 们 , 当 年 他 们 进 贡 银 一 百 他 连 得 , 小 麦 一 万 歌 珥 , 大 麦 一 万 歌 珥 ; 第 二 年 、 第 叁 年 也 是 这 样 。
6 约 坦 在 耶 和 华 ― 他 神 面 前 行 正 道 , 以 致 日 渐 强 盛 。
7 约 坦 其 余 的 事 和 一 切 争 战 , 并 他 的 行 为 , 都 写 在 以 色 列 和 犹 大 列 王 记 上 。
8 他 登 基 的 时 候 年 二 十 五 岁 , 在 耶 路 撒 冷 作 王 十 六 年 。
9 约 坦 与 他 列 祖 同 睡 , 葬 在 大 卫 城 里 。 他 儿 子 亚 哈 斯 接 续 他 作 王 。