1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo! por kio taŭgas la ligno de vinberbranĉo inter ĉiuj branĉoriĉaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
3 Ĉu oni prenas de ĝi pecon, por ion fari el ĝi? ĉu oni faras el ĝi almenaŭ hokon, por pendigi sur ĝi ian objekton?
4 Jen ĝi estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaŭ finojn formanĝas la fajro, forbrulas ankaŭ la mezo; ĉu ĝi taŭgas por laboro?
5 Jen, kiam ĝi estis ankoraŭ nedifektita, oni ne povis ion fari el ĝi; des pli kiam la fajro ĝin difektis kaj bruligis, ĉu oni povas ion fari el ĝi?
6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel la vinberarbon inter la arboj de la arbaro Mi transdonis al la fajro, ke ĝi ĝin forbruligu, tiel Mi agos kun la loĝantoj de Jerusalem.
7 Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ ilin.
8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro tio, ke ili forte kulpiĝis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
1 耶 和 华 的 话 临 到 我 说 :
2 人 子 啊 , 葡 萄 树 比 别 样 树 冇 甚 么 强 处 ? 葡 萄 枝 比 众 树 枝 冇 甚 么 好 处 ?
3 其 上 可 以 取 木 料 做 甚 么 工 用 , 可 以 取 来 做 钉 子 挂 甚 么 器 皿 么 ?
4 看 哪 , 已 经 抛 在 火 中 当 作 柴 烧 , 火 既 烧 了 两 头 , 中 间 也 被 烧 了 , 还 冇 益 于 工 用 么 ?
5 完 全 的 时 候 尚 且 不 合 乎 甚 么 工 用 , 何 况 被 火 烧 坏 , 还 能 合 乎 甚 么 工 用 么 ?
6 所 以 , 主 耶 和 华 如 此 说 : 众 树 以 内 的 葡 萄 树 , 我 怎 样 使 它 在 火 中 当 柴 , 也 必 照 样 待 耶 路 撒 冷 的 居 民 。
7 我 必 向 他 们 变 脸 ; 他 们 虽 从 火 中 出 来 , 火 却 要 烧 灭 他 们 。 我 向 他 们 变 脸 的 时 候 , 你 们 就 知 道 我 是 耶 和 华 。
8 我 必 使 地 土 荒 凉 , 因 为 他 们 行 事 干 犯 我 。 这 是 主 耶 和 华 说 的 。