1 La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn,

2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj:Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo.

3 Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.

5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj.

6 Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.

7 Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj.

8 Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.

9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,

10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.

11 Kaj la Eternulo diris al Salomono:Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto.

12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros.

13 Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.

14 Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom.

15 Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo

16 (ĉar ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo);

17 tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.

18 Ili elmoviĝis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li.

19 Hadad tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes.

20 Kaj la fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.

21 Kiam Hadad aŭdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono:Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.

22 Faraono diris al li:Ĉu io mankas al vi ĉe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis:Ne, tamen forliberigu min.

23 Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba.

24 Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko.

25 Kaj li estis kontraŭulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj li fariĝis reĝo de Sirio.

26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraŭ la reĝon.

27 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon:Salomono konstruis Milon; li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David.

28 Jerobeam estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.

29 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo.

30 Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn.

31 Kaj li diris al Jerobeam:Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn

32 (sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael);

33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.

34 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn.

35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn;

36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.

37 Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael.

38 Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.

39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam.

40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.

41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.

42 La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.

43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

1 Kuningas Salomolla oli vaimoinaan lukuisia vieraiden maiden naisia, joita hän rakasti. Faraon tyttären lisäksi hänellä oli moabilaisia, ammonilaisia, edomilaisia, sidonilaisia ja heettiläisiä vaimoja.

3 Hänellä oli seitsemänsataa kuninkaallista vaimoa ja kolmesataa sivuvaimoa, ja he veivät hänen sydämensä harhaan.

4 Salomon vanhuuden päivinä vaimot viekoittelivat hänen sydämensä muiden jumalien puoleen, eikä hän ollut enää täydestä sydämestään uskollinen Herralle, Jumalalleen, niin kuin hänen isänsä Daavid oli ollut.

5 Salomo rupesi palvelemaan Astartea, sidonilaisten jumalatarta, ja ammonilaisten iljetystä Milkomia.

6 Salomo teki sitä, mikä on väärää Herran silmissä, eikä seurannut Herraa uskollisesti niin kuin isänsä Daavid.

7 Hän rakensi Jerusalemin itäpuolella olevalle vuorelle uhripaikan Kemosille, moabilaisten iljetykselle, ja ammonilaisten iljetykselle Milkomille.

8 Samoin hän teki uhripaikkoja muitakin vierasmaisia vaimojaan varten, niin että he saivat suitsuttaa ja uhrata jumalilleen.

9 Herra vihastui siitä, että Salomon sydän oli kääntynyt pois hänestä, Israelin Jumalasta. Vaikka Herra oli kahdesti ilmestynyt Salomolle

10 ja kieltänyt häntä palvelemasta muita jumalia, hän ei ollut totellut Herran kieltoa.

12 Isäsi Daavidin vuoksi minä en kuitenkaan tee sitä sinun elinaikanasi, minä riistän sen poikasi kädestä.

14 Herra nosti Salomolle vastustajaksi Hadadin, joka oli Edomin kuningassukua.

15 Siihen aikaan, kun Daavid kävi sotaa Edomia vastaan, sotaväen päällikkö Joab oli mennyt hautaamaan kaatuneita ja oli samalla sotaretkellä surmannut kaikki miespuoliset edomilaiset.

16 Joab ja koko Israelin sotaväki olivat viipyneet siellä kuusi kuukautta, niin pitkään että olivat saaneet kaikki miespuoliset edomilaiset tapetuksi.

17 Hadad oli silloin päässyt pakoon ja lähtenyt Egyptiin yhdessä joidenkin edomilaisten kanssa, jotka olivat olleet hänen isänsä palveluksessa. Hadad oli silloin vasta pieni poika.

18 Kun he olivat lähteneet Midianista ja tulleet Paraniin, he ottivat sieltä miehiä mukaansa ja tulivat Egyptiin faraon, Egyptin kuninkaan luo. Farao antoi Hadadille asunnon, järjesti hänen elatuksensa ja lahjoitti hänelle maata.

19 Hadad nautti faraon suosiota, ja farao antoi hänelle vaimoksi kälynsä, kuningatar Tahpenesin sisaren.

20 Tämä synnytti hänelle pojan, Genubatin. Tahpenes otti pojan faraon palatsiin kasvatettavaksi, ja niin Genubat eli palatsissa faraon poikien joukossa.

23 Jumala nosti Salomon vastustajaksi myös Resonin, Eljadan pojan. Hän oli paennut herransa Hadadeserin, Soban kuninkaan luota, kun Daavid oli lyönyt tämän joukot.

24 Reson kokosi miehiä ympärilleen, ja hänestä tuli rosvojoukon päällikkö. Hän meni joukkoineen Damaskokseen ja asettui sinne, ja hänestä tuli Damaskoksen hallitsija.

25 Niin pitkään kuin Salomo eli, Reson soti Israelia vastaan ja tuotti Hadadin tavoin sille vahinkoa. Hän oli Syyrian kuningas ja Israelin vannoutunut vihollinen.

26 Kuningasta vastaan kohotti kätensä myös Jerobeam, joka oli hänen palveluksessaan. Jerobeam, Nebatin poika, oli kotoisin Efraimin Seredasta, ja hänen äitinsä oli Serua, leskeksi jäänyt nainen.

27 Tämä on kertomus hänen kapinastaan. Salomo rakensi Milloa ja täytti aukon, joka oli Daavidin kaupungin muurissa.

28 Jerobeam oli väkevä ja uuttera mies. Kun Salomo näki, miten hyvin nuorukainen teki työnsä, hän määräsi hänet Joosefin heimon työvelvollisten valvojaksi.

29 Kun Jerobeam kerran lähti Jerusalemista, hän kohtasi tiellä silolaisen profeetan Ahian, jolla oli uusi viitta yllään. Paikalla ei ollut muita kuin he kaksi.

30 Ahia tarttui uuteen viittaansa ja repi sen kahteentoista osaan.

32 Yhden heimon minä jätän hänelle palvelijani Daavidin tähden ja Jerusalemin tähden, sillä tämän kaupungin minä olen valinnut omakseni kaikkien Israelin heimojen keskeltä.

33 Minä riistän häneltä valtakunnan siksi, että hän on hylännyt minut ja kumartanut Astartea, sidonilaisten jumalatarta, Kemosia, Moabin jumalaa, ja ammonilaisten jumalaa Milkomia. Hän ei ole vaeltanut minun teitäni, ei tehnyt sitä, mikä on oikein minun silmissäni, ei noudattanut säädöksiäni ja lakejani niin kuin isänsä Daavid.

35 Minä otan valtakunnan Salomon pojan kädestä ja annan sen sinulle, kymmenen heimoa.

36 Hänelle minä annan yhden heimon, jotta palvelijallani Daavidilla olisi aina lamppu minun edessäni Jerusalemissa, kaupungissa, jonka olen itselleni valinnut ja josta olen tehnyt nimeni asuinsijan.

38 Jos noudatat kaikkia käskyjäni, kuljet minun teitäni ja teet sitä, mikä on minun silmissäni oikein, jos sinä palvelijani Daavidin tavoin pidät säädökseni ja määräykseni kunniassa, minä olen sinun kanssasi, annan suvullesi pysyvän kuninkuuden, niin kuin annoin Daavidin suvulle, ja annan sinulle Israelin.

40 Kun Salomo sitten yritti surmauttaa Jerobeamin, tämä pakeni Egyptiin Sisakin, Egyptin kuninkaan, luo ja viipyi siellä Salomon kuolemaan saakka.

41 Kaikki muu, mitä Salomosta on kerrottavaa, hänen teoistaan ja viisaudestaan, on kirjoitettu Salomon historiaan.

42 Salomo hallitsi Jerusalemissa koko Israelia neljäkymmentä vuotta.

43 Sitten Salomo meni lepoon isiensä luo, ja hänet haudattiin isänsä Daavidin kaupunkiin. Salomon jälkeen tuli kuninkaaksi hänen poikansa Rehabeam.