1 La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela.

2 Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.

3 Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.

4 Kaj heroldo laŭte proklamis:Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:

5 kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.

6 Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon.

7 Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.

8 En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn.

9 Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar:Ho reĝo, vivu eterne!

10 Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo;

11 kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon.

12 Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis.

13 Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo.

14 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili:Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis?

15 De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?

16 Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo:Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.

17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo.

18 Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos.

19 Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.

20 Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon.

21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon.

22 Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.

23 Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.

24 Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj:Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo:Tiel estas, ho reĝo.

25 Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj.

26 Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.

27 Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

28 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris:Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.

29 Nun mi donas ordonon:Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.

30 Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.

1 Kuningas Nebukadnessar teetti kultaisen kuvapatsaan. Sen korkeus oli kuusikymmentä kyynärää ja leveys kuusi kyynärää. Hän pystytti sen Duran tasangolle Babylonin maakuntaan.

2 Ja kuningas Nebukadnessar käski kutsua satraapit, käskynhaltijat ja maaherrat, neuvonantajat, rahavarainhoitajat, tuomarit ja poliisipäälliköt ja kaikki maakuntien korkeat virkamiehet patsaan vihkimisjuhlaan.

3 Niin tulivat satraapit, käskynhaltijat ja maaherrat, neuvonantajat, rahavarainhoitajat, tuomarit, poliisipäälliköt ja kaikki maakuntien korkeat virkamiehet kuningas Nebukadnessarin pystyttämän patsaan vihkimisjuhlaan, ja he asettuivat patsaan eteen.

5 Heti kun te kuulette torven, huilun, sitran, harpun, luutun, säkkipillin ja koko juhlamusiikin soivan, teidän tulee heittäytyä maahan ja kumartaa tätä kultaista patsasta, jonka kuningas Nebukadnessar on pystyttänyt.

7 Kuullessaan torven, huilun, sitran, harpun, luutun ja koko juhlamusiikin soivan kaikki, mitä kansaa ja kansakuntaa he olivatkin, heittäytyivät oitis maahan ja kumarsivat kultaista patsasta, jonka kuningas Nebukadnessar oli pystyttänyt.

8 Silloin astui esiin muutamia kaldealaisia miehiä, jotka alkoivat syyttää juutalaisia.

10 Sinä, kuningas, olet antanut määräyksen, että jokaisen, joka kuulee torven, huilun, sitran, harpun, luutun, säkkipillin ja koko juhlamusiikin soivan, tulee heittäytyä maahan ja kumartaa kultaista patsasta

11 ja että se, joka ei heittäydy maahan ja kumarra, heitetään tuliseen uuniin.

13 Silloin Nebukadnessar raivoisan vihan vallassa käski noutaa Sadrakin, Mesakin ja Abed-Negon. Kun miehet tuotiin kuninkaan eteen,

17 Jumala, jota me palvelemme, pystyy pelastamaan meidät tulisesta uunista, ja hän voi pelastaa meidät myös sinun käsistäsi, kuningas.

19 Silloin Nebukadnessar tuli täyteen vihaa Sadrakia, Mesakia ja Abed-Negoa kohtaan, ja hänen kasvonsa vääristyivät. Hän käski heti kuumentaa uunin seitsemän kertaa kuumemmaksi kuin tavallisesti,

20 ja hän käski muutamien vahvojen sotilaittensa sitoa Sadrakin, Mesakin ja Abed-Negon ja heittää heidät uuniin.

21 Niin nämä miehet sidottiin ja heitettiin uuniin täysissä vaatteissaan, takki ja housut yllä ja päähine päässä.

22 Koska uunia oli kuninkaan ankaran käskyn mukaan kovin kuumennettu, tulen lieska surmasi ne miehet, jotka veivät Sadrakin, Mesakin ja Abed-Negon uunin suulle.

23 Ja nämä kolme miestä, Sadrak, Mesak ja Abed-Nego, putosivat sidottuina tuliseen pätsiin.

27 Satraapit, käskynhaltijat, maaherrat ja kuninkaan hovimiehet kerääntyivät paikalle katsomaan miehiä ja havaitsivat, että tuli ei ollut pystynyt heihin: heidän partansa ja hiuksensa eivät olleet kärventyneet, heidän vaatteensa eivät olleet lainkaan vahingoittuneet, eikä heistä edes lähtenyt savun hajua.

30 Ja kuningas antoi Sadrakille, Mesakille ja Abed-Negolle Babylonin maakunnassa entistä suuremman vallan.