1 Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
2 Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li.
3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris:Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
4 Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.
5 Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
6 Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron.
7 Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris:Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
8 Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj.
9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
11 Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.
12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.
13 Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.
14 Kaj al la ĉefoj li diris:Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.
15 Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.
16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
17 Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj.
18 Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
4 Mooses kirjoitti muistiin kaikki Herran antamat määräykset. Seuraavana aamuna Mooses rakensi vuoren juurelle alttarin ja pystytti sen luo kaksitoista kivipatsasta Israelin kahdentoista heimon mukaan.
5 Hän lähetti israelilaisia nuorukaisia uhraamaan polttouhreja ja teurastamaan sonneja yhteysuhriksi Herralle.
6 Puolet niiden verestä Mooses pani uhrimaljoihin, ja puolet hän vihmoi alttarille.
9 Mooses ja Aaron, Nadab ja Abihu sekä seitsemänkymmentä Israelin vanhinta lähtivät vuorelle.
10 He näkivät Israelin Jumalan, ja se millä hän seisoi oli kuin safiirikiveä, kirkas kuin taivas itse.
11 Näitä Israelin valittuja vastaan hän ei nostanut kättään. He saivat katsella Jumalaa, ja he söivät uhriaterian.
13 Mooses lähti palvelijansa Joosuan kanssa nousemaan Jumalan vuorelle.
15 Sitten Mooses nousi vuorelle, ja vuori peittyi pilveen.
16 Herran kirkkaus laskeutui Siinainvuorelle. Pilvi peitti vuoren kuudeksi päiväksi, ja seitsemäntenä päivänä Herra kutsui Moosesta pilven keskeltä.
17 Israelilaiset näkivät Herran kirkkauden vuoren laella, ja se oli kuin tuli, joka polttaa kaiken.
18 Niin Mooses astui pilven peittoon ja nousi vuoren huipulle. Hän viipyi siellä neljäkymmentä päivää ja neljäkymmentä yötä.