1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
2 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj.
3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon.
4 Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj.
5 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi.
6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris.
7 Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur.
8 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras.
9 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj.
10 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli.
11 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon.
12 Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj.
13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas?
14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered.
15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael.
16 Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram.
1 Sarai, Abramin vaimo, ei ollut synnyttänyt miehelleen lasta. Mutta Sarailla oli egyptiläinen orjatar, jonka nimi oli Hagar.
3 Abram oli asunut kymmenen vuotta Kanaaninmaassa, kun hänen vaimonsa Sarai antoi egyp- tiläisen orjattarensa Hagarin miehelleen Abramille sivuvaimoksi.
4 Abram yhtyi Hagariin, ja tämä tuli raskaaksi. Kun Hagar huomasi olevansa raskaana, hän alkoi väheksyä emäntäänsä.
7 Herran enkeli kohtasi Hagarin autiomaassa vesilähteellä, joka oli Surin tien varressa.
11 Sitten Herran enkeli sanoi hänelle: -- Sinä olet raskaana, ja kun synnytät pojan, anna hänelle nimeksi Ismael, sillä Herra kuuli, kun valitit hätääsi.
12 Poikasi on oleva kuin villiaasi, hänen kätensä on kaikkia vastaan, ja kaikkien käsi on häntä vastaan, aina hän on oleva vastakkain kaikkien veljiensä kanssa.
14 Siksi alettiin tuota Kadesin ja Beredin välillä sijaitsevaa vesipaikkaa nimittää Lahai-Roin kaivok- si.
15 Hagar synnytti Abramille pojan, ja Abram antoi pojalleen, jonka Hagar oli synnyttänyt, nimen Ismael.
16 Abram oli kahdeksankymmentäkuusivuotias, kun Hagar synnytti hänelle Ismaelin.