1 En tiu tempo Merodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke li estis malsana kaj resaniĝis.
2 Kaj Ĥizkija ĝojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
3 Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li:Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris:El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
4 Kaj li diris:Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis:Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
5 Tiam Jesaja diris al Ĥizkija:Aŭskultu la diron de la Eternulo Cebaot:
6 Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
7 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
8 Kaj Ĥizkija diris al Jesaja:Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue:Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
1 Siihen aikaan Babylonian kuningas Merodak-Bal- Adan, Bal-Adanin poika, lähetti kirjeen ja lahjoja Hiskialle, koska oli kuullut, että tämä oli ollut sairaana ja toipunut sairaudestaan.
2 Hiskia ilahtui lähettiläiden tulosta ja lahjoista ja näytti heille aarrekammionsa, hopean ja kullan, hajusteet ja hienot öljyt, koko asevarastonsa ja kaiken muunkin arvokkaan, mitä hän omisti. Mitään hän ei jättänyt heille näyttämättä, ei palatsissaan eikä koko valtakunnassa.
6 Tulee päivä, jolloin kaikki, mitä sinun talossasi on ja mitä jo isäsi ovat aikoinaan keränneet, viedään Babyloniin. Mitään ei jää jäljelle, sanoo Herra.