1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas.
4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
5 Tomaso diris al li:Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
6 Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
8 Filipo diris al li:Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos.
9 Jesuo diris al li:Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?
10 Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem.
12 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro.
13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;
17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos.
20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li:Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.
24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.
26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.
27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
28 Vi aŭdis, ke mi diris al vi:Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.
29 Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos.
30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.
2 Minun Isäni kodissa on monta huonetta -- enhän minä muuten sanoisi, että menen valmistamaan teille asuinsijan.
3 Minä menen valmistamaan teille sijaa mutta tulen sitten takaisin ja noudan teidät luokseni, jotta saisitte olla siellä missä minä olen.
10 Etkö usko, että minä olen Isässä ja Isä on minussa? Kun puhun teille, en puhu omissa nimissäni: Isä on minussa, ja minun tekoni ovat hänen tekojaan.
11 Uskokaa, kun sanon, että minä olen Isässä ja Isä on minussa. Ellette muuten usko, uskokaa minun tekojeni tähden.
13 ja mitä ikinä te pyydätte minun nimessäni, sen minä teen, jotta Isän kirkkaus tulisi julki Pojassa.
14 Mitä te minun nimeeni vedoten pyydätte minulta, sen minä teen.
16 Minä käännyn Isän puoleen, ja hän antaa teille toisen puolustajan, joka on kanssanne ikuisesti.
17 Tämä puolustaja on Totuuden Henki. Maailma ei voi Henkeä saada, sillä maailma ei näe eikä tunne häntä. Mutta te tunnette hänet, sillä hän pysyy luonanne ja on teissä.
19 Vielä vähän aikaa, eikä maailma enää näe minua, mutta te näette, sillä minä elän ja tekin tulette elämään.
20 Sinä päivänä te ymmärrätte, että minä olen Isässäni ja että te olette minussa ja minä teissä.
24 Se, joka ei minua rakasta, ei noudata minun sanaani -- mutta sana, jonka te kuulette, ei ole minun omani, vaan Isän, joka on minut lähettänyt.
26 Puolustaja, Pyhä Henki, jonka Isä minun nimessäni lähettää, opettaa teille kaiken ja palauttaa mieleenne kaiken, mitä olen teille puhunut.
28 Kuulittehan, mitä sanoin: minä menen pois, mutta tulen taas teidän luoksenne. Jos rakastaisitte minua, te iloitsisitte siitä, että minä menen Isän luo, sillä Isä on minua suurempi.
29 Olen puhunut tästä jo nyt, jotta te uskoisitte, kun se tapahtuu.
30 Paljon en kanssanne enää puhu, sillä tämän maailman ruhtinas on jo tulossa. Mitään valtaa ei hänellä minuun ole,