1 David maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon; kaj li faris Salomonon, sian filon, reĝo super Izrael.

2 Kaj li kunvenigis ĉiujn estrojn de Izrael kaj la pastrojn kaj la Levidojn.

3 Kaj estis kalkulitaj la Levidoj de la aĝo de tridek jaroj kaj pli; kaj montriĝis, ke ilia nombro, kalkulante ĉiujn kapojn de viroj, estis tridek ok mil.

4 El ili por administri la servadon de la domo de la Eternulo estis dudek kvar mil; da oficistoj kaj juĝistoj estis ses mil;

5 kvar mil pordegistoj, kaj kvar mil glorantoj de la Eternulo per instrumentoj, kiujn mi faris por glorado.

6 Kaj David dividis ilin en klasojn laŭ la filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari.

7 La Gerŝonidoj:Ladan kaj Ŝimei.

8 La filoj de Ladan:la ĉefo Jeĥiel, Zetam, kaj Joel-tri.

9 La filoj de Ŝimei:Ŝelomit, Ĥaziel, kaj Haran-tri. Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de Ladan.

10 Kaj la filoj de Ŝimei:Jaĥat, Zina, Jeuŝ, kaj Beria. Tio estas la filoj de Ŝimei-kvar.

11 Jaĥat estis la ĉefo, Zina estis la dua; Jeuŝ kaj Beria havis nemulte da infanoj, tial ili ĉe la kalkulado prezentis unu patrodomon.

12 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel-kvar.

13 La filoj de Amram:Aaron kaj Moseo. Aaron estis apartigita kaj sanktigita por la plejsanktejo, li kaj liaj idoj por ĉiam, por incensadi antaŭ la Eternulo, por servadi al Li kaj por benadi en Lia nomo eterne.

14 Moseo estis homo de Dio, kaj liaj idoj estis alkalkulitaj al la tribo de Levi.

15 La filoj de Moseo:Gerŝom kaj Eliezer.

16 La filoj de Gerŝom:Ŝebuel estis la ĉefo.

17 La filoj de Eliezer estis:Reĥabja, la unua; aliajn filojn Eliezer ne havis; sed Reĥabja havis tre multe da filoj.

18 La filoj de Jichar:Ŝelomit, la unua.

19 La filoj de Ĥebron:la unua estis Jerija, la dua estis Amarja, la tria estis Jaĥaziel, la kvara estis Jekameam.

20 La filoj de Uziel:Miĥa, la unua, kaj Jiŝija, la dua.

21 La filoj de Merari:Maĥli kaj Muŝi. La filoj de Maĥli:Eleazar kaj Kiŝ.

22 Eleazar mortis, kaj li ne havis filojn, sed nur filinojn; kaj ilin prenis al si la filoj de Kiŝ, iliaj kuzoj.

23 La filoj de Muŝi:Maĥli, Eder, kaj Jeremot-tri.

24 Tio estas la idoj de Levi laŭ iliaj patrodomoj, la ĉefoj de patrodomoj laŭ ilia kalkulo, laŭ ilia laŭnoma kaj laŭkapa nombro, kiuj faradis la laboron de servado en la domo de la Eternulo, komencante de la aĝo de dudek jaroj kaj plue.

25 Ĉar David diris:La Eternulo, Dio de Izrael, donis ripozon al Sia popolo; kaj Li enloĝiĝis en Jerusalem por ĉiam.

26 Kaj la Levidoj ne bezonis portadi la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn vazojn por la servado en ĝi.

27 Laŭ la lastaj ordonoj de David estis kalkulitaj la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli.

28 Ilia ofico estis helpi al la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo, zorgi pri la kortoj, pri la ĉambroj, pri la pureco de ĉio sankta, kaj plenumi la laboron en la domo de Dio;

29 zorgi pri la pano de propono, pri la faruno por farunoferoj, pri la macoj, pri la patoj, pri la rostado, kaj pri ĉia mezurado kaj pesado;

30 stari ĉiumatene, por kanti laŭdon kaj gloron al la Eternulo, tiel same ankaŭ vespere;

31 fari ĉiujn bruloferojn al la Eternulo en la sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj, laŭ ilia nombro, laŭ la preskribo pri ili, ĉiam antaŭ la Eternulo;

32 servi por deĵorado ĉe la tabernaklo de kunveno, ĉe la sanktaĵoj, kaj apud siaj fratoj la Aaronidoj ĉe la servado en la domo de la Eternulo.

1 SIENDO pues David ya viejo y harto de días, hizo á Salomón su hijo rey sobre Israel.

2 Y juntando á todos los principales de Israel, y á los sacerdotes y Levitas,

3 Fueron contados los Levitas de treinta años arriba; y fué el número de ellos por sus cabezas, contados uno á uno, treinta y ocho mil.

4 De éstos, veinticuatro mil para dar prisa á la obra de la casa de Jehová; y gobernadores y jueces, seis mil;

5 Además cuatro mil porteros; y cuatro mil para alabar á Jehová, dijo David, con los instrumentos que he hecho para rendir alabanzas.

6 Y repartiólos David en órdenes conforme á los hijos de Leví, Gersón y Coath y Merari.

7 Los hijos de Gersón: Ladán, y Simi.

8 Los hijos de Ladán, tres: Jehiel el primero, después Zetham y Joel.

9 Los hijos de Simi, tres: Selomith, Haziel, y Arán. Estos fueron los príncipes de las familias de Ladán.

10 Y los hijos de Simi: Jahath, Zinat, Jeus, y Berías. Estos cuatro fueron los hijos de Simi.

11 Jahat era el primero, Zinat el segundo; mas Jeus y Berías no multiplicaron en hijos, por lo cual fueron contados por una familia.

12 Los hijos de Coath: Amram, Ishar, Hebrón, y Uzziel, ellos cuatro.

13 Los hijos de Amram: Aarón y Moisés. Y Aarón fué apartado para ser dedicado á las más santas cosas, él y sus hijos para siempre, para que quemasen perfumes delante de Jehová, y le ministrasen, y bendijesen en su nombre, para siempre.

14 Y los hijos de Moisés, varón de Dios, fueron contados en la tribu de Leví.

15 Los hijos de Moisés fueron Gersón y Eliezer.

16 Hijo de Gersón fué Sebuel el primero.

17 E hijo de Eliezer fué Rehabía el primero. Y Eliezer no tuvo otros hijos; mas los hijos de Rehabía fueron muchos.

18 Hijo de Ishar fué Selomith el primero.

19 Los hijos de Hebrón: Jería el primero, Amarías el segundo, Jahaziel el tercero, y Jecamán el cuarto.

20 Los hijos de Uzziel: Michâ el primero, é Isía el segundo.

21 Los hijos de Merari: Mahali y Musi. Los hijos de Mahali: Eleazar y Cis.

22 Y murió Eleazar sin hijos, mas tuvo hijas; y los hijos de Cis, sus hermanos, las tomaron por mujeres.

23 Los hijos de Musi: Mahali, Eder y Jerimoth, ellos tres.

24 Estos son los hijos de Leví en las familias de sus padres, cabeceras de familias en sus delineaciones, contados por sus nombres, por sus cabezas, los cuales hacían obra en el ministerio de la casa de Jehová, de veinte años arriba.

25 Porque David dijo: Jehová Dios de Israel ha dado reposo á su pueblo Israel, y el habitar en Jerusalem para siempre.

26 Y también los Levitas no llevarán más el tabernáculo, y todos sus vasos para su ministerio.

27 Así que, conforme á las postreras palabras de David, fué la cuenta de los hijos de Leví de veinte años arriba.

28 Y estaban bajo la mano de los hijos de Aarón, para ministrar en la casa de Jehová, en los atrios y en las cámaras, y en la purificación de toda cosa santificada, y en la demás obra del ministerio de la casa de Dios;

29 Asimismo para los panes de la proposición, y para la flor de la harina para el sacrificio, y para las hojuelas sin levadura, y para la fruta de sartén, y para lo tostado, y para toda medida y cuenta;

30 Y para que asistiesen cada mañana todos los días á confesar y alabar á Jehová, y asimismo á la tarde;

31 Y para ofrecer todos los holocaustos á Jehová los sábados, nuevas lunas, y solemnidades, por la cuenta y forma que tenían, continuamente delante de Jehová.

32 Y para que tuviesen la guarda del tabernáculo del testimonio, y la guarda del santuario, y las órdenes de los hijos de Aarón sus hermanos, en el ministerio de la casa de Jehová.