1 Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la Grekaj Judoj kontraŭ la Hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado.
2 Kaj la dek du, alvokinte la amason de la disĉiploj, diris:Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj.
3 Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, bone atestatajn, plenajn de la Spirito kaj de saĝo, kiujn ni difinos por tiu afero.
4 Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto.
5 Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili elektis Stefanon, viron plenan de fido kaj de la Sankta Spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥia;
6 tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj ĉi tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.
7 Kaj la vorto de Dio kreskis, kaj la nombro de la disĉiploj multiĝis treege en Jerusalem, kaj granda aro el la pastroj obeis al la fido.
8 Kaj Stefano, plena de graco kaj potenco, faris grandajn mirindaĵojn kaj signojn inter la popolo.
9 Sed stariĝis iuj el la sinagogo nomata la Sinagogo de la Liberigitoj, kaj el la Kirenanoj kaj el la Aleksandrianoj kaj el la homoj el Kilikio kaj Azio; kaj ili diskutis kun Stefano.
10 Kaj ili ne povis rezisti al la saĝeco kaj la Spirito, per kiu li parolis.
11 Tiam ili subinstigis virojn, kiuj diris:Ni aŭdis lin paroli blasfemajn vortojn kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Dio.
12 Kaj ili incitis la popolon kaj la pliaĝulojn kaj la skribistojn, kaj venis sur lin kaj kaptis lin, kaj kondukis lin al la sinedrio,
13 kaj starigis mensogajn atestantojn, kiuj diris:Ĉi tiu homo ne ĉesas paroli vortojn kontraŭ ĉi tiu sankta loko kaj la leĝo;
14 ĉar ni aŭdis lin diri, ke ĉi tiu Jesuo, la Nazaretano, detruos ĉi tiun lokon, kaj ŝanĝos la kutimojn, kiujn Moseo transdonis al ni.
15 Kaj ĉiuj, kiuj sidis en la sinedrio, fikse rigardante lin, vidis lian vizaĝon kvazaŭ vizaĝon de anĝelo.
1 EN aquellos días, creciendo el número de los discípulos, hubo murmuración de los Griegos contra los Hebreos, de que sus viudas eran menospreciadas en el ministerio cotidiano.
2 Así que, los doce convocaron la multitud de los discípulos, y dijeron: No es justo que nosotros dejemos la palabra de Dios, y sirvamos á las mesas.
3 Buscad pues, hermanos, siete varones de vosotros de buen testimonio, llenos de Espíritu Santo y de sabiduría, los cuales pongamos en esta obra.
4 Y nosotros persistiremos en la oración, y en el ministerio de la palabra.
5 Y plugo el parecer á toda la multitud; y eligieron á Esteban, varón lleno de fe y de Espíritu Santo, y á Felipe, y á Prócoro, y á Nicanor, y á Timón, y á Parmenas, y á Nicolás, prosélito de Antioquía:
6 A estos presentaron delante de los apóstoles, los cuales orando les pusieron las manos encima.
7 Y crecía la palabra del Señor, y el número de los discípulos se multiplicaba mucho en Jerusalem: también una gran multitud de los sacerdotes obedecía á la fe.
8 Empero Esteban, lleno de gracia y de potencia, hacía prodigios y milagros grandes en el pueblo.
9 Levantáronse entonces unos de la sinagoga que se llama de los Libertinos, y Cireneos, y Alejandrinos, y de los de Cilicia, y de Asia, disputando con Esteban.
10 Mas no podían resistir á la sabiduría y al Espíritu con que hablaba.
11 Entonces sobornaron á unos que dijesen que le habían oído hablar palabras blasfemas contra Moisés y Dios.
12 Y conmovieron al pueblo, y á los ancianos, y á los escribas; y arremetiendo le arrebataron, y le trajeron al concilio.
13 Y pusieron testigos falsos, que dijesen: Este hombre no cesa de hablar palabras blasfemas contra este lugar santo y la ley:
14 Porque le hemos oído decir, que Jesús de Nazaret destruirá este lugar, y mudará las ordenanzas que nos dió Moisés.
15 Entonces todos los que estaban sentados en el concilio, puestos los ojos en él, vieron su rostro como el rostro de un ángel.