1 Kiam Sanbalat, Tobija, la Arabo Geŝem, kaj niaj ceteraj malamikoj aŭdis, ke mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj (kvankam ĝis tiu tempo mi ankoraŭ ne starigis pordojn en la pordegoj),
2 tiam Sanbalat kaj Geŝem sendis, por diri al mi:Venu, ni kune kunvenu en la vilaĝoj de la valo Ono. Ili intencis fari al mi malbonon.
3 Sed mi sendis al ili senditojn, por diri:Mi faras grandan laboron, kaj mi ne povas iri; kial ĉesiĝu la laborado, kiam mi ĝin forlasos kaj iros al vi?
4 Kaj ili sendis al mi la saman proponon kvar fojojn, kaj mi respondis tion saman.
5 Kaj Sanbalat sendis al mi kun la sama propono la kvinan fojon sian junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron.
6 En ĝi estis skribite:Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
7 Ankaŭ profetojn vi starigis, por ke ili prediku pri vi en Jerusalem, dirante:Estas reĝo en Judujo. Nun la famo pri tio venos al la reĝo; venu do, ke ni kune interkonsiliĝu.
8 Sed mi sendis al li, por diri:Nenio fariĝis el tio, kion vi diras; vi mem tion elpensis.
9 Ili ĉiuj ja timigis nin, pensante:Ili ellasos el siaj manoj la laboron, kaj ĝi ne estos farata. Sed nun fortiĝu miaj manoj.
10 Kaj mi venis en la domon de Ŝemaja, filo de Delaja, filo de Mehetabel; li sin enŝlosis. Kaj li diris:Ni iru kune en la domon de Dio, en la mezon de la templo, kaj ni ŝlosu la pordojn de la templo; ĉar oni venos, por mortigi vin, en la nokto oni venos, por mortigi vin.
11 Sed mi diris:Ĉu tia homo, kiel mi, forkuru? ĉu tia, kiel mi, iru en la templon, por konservi la vivon? mi ne iros.
12 Mi komprenis, ke ne Dio lin sendis; ĉar la profetaĵon li eldiris pri mi pro tio, ke Tobija kaj Sanbalat lin subaĉetis.
13 Li estis subaĉetita, por ke mi timu, por ke mi agu tiel kaj peku. Tio donus al ili pretekston por malbona famo, por ke ili min malhonoru.
14 Rememoru, ho mia Dio, pri Tobija kaj Sanbalat tiujn iliajn farojn, ankaŭ pri la profetino Noadja, kaj la aliaj profetoj, kiuj timigis min.
15 La murego estis finita en la dudek-kvina tago de la monato Elul, en la daŭro de kvindek du tagoj.
16 Kiam tion aŭdis ĉiuj niaj malamikoj, kaj vidis ĉiuj nacioj, kiuj estis ĉirkaŭ ni, ili multe perdis la kuraĝon; ĉar ili komprenis, ke tiu laboro estas farita de nia Dio.
17 Krom tio, en tiuj tagoj la eminentuloj el la Judoj skribis multe da leteroj al Tobija, kaj leteroj de Tobija venis al ili;
18 ĉar multaj el la Judoj estis en ĵura ligo kun li, ĉar li estis bofilo de Ŝeĥanja, filo de Araĥ, kaj lia filo Jehoĥanan prenis por edzino filinon de Meŝulam, filo de Bereĥja.
19 Ili ankaŭ paroladis bone pri li antaŭ mi, kaj miajn vortojn ili transdonadis al li. Tobija sendis leterojn, por timigi min.
1 Y FUÉ que habiendo oído Sanballat, y Tobías, y Gesem el Arabe, y los demás nuestros enemigos, que había yo edificado el muro, y que no quedaba en él portillo, (aunque hasta aquel tiempo no había puesto en las puertas las hojas,)
2 Sanballat y Gesem enviaron á decirme: Ven, y compongámonos juntos en alguna de las aldeas en el campo de Ono. Mas ellos habían pensado hacerme mal.
3 Y enviéles mensajeros, diciendo: Yo hago una grande obra, y no puedo ir; porque cesaría la obra, dejándola yo para ir á vosotros.
4 Y enviaron á mí con el mismo asunto por cuatro veces, y yo les respondí de la misma manera.
5 Envió entonces Sanballat á mí su criado, á decir lo mismo por quinta vez, con una carta abierta en su mano,
6 En la cual estaba escrito: Hase oído entre las gentes, y Gasmu lo dice, que tú y los Judíos pensáis rebelaros; y que por eso edificas tú el muro, con la mira, según estas palabras, de ser tú su rey;
7 Y que has puesto profetas que prediquen de ti en Jerusalem, diciendo: Rey en Judá! Y ahora serán oídas del rey las tales palabras: ven por tanto, y consultemos juntos.
8 Entonces envié yo á decirles: No hay tal cosa como dices, sino que de tu corazón tú lo inventas.
9 Porque todos ellos nos ponían miedo, diciendo: Debilitaránse las manos de ellos en la obra, y no será hecha. Esfuerza pues mis manos, oh Dios.
10 Vine luego en secreto á casa de Semaías hijo de Delaías, hijo de Mehetabeel, porque él estaba encerrado; el cual me dijo: Juntémonos en la casa de Dios dentro del templo, y cerremos las puertas del templo, porque vienen para matarte; sí, esta noche vendrán á matarte.
11 Entonces dije: ¿Un hombre como yo ha de huir? ¿y quién, que como yo fuera, entraría al templo para salvar la vida? No entraré.
12 Y entendí que Dios no lo había enviado, sino que hablaba aquella profecía contra mí, porque Tobías y Sanballat le habían alquilado por salario.
13 Porque sobornado fué para hacerme temer así, y que pecase, y les sirviera de mal nombre con que fuera yo infamado.
14 Acuérdate, Dios mío, de Tobías y de Sanballat, conforme á estas sus obras, y también de Noadías profetisa, y de los otros profetas que hacían por ponerme miedo.
15 Acabóse pues el muro el veinticinco del mes de Elul, en cincuenta y dos días.
16 Y como lo oyeron todos nuestros enemigos, temieron todas las gentes que estaban en nuestros alrededores, y abatiéronse mucho sus ojos, y conocieron que por nuestro Dios había sido hecha esta obra.
17 Asimismo en aquellos días iban muchas cartas de los principales de Judá á Tobías, y las de Tobías venían á ellos.
18 Porque muchos en Judá se habían conjurado con él, porque era yerno de Sechânías hijo de Ara; y Johanán su hijo había tomado la hija de Mesullam, hijo de Berechîas.
19 También contaban delante de mí sus buenas obras, y referíanle mis palabras. Y enviaba Tobías cartas para atemorizarme.