1 Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
2 el la idoj de Pineĥas:Gerŝom; el la idoj de Itamar:Daniel; el la idoj de David:Ĥatuŝ;
3 el la idoj de Ŝeĥanja:el la idoj de Paroŝ:Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
4 el la idoj de Paĥat-Moab:Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj;
5 el la idoj de Ŝeĥanja:la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
6 el la idoj de Adin:Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
7 el la idoj de Elam:Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
8 el la idoj de Ŝefatja:Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj;
9 el la idoj de Joab:Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
10 el la idoj de Ŝelomit:la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
11 el la idoj de Bebaj:Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
12 el la idoj de Azgad:Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
13 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj:Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
14 el la idoj de Bigvaj:Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
15 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
18 Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
19 kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
20 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.
21 Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
22 Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
24 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj.
25 Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis.
26 Kaj mi pese transdonis al ili:da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
28 Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
29 Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo.
30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
33 En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
34 Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita.
35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo.
36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.
1 Estes são os cabeças das famílias, e esta é a genealogia daqueles que subiram comigo de Babilônia, no reinado do rei Artaxerxes.
2 Dos filhos de Finéias, Gérsom; dos filhos de Itamar, Daniel; dos filhos de Davi, Hatus;
3 dos filhos de Secanias, dos filhos de Parós, Zacarias, e com ele cento e cinqüenta homens registrados nas genealogias.
4 Dos filhos de Paate-Moabe, Elieoenai, filho de Zeraías, e com ele duzentos homens.
5 Dos filhos de Secanias, o filho de Jaaziel, e com ele trezentos homens.
6 Dos filhos de Adim, Ebede, filho de Jônatas, e com ele cinqüenta homens.
7 Dos filhos de Elão, Jesaías, filho de Atalias, e com ele setenta homens.
8 Dos filhos de Sefatias, Zebadias, filho de Micael, e com ele oitenta homens.
9 Dos filhos de Joabe, Obadias, filho de Jeiel, e com ele duzentos e dezoito homens.
10 Dos filhos de Selomite, o filho de Josifias, e com ele cento e sessenta homens.
11 Dos filhos de Bebai, Zacarias, filho de Bebai, e com ele vinte e oito homens.
12 Dos filhos de Azgade, Joanã, filho de Hacatã, e com ele cento e dez homens.
13 Dos filhos de Adonicão, que eram os últimos, eis os seus nomes: Elifelete, Jeuel e Semaías, e com eles sessenta homens.
14 E dos filhos de Bigvai, Utai e Zabude, e com eles setenta homens.
15 Ajuntei-os para o rio que corre para Aava; e ali ficamos acampados três dias. Atentei para o povo e para os sacerdotes, e não achei ali nenhum dos filhos de Levi.
16 Então mandei chamar a Eliezer, Ariel, Semaías, Elnatã, Jaribe, Elnatã, Natã, Zacarias e Mesulão, homens principais; também a Joiaribe e a Elnatã, que eram mestres.
17 Eu os enviei a Ido, chefe em Casifia; e lhes pus na boca as palavras que haviam de dizer a Ido e aos Netinins, seus irmãos, em Casifia, para nos trazerem ministros para a casa do nosso Deus.
18 Segundo a boa mão do nosso Deus sobre nós eles nos trouxeram um homem discreto dos filhos de Mali, filho de Levi, filho de Israel; e a Serebias com seus filhos e seus irmãos, dezoito;
19 e a Hasabias, e com ele Jesaías dos filhos de Merari, seus irmãos e os filhos destes, vinte;
20 e dos Netinins, que Davi e os príncipes tinham dado para o serviço dos levitas, duzentos e vinte: todos eles mencionados por nome.
21 Publiquei um jejum ali junto ao rio Aava, para nos humilharmos diante do nosso Deus, a fim de lhe pedirmos um caminho feliz para nós, para nossos pequeninos, e para toda a nossa fazenda.
22 Pois tive vergonha de pedir ao rei uma escolta de soldados, e cavaleiros, para nos defenderem do inimigo pelo caminho, porque tínhamos dito ao rei: A mão do nosso Deus está sobre todos os que o buscam, para o bem deles; mas o seu poder e a sua ira contra todos os que o abandonam.
23 Jejuamos e suplicamos ao nosso Deus por isso: e ele aceitou as nossas súplicas.
24 Separei doze dos principais dos sacerdotes, a saber, Serebias, Hasabias e com eles dez de seus irmãos.
25 Pesei-lhes a prata e o ouro e os vasos, isto é, a oferta para a casa do nosso Deus, que haviam oferecido o rei, os seus conselheiros e os seus príncipes, e todo o Israel que se achou ali:
26 sim entreguei-lhes nas mãos seiscentos e cinqüenta talentos de prata, e vasos de prata no valor de cem talentos; cem talentos de ouro,
27 e vinte taças de ouro no valor de mil dáricos; e dois vasos de bronze mui claro e brilhante, tão precioso como ouro.
28 Eu lhes disse: Vós sois santos a Jeová, e os vasos são santos; e a prata e o ouro são ofertas voluntárias a Jeová, Deus de vossos pais.
29 Vigiai e guardai-os até que os peseis na presença dos principais dos sacerdotes e dos levitas, e dos cabeças das famílias de Israel, em Jerusalém, nas câmaras da casa de Jeová.
30 Receberam os sacerdotes e os levitas o peso da prata e do ouro, e os vasos, para os levarem a Jerusalém, à casa do nosso Deus.
31 Partimos do rio Aava no duodécimo dia do primeiro mês, a fim de irmos para Jerusalém; a mão do nosso Deus esteve sobre nós, e ele nos livrou da mão do inimigo e dos que nos armavam ciladas pelo caminho.
32 Chegamos a Jerusalém, e repousamos ali três dias.
33 No quarto dia, pesados a prata, o ouro e os vasos na casa do nosso Deus, eles foram entregues a Meremote, filho do sacerdote Urias (e com ele estava Eleazar, filho de Finéias; e com eles estavam Jozabade, filho de Jesua, e Noadias, filho de Binui, levitas),
34 tudo por conta e por peso; e todo o peso foi escrito nesse tempo.
35 Os filhos do cativeiro que tinham voltado do exílio, ofereceram holocaustos ao Deus de Israel, doze novilhos por todo o Israel, noventa e seis carneiros, e setenta e sete cordeiros, doze bodes como oferta pelo pecado: tudo isto em holocaustos a Jeová.
36 Entregaram os editos do rei, aos sátrapas do rei, e aos governadores além do Rio; e estes ajudaram o povo e a casa de Deus. orações e confissão a Deus