1 Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.
2 Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante:Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
3 Jesuo respondis:Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
4 Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
5 Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
6 Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7 kaj diris al li:Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
8 La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris:Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
9 Unuj diris:Li estas; aliaj diris:Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris:Tiu mi estas.
10 Ili do diris al li:Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
11 Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
12 Tiam ili diris al li:Kie li estas? Li diris:Mi ne scias.
13 Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
14 Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
15 La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili:Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
16 Unuj do el la Fariseoj diris:Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris:Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
17 Denove ili diris al la blindulo:Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris:Li estas profeto.
18 La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,
19 kaj demandis ilin, dirante:Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas?
20 Liaj gepatroj respondis kaj diris:Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda;
21 sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
22 Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
23 Tial la gepatroj diris:Li havas plenaĝon, demandu lin.
24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.
25 Li do respondis:Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
26 Tiam ili diris al li denove:Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
27 Li respondis al ili:Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
28 Tiam ili insultis lin, kaj diris:Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo.
29 Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
30 La viro respondis kaj diris al ili:Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
31 Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
32 De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.
33 Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
34 Ili respondis kaj diris al li:Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
35 Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li:Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
36 Li respondis kaj diris:Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?
37 Jesuo diris al li:Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
38 Kaj li diris:Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.
39 Kaj Jesuo diris:Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj.
40 Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li:Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?
41 Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.
1 Jesus, ao passar, viu um homem cego de nascença.
2 Perguntaram-lhe seus discípulos: Mestre, quem pecou para que este homem nascesse cego, ele ou seus pais?
3 Respondeu Jesus: Nem ele pecou nem seus pais, mas isto se deu para que as obras de Deus nele sejam manifestas.
4 É necessário que façamos as obras do que me enviou, enquanto é dia; vem a noite, quando ninguém pode trabalhar.
5 Estando eu no mundo, sou a luz do mundo.
6 Tendo assim falado, cuspiu no chão e, fazendo lodo com o cuspo, aplicou-o aos olhos do cego,
7 dizendo: Vai lavar-te no tanque de Siloé (que quer dizer, Enviado). Ele foi, lavou-se e voltou com vista.
8 Então os vizinhos e os que dantes o conheciam de vista, como mendigo, perguntavam: Não é este o que se assentava para mendigar?
9 É ele mesmo, respondiam uns; não é, mas é parecido com ele, diziam outros. Porém ele dizia: Sou eu mesmo.
10 Perguntaram-lhe, pois: Como te foram abertos os olhos?
11 Respondeu ele: Aquele homem chamado Jesus fez lodo, ungiu-me os olhos e disse-me: Vai a Siloé e lava-te; então fui, lavei-me e fiquei vendo.
12 Eles lhe perguntaram: Onde está ele? Respondeu: Não sei.
13 Levaram aos fariseus o que fora cego.
14 Ora era sábado o dia em que Jesus fez lodo e lhe abriu os olhos.
15 Então os fariseus por sua vez perguntaram-lhe como recebeu a vista. Ele respondeu: Aplicou lodo aos meus olhos, lavei-me e agora vejo.
16 Por isso alguns dos fariseus diziam: Este homem não é de Deus, porque não guarda o sábado. Outros, porém, diziam: Como pode um homem pecador fazer tais milagres? Havia dissensão entre eles.
17 Tornaram a perguntar ao cego: Que dizes tu a respeito dele, visto que te abriu os olhos? É profeta, respondeu ele.
18 Mas os judeus não acreditaram que ele tivesse sido cego e que tivesse recebido a vista, enquanto não chamaram os pais dele,
19 e os interrogaram: É este vosso filho, que vós dizeis ter nascido cego? como, pois, vê agora?
20 Responderam seus pais: Sabemos que este é nosso filho e que nasceu cego;
21 mas como agora vê, não sabemos; ou quem lhe abriu os olhos, nós não sabemos. Interrogai-o, já tem idade; ele mesmo falará por si.
22 Isto disseram seus pais, porque tinham medo dos judeus; porquanto estes já tinham combinado que se alguém confessasse ser Jesus o Cristo, fosse expulso da sinagoga.
23 Por isso disseram seus pais: Ele já tem idade, interrogai-o.
24 Então chamaram pela segunda vez o homem que fora cego e lhe disseram: Dá glória a Deus; nós sabemos que este homem é pecador.
25 Ele respondeu: Se é pecador, não sei; uma coisa sei: Eu era cego, e agora vejo.
26 Perguntaram-lhe, pois: Que é o que te fez? como te abriu os olhos?
27 Ele lhes respondeu: Já vo-lo disse, e não ouvistes; por que quereis ouvir outra vez? porventura quereis também vós tornar-vos seus discípulos?
28 Injuriaram-no e disseram: Discípulo dele és tu; mas nós somos discípulos de Moisés.
29 Nós sabemos que Deus falou a Moisés, mas este não sabemos donde ele é.
30 Respondeu-lhes o homem: É maravilhoso que não saibais donde ele é; contudo ele me abriu os olhos.
31 Sabemos que Deus não ouve a pecadores; mas se alguém temer a Deus e fizer a sua vontade, a este ele ouve.
32 Desde que há mundo, nunca se ouviu que alguém abrisse os olhos a um cego de nascença.
33 Se este homem não fosse de Deus, nada poderia fazer.
34 Eles lhe replicaram: Tu nasceste todo em pecados, e tu nos estás ensinando? E lançaram-no fora.
35 Soube Jesus que o haviam lançado fora e, encontrando-o, lhe perguntou: Crês tu no Filho do homem?
36 Quem é ele, Senhor, para que eu creia nele? respondeu-lhe o homem.
37 Disse-lhe Jesus: Já o viste, e é ele quem fala contigo.
38 Ele disse: Creio, Senhor; e o adorou.
39 Jesus prosseguiu: Eu vim a este mundo para um juízo, a fim de que os que não vêem, vejam; e os que vêem, se tornem cegos.
40 Ouvindo isto alguns dos fariseus que estavam com ele, perguntaram-lhe: Porventura somos nós também cegos?
41 Respondeu-lhes Jesus: Se fôsseis cegos, não teríeis pecado algum; mas agora dizeis: Nós vemos; fica subsistindo o vosso pecado.