1 Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio.2 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael:Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj.3 Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon.4 Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon.5 Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin.6 Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro.7 Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo.8 Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi.9 Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin.10 Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj.11 Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn.12 Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko.13 Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas.14 Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo.15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi:ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj;17 ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis.18 Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio.19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj.20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos.22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj.23 Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael.24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos.25 Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem.26 Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo.27 Kaj Josuo diris al la tuta popolo:Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion.28 Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo.29 Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj.30 Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ.31 Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael.32 Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef.33 Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.
1 And Joshua gathereth all the tribes of Israel to Shechem, and calleth for the elders of Israel, and for its heads, and for its judges, and for its authorities, and they station themselves before God.2 And Joshua saith unto all the people, `Thus said Jehovah, God of Israel, Beyond the River have your fathers dwelt of old -- Terah father of Abraham and father of Nachor -- and they serve other gods;3 and I take your father Abraham from beyond the River, and cause him to go through all the land of Canaan, and multiply his seed, and give to him Isaac.4 And I give to Isaac, Jacob and Esau; and I give to Esau mount Seir, to possess it; and Jacob and his sons have gone down to Egypt.5 And I send Moses and Aaron, and plague Egypt, as I have done in its midst, and afterwards I have brought you out.6 And I bring out your fathers from Egypt, and ye go into the sea, and the Egyptians pursue after your fathers, with chariot and with horsemen, to the Red Sea;7 and they cry unto Jehovah, and He setteth thick darkness between you and the Egyptians, and bringeth on them the sea, and covereth them, and your eyes see that which I have done in Egypt; and ye dwell in a wilderness many days.8 `And I bring you in unto the land of the Amorite who is dwelling beyond the Jordan, and they fight with you, and I give them into your hand, and ye possess their land, and I destroy them out of your presence.9 `And Balak son of Zippor, king of Moab, riseth and fighteth against Israel, and sendeth and calleth for Balaam son of Beor, to revile you,10 and I have not been willing to hearken to Balaam, and he doth greatly bless you, and I deliver you out of his hand.11 `And ye pass over the Jordan, and come in unto Jericho, and fight against you do the possessors of Jericho -- the Amorite, and the Perizzite, and the Canaanite, and the Hittite, and the Girgashite, the Hivite, and the Jebusite -- and I give them into your hand.12 And I send before you the hornet, and it casteth them out from your presence -- two kings of the Amorite -- not by thy sword, nor by thy bow.13 `And I give to you a land for which thou hast not laboured, and cities which ye have not built, and ye dwell in them; of vineyards and olive-yards which ye have not planted ye are eating.14 `And now, fear ye Jehovah, and serve Him, in perfection and in truth, and turn aside the gods which your fathers served beyond the River, and in Egypt, and serve ye Jehovah;15 and if wrong in your eyes to serve Jehovah -- choose for you to-day whom ye do serve; -- whether the gods whom your fathers served, which [are] beyond the River, or the gods of the Amorite in whose land ye are dwelling; and I and my house -- we serve Jehovah.`16 And the people answer and say, `Far be it from us to forsake Jehovah, to serve other gods;17 for Jehovah our God [is] He who is bringing us and our fathers up out of the land of Egypt, out of a house of servants, and who hath done before our eyes these great signs, and doth keep us in all the way in which we have gone, and among all the peoples through whose midst we passed;18 and Jehovah casteth out the whole of the peoples, even the Amorite inhabiting the land, from our presence; we also do serve Jehovah, for He [is] our God.`19 And Joshua saith unto the people, `Ye are not able to serve Jehovah, for a God most holy He [is]; a zealous God He [is]; He doth not bear with your transgression and with your sins.20 When ye forsake Jehovah, and have served gods of a stranger, then He hath turned back and done evil to you, and consumed you, after that He hath done good to you.`21 And the people saith unto Joshua, `No, but Jehovah we do serve.`22 And Joshua saith unto the people, `Witnesses ye are against yourselves, that ye have chosen for you Jehovah to serve Him (and they say, `Witnesses!`)23 and, now, turn aside the gods of the stranger which [are] in your midst, and incline your heart unto Jehovah, God of Israel.`24 And the people say unto Joshua, `Jehovah our God we serve, and to His voice we hearken.`25 And Joshua maketh a covenant with the people on that day, and layeth on it a statute and an ordinance, in Shechem.26 And Joshua writeth these words in the Book of the Law of God, and taketh a great stone, and raiseth it up there under the oak which [is] in the sanctuary of Jehovah.27 And Joshua saith unto all the people, `Lo, this stone is against us for a witness, for it hath heard all the sayings of Jehovah which He hath spoken with us, and it hath been against you for a witness, lest ye lie against your God.`28 And Joshua sendeth the people away, each to his inheritance.29 And it cometh to pass, after these things, that Joshua son of Nun, servant of Jehovah, dieth, a son of a hundred and ten years,30 and they bury him in the border of his inheritance, in Timnath-Serah, which [is] in the hill-country of Ephraim, on the north of the hill of Gaash.31 And Israel serveth Jehovah all the days of Joshua, and all the days of the elders who prolonged days after Joshua, and who knew all the work of Jehovah which He did to Israel.32 And the bones of Joseph, which the sons of Israel brought up out of Egypt, they buried in Shechem, in the portion of the field which Jacob bought from the sons of Hamor father of Shechem, with a hundred kesitah; and they are to the sons of Joseph for an inheritance.33 And Eleazar son of Aaron died, and they bury him in the hill of Phinehas his son, which was given to him in the hill-country of Ephraim.