1 Fininte ĉiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li eniris en Kapernaumon.

2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta.

3 Kaj aŭdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliaĝulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.

4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;

5 ĉar li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.

6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne ĝenu vin; ĉar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;

7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed vorton parolu, kaj mia knabo saniĝos.

8 Ĉar mi ankaŭ estas homo metita sub aŭtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi diras al ĉi tiu:Iru; kaj li iras; kaj al alia:Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo:Faru ĉi tion; kaj li ĝin faras.

9 Kaj kiam Jesuo tion aŭdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Eĉ en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

10 Kaj la senditoj, reveninte al la domo, trovis la sklavon sana.

11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso.

12 Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi.

13 Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi:Ne ploru.

14 Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Leviĝu.

15 Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.

16 Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto leviĝis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.

17 Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo.

18 Kaj la disĉiploj de Johano sciigis lin pri ĉio tio.

19 Kaj Johano, alvokinte al si du el siaj disĉiploj, sendis ilin al la Sinjoro, por diri:Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?

20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris:Johano, la Baptisto, sendis nin al vi, por diri:Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?

21 En tiu horo li sanigis multajn je malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj blinduloj li redonis vidpovon.

22 Kaj li respondis kaj diris al ili:Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj aŭdis:blinduloj vidas, lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, mortintoj leviĝas, al malriĉuloj evangelio estas predikata.

23 Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi.

24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton, por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento?

25 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, troviĝas en domoj de reĝoj.

26 Sed kion vi eliris, por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.

27 Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo, Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.

28 Mi diras al vi:Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de Dio, estas pli granda ol li.

29 Kaj la tuta popolo kaj la impostistoj, aŭdinte, pravigis Dion, ĉar ili ricevis la bapton de Johano.

30 Sed la Fariseoj kaj la leĝistoj rifuzis por si la intencon de Dio, ĉar ili ne estis baptitaj de li.

31 Al kio do mi komparos la homojn de ĉi tiu generacio? kaj al kio ili similas?

32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj vokas unu al alia, dirante:Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris.

33 Ĉar Johano, la Baptisto, venis, nek manĝante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras:Li havas demonon.

34 La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante; kaj vi diras:Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj!

35 Kaj la saĝeco estas pravigita de ĉiuj siaj infanoj.

36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidiĝis ĉe manĝo.

37 Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo,

38 kaj starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo.

39 Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin tuŝas, ke ŝi estas pekulino.

40 Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.

41 Unu pruntedoninto havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.

42 Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos?

43 Simon responde diris:Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li:Vi prave juĝis.

44 Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj.

45 Vi ne donis al mi kison; sed ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn.

46 Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per ŝmiraĵo.

47 Pro tio mi diras al vi:Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu malmulte amas.

48 Kaj li diris al ŝi:Viaj pekoj estas pardonitaj.

49 Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri inter si:Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn?

50 Kaj li diris al la virino:Via fido vin savis; iru en pacon.