1 그 후에 애굽 왕의 술 맡은 자와 떡굽는 자가 그 주 애굽 왕에게 범죄한지라

2 바로가 그 두 관원장 곧 술 맡은 관원장과 떡 굽는 관원장에게 노하여

3 그들을 시위대장의 집 안에 있는 옥에 가두니 곧 요셉의 갇힌 곳이라

4 시위대장이 요셉으로 그들에게 수종하게 하매 요셉이 그들을 섬겼더라 그들이 갇힌지 수일이라

5 옥에 갇힌 애굽 왕의 술 맡은 자와 떡 굽는 자 두 사람이 하룻밤에 꿈을 꾸니 각기 몽조가 다르더라

6 아침에 요셉이 들어가 보니 그들에게 근심 빛이 있는지라

7 요셉이 그 주인의 집에 자기와 함께 갇힌 바로의 관원장에게 묻되 당신들이 오늘 어찌하여 근심 빛이 있나이까 ?

8 그들이 그에게 이르되 `우리가 꿈을 꾸었으나 이를 해석할 자가 없도다' 요셉이 그들에게 이르되 `해석은 하나님께 있지 아니하나이까 ? 청컨대 내게 고하소서'

9 술 맡은 관원장이 그 꿈을 요셉에게 말하여 가로되 `내가 꿈에 보니 내 앞에 포도나무가 있는데

10 그 나무에 세 가지가 있고 싹이 나서 꽃이 피고 포도송이가 익었고

11 내 손에 바로의 잔이 있기로 내가 포도를 따서 그 즙을 바로의 잔에 짜서 그 잔을 바로의 손에 드렸노라'

12 요셉이 그에게 이르되 `그 해석이 이러하니 세 가지는 사흘이라

13 지금부터 사흘 안에 바로가 당신의 머리를 들고 당신의 전직을 회복하리니 당신이 이왕에 술 맡은 자가 되었을 때에 하던것 같이 바로의 잔을 그 손에 받들게 되리이다

14 당신이 득의하거든 나를 생각하고 내게 은혜를 베풀어서 내 사정을 바로에게 고하여 이 집에서 나를 건져내소서

15 나는 히브리 땅에서 끌려온 자요 여기서도 옥에 갇힐 일은 행치 아니하였나이다'

16 떡 굽는 관원장이 그 해석이 길함을 보고 요셉에게 이르되 `나도 꿈에 보니 흰 떡 세 광주리가 내 머리에 있고

17 그 윗광주리에 바로를 위하여 만든 각종 구운 식물이 있는데 새들이 내 머리의 광주리에서 그것을 먹더라'

18 요셉이 대답하여 가로되 `그 해석은 이러하니 세 광주리는 사흘이라

19 지금부터 사흘 안에 바로가 당신의 머리를 끊고 당신을 나무에 달리니 새들이 당신의 고기를 뜯어 먹으리이다' 하더니

20 제 삼일은 바로의 탄일이라 바로가 모든 신하를 위하여 잔치할때에 술 맡은 관원장과 떡 굽는 관원장으로 머리를 그 신하 중에 들게 하니라

21 바로의 술 맡은 관원장은 전직을 회복하매 그가 잔을 바로의 손에 받들어 드렸고

22 떡 굽는 관원장은 매여 달리니 요셉이 그들에게 해석함과 같이 되었으나

23 술 맡은 관원장이 요셉을 기억지 않고 잊었더라

1 Post tiuj okazintaĵoj la vinisto de la reĝo de Egiptujo kaj la bakisto kulpiĝis antaŭ sia sinjoro, la reĝo de Egiptujo.

2 Kaj Faraono koleriĝis kontraŭ siaj du korteganoj, kontraŭ la vinistestro kaj kontraŭ la bakistestro.

3 Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.

4 Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.

5 Kaj ambaŭ sonĝis sonĝon, ĉiu sian apartan sonĝon en la sama nokto, ĉiu kun aparta signifo de la sonĝo, la vinisto kaj la bakisto de la reĝo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.

6 Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas ĉagrenitaj.

7 Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizaĝoj estas ĉagrenitaj hodiaŭ?

8 Kaj ili diris al li: Ni sonĝis sonĝon, sed estas ĉi tie neniu, kiu ĝin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.

9 Tiam la vinistestro rakontis sian sonĝon al Jozef, kaj diris al li: En mia sonĝo mi vidis antaŭ mi vinbertrunkon;

10 la trunko havis tri branĉojn; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;

11 kaj la pokalo de Faraono estis en mia mano; kaj mi prenis la berojn, kaj mi elpremis ilin en la pokalon de Faraono, kaj mi donis la pokalon en la manon de Faraono.

12 Kaj Jozef diris al li: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri branĉoj estas tri tagoj;

13 post tri tagoj Faraono levos vian kapon kaj redonos al vi vian oficon, kaj vi donos la pokalon de Faraono en lian manon laŭ la maniero de antaŭe, kiam vi estis lia vinisto.

14 Sed memoru min, kiam estos bone al vi, kaj faru al mi favorkoraĵon kaj memorigu pri mi Faraonon kaj elirigu min el ĉi tiu domo.

15 Ĉar oni ŝtelis min el la lando de la Hebreoj, kaj ankaŭ ĉi tie mi faris nenion, pro kio oni metis min en la malliberejon.

16 Kiam la bakistestro vidis, ke la signifoklarigo estas bona, li diris al Jozef: Mi ankaŭ havis sonĝon; jen tri blankaj korboj estis sur mia kapo;

17 kaj en la supra korbo estis ĉiaspecaj manĝaĵoj de Faraono, bakitaĵoj, kaj la birdoj manĝis ilin el la korbo sur mia kapo.

18 Kaj Jozef respondis, dirante: Jen estas ĝia signifoklarigo: la tri korboj estas tri tagoj;

19 post tri tagoj Faraono deprenos de vi vian kapon kaj pendigos vin sur arbo, kaj la birdoj formanĝos de vi vian karnon.

20 En la tria tago, tago de naskiĝo de Faraono, li faris festenon por ĉiuj siaj servantoj; kaj li venigis la vinistestron kaj la bakistestron en la mezon de siaj servantoj.

21 Kaj li redonis al la vinistestro lian oficon, kaj tiu donis la pokalon en la manon de Faraono;

22 sed la bakistestron li pendigis, kiel sonĝoklarigis al ili Jozef.

23 Kaj la vinistestro ne rememoris Jozefon, sed forgesis lin.