1 그 후에 예수께서 디베랴 바다에서 또 제자들에게 자기를 나타내셨으니 나타내신 일이 이러하니라

2 시몬 베드로와 디두모라 하는 도마와 갈릴리 가나 사람 나다나엘과 세베대의 아들들과 또 다른 제자 둘이 함께 있더니

3 시몬 베드로가 `나는 물고기 잡으러 가노라' 하매 저희가 `우리도 함께 가겠다' 하고 나가서 배에 올랐으나 이 밤에 아무 것도 잡지 못하였더니

4 날이 새어갈 때에 예수께서 바닷가에 서셨으나 제자들이 예수신줄 알지 못하는지라

5 예수께서 이르시되 얘들아 너희에게 고기가 있느냐 ? 대답하되 없나이다

6 가라사대 `그물을 배 오른 편에 던지라 그리하면 얻으리라' 하신대 이에 던졌더니 고기가 많아 그물을 들 수 없더라

7 예수의 사랑하시는 그 제자가 베드로에게 이르되 `주시라 !' 하니 시몬 베드로가 벗고 있다가 주(主)라 하는 말을 듣고 겉옷을 두른 후에 바다로 뛰어 내리더라

8 다른 제자들은 육지에서 상거가 불과 한 오십 간쯤 되므로 작은 배를 타고 고기 든 그물을 끌고 와서

9 육지에 올라 보니 숯불이 있는데 그 위에 생선이 놓였고 떡도 있더라

10 예수께서 가라사대 `지금 잡은 생선을 좀 가져오라' 하신대

11 시몬 베드로가 올라가서 그물을 육지에 끌어 올리니 가득히 찬 큰 고기가 일백 쉰 세 마리라 이같이 많으나 그물이 찢어지지 아니하였더라

12 예수께서 가라사대 `와서 조반을 먹으라' 하시니 제자들이 주(主)신줄 아는 고로 당신이 누구냐 ? 감히 묻는 자가 없더라

13 예수께서 가셔서 떡을 가져다가 저희에게 주시고 생선도 그와 같이 하시니라

14 이것은 예수께서 죽은 자 가운데서 살아나신 후에 세 번째로 제자들에게 나타나신 것이라

15 저희가 조반 먹은 후에 예수께서 시몬 베드로에게 이르시되 `요한의 아들 시몬아, 네가 이 사람들보다 나를 더 사랑하느냐 ?' 하시니 가로되 `주여, 그러하외다 내가 주를 사랑하는 줄 주께서 아시나이다' 가라사대 `내 어린 양을 먹이라' 하시고

16 또 두 번째 가라사대 `요한의 아들 시몬아, 네가 나를 사랑하느냐 ?' 하시니 가로되 `주여, 그러하외다 내가 주를 사랑하는 줄 주께서 아시나이다' 가라사대 `내 양을 치라' 하시고

17 세 번째 가라사대 `요한의 아들 시몬아, 네가 나를 사랑하느냐 ?' 하시니 주께서 세 번째 네가 나를 사랑하느냐 ? 하시므로 베드로가 근심하여 가로되 `주여, 모든 것을 아시오매 내가 주를 사랑하는 줄을 주께서 아시나이다' 예수께서 가라사대 `내 양을 먹이라'

18 `내가 진실로 진실로 네게 이르노니 젊어서는 네가 스스로 띠 띠고 원하는 곳으로 다녔거니와 늙어서는 내 팔을 벌리리니 남이 네게 띠 띠우고 원치 아니하는 곳으로 데려가리라'

19 이 말씀을 하심은 베드로가 어떠한 죽음으로 하나님께 영광을 돌릴 것을 가리키심이러라 이 말씀을 하시고 베드로에게 이르시되 나를 따르라 하시니

20 베드로가 돌이켜 예수의 사랑하시는 그 제자가 따르는 것을 보니 그는 만찬석에서 예수의 품에 의지하여 `주여, 주를 파는 자가 누구오니이까 ?' 묻던 자러라

21 이에 베드로가 그를 보고 예수께 여짜오되 `주여, 이 사람은 어떻게 되겠삽나이까 ?'

22 예수께서 가라사대 `내가 올 때까지 그를 머물게 하고자 할지라도 네게 무슨 상관이냐 ? 너는 나를 따르라 !' 하시더라

23 이 말씀이 형제들에게 나가서 그 제자는 죽지 아니하겠다 하였으나 예수의 말씀은 그가 죽지 않겠다 하신 것이 아니라 내가 올 때까지 그를 머물게 하고자 할지라도 네게 무슨 상관이냐 ? 하신 것이러라

24 이 일을 증거하고 이 일을 기록한 제자가 이 사람이라 우리는 그의 증거가 참인 줄 아노라

25 예수의 행하신 일이 이 외에도 많으니 만일 낱낱이 기록된다면 이 세상이라도 이 기록된 책을 두기에 부족할 줄 아노라

1 Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

2 Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj.

3 Simon Petro diris al ili:Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li:Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

4 Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo.

5 Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li:Ne.

6 Kaj li diris al ili:Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.

7 Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:Ĝi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron.

8 Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj.

9 Kaj kiam ili eliris sur la teron, ili vidis fajron karban aranĝitan tie, kaj fiŝon kuŝantan sur ĝi, kaj panon.

10 Jesuo diris al ili:Alportu el la fiŝoj, kiujn vi ĵus kaptis.

11 Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis.

12 Jesuo diris al ili:Venu, matenmanĝu. Kaj neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke ĝi estas la Sinjoro.

13 Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon.

14 Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj disĉiploj, post sia releviĝo el la mortintoj.

15 Post la matenmanĝo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Paŝtu miajn ŝafidojn.

16 Li diris al li ankoraŭ la duan fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj ŝafoj.

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Paŝtu miajn ŝafojn.

18 Vere, vere, mi diras al vi:Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos.

19 Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li:Sekvu min.

20 Petro, sin turninte, vidis malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).

21 Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri ĉi tiu?

22 Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.

23 Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?

24 Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion:kaj ni scias, ke lia atesto estas vera.

25 Estas ankaŭ multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se ĉiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.