1 여호와의 노하신 매로 인하여 고난 당한 자는 내로다
2 나를 이끌어 흑암에 행하고 광명에 행치 않게 하셨으며
3 종일토록 손을 돌이켜 자주 자주 나를 치시도다
4 나의 살과 가죽을 쇠하게 하시며 나의 뼈를 꺾으셨고
5 담즙과 수고를 쌓아 나를 에우셨으며
6 나로 흑암에 거하게 하시기를 죽은지 오랜 자 같게 하셨도다
7 나를 둘러 싸서 나가지 못하게 하시고 나의 사슬을 무겁게 하셨으며
8 내가 부르짖어 도움을 구하나 내 기도를 물리치시며
9 다듬은 돌을 쌓아 내 길을 막으사 내 첩경을 굽게 하셨도다
10 저는 내게 대하여 엎드리어 기다리는 곰과 은밀한 곳의 사자 같으사
11 나의 길로 치우치게 하시며 내 몸을 찢으시며 나로 적막하게 하셨도다
12 활을 당기고 나로 과녁을 삼으심이여
13 전동의 살로 내 허리를 맞추셨도다
14 나는 내 모든 백성에게 조롱거리 곧 종일토록 그들의 노랫거리가 되었도다
15 나를 쓴 것으로 배불리시고 쑥으로 취하게 하셨으며
16 조약돌로 내 이를 꺾으시고 재로 나를 덮으셨도다
17 주께서 내 심령으로 평강을 멀리 떠나게 하시니 내가 복을 잊어버렸음이여
18 스스로 이르기를 나의 힘과 여호와께 대한 내 소망이 끊어졌다 하였도다
19 내 고초와 재난 곧 쑥과 담즙을 기억하소서 !
20 내 심령이 그것을 기억하고 낙심이 되오나
21 중심에 회상한즉 오히려 소망이 있사옴은
22 여호와의 자비와 긍휼이 무궁하시므로 우리가 진멸되지 아니함이니이다
23 이것이 아침마다 새로우니 주의 성실이 크도소이다
24 내 심령에 이르기를 여호와는 나의 기업이시니 그러므로 내가 저를 바라리라 하도다
25 무릇 기다리는 자에게나 구하는 영혼에게 여호와께서 선을 베푸시는 도다
26 사람이 여호와의 구원을 바라고 잠잠히 기다림이 좋도다
27 사람이 젊었을 때에 멍에를 메는 것이 좋으니
28 혼자 앉아서 잠잠할 것은 주께서 그것을 메우셨음이라
29 입을 티끌에 댈지어다 혹시 소망이 있을지로다
30 때리는 자에게 뺨을 향하여 수욕으로 배불릴지어다
31 이는 주께서 영원토록 버리지 않으실 것임이며
32 저가 비록 근심케 하시나 그 풍부한 자비대로 긍휼히 여기실 것임이니라
33 주께서 인생으로 고생하며 근심하게 하심이 본심이 아니시로다
34 세상에 모든 갇힌 자를 발로 밟는 것과
35 지극히 높으신 자의 얼굴 앞에서 사람의 재판을 굽게 하는 것과
36 사람의 송사를 억울케 하는 것은 다 주의 기쁘게 보시는 것이 아니로다
37 주의 명령이 아니면 누가 능히 말하여 이루게 하라
38 화, 복이 지극히 높으신 자의 입으로 나오지 아니하느냐
39 살아 있는 사람은 자기 죄로 벌을 받나니 어찌 원망하랴
40 우리가 스스로 행위를 조사하고 여호와께로 돌아가자
41 마음과 손을 아울러 하늘에 계신 하나님께 들자
42 우리의 범죄함과 패역함을 주께서 사하지 아니하시고
43 진노로 스스로 가리우시고 우리를 군축하시며 살륙하사 긍휼을 베풀지 아니하셨나이다
44 주께서 구름으로 스스로 가리우사 기도로 상달치 못하게 하시고
45 우리를 열방 가운데서 진개와 폐물을 삼으셨으므로
46 우리의 모든 대적이 우리를 향하여 입을 크게 벌렸나이다
47 두려움과 함정과 잔해와 멸망이 우리에게 임하였도다
48 처녀 내 백성의 파멸을 인하여 내 눈에 눈물이 시내처럼 흐르도다
49 내 눈의 흐르는 눈물이 그치지 아니하고 쉬지 아니함이여
50 여호와께서 하늘에서 살피시고 돌아보시기를 기다리는도다
51 나의 성읍의 모든 여자를 인하여 내 눈이 내 심령을 상하게 하는도다
52 무고히 나의 대적이 된 자가 나를 새와 같이 심히 쫓도다
53 저희가 내 생명을 끊으려고 나를 구덩이에 넣고 그 위에 돌을 던짐이여
54 물이 내 머리에 넘치니 내가 스스로 이르기를 이제는 멸절되었다 하도다
55 여호와여, 내가 심히 깊은 구덩이에서 주의 이름을 불렀나이다
56 주께서 이미 나의 음성을 들으셨사오니 이제 나의 탄식과 부르짖음에 주의 귀를 가리우지 마옵소서
57 내가 주께 아뢴 날에 주께서 내게 가까이 하여 가라사대 두려워 말라 하셨나이다
58 주여, 주께서 내 심령의 원통을 펴셨고 내 생명을 속하셨나이다
59 여호와여, 나의 억울을 감찰하셨사오니 나를 위하여 신원하옵소서
60 저희가 내게 보수하며 나를 모해함을 주께서 다 감찰하셨나이다
61 여호와여, 저희가 나를 훼파하며 나를 모해하는것
62 곧 일어나 나를 치는 자의 입술에서 나오는 것과 종일 모해하는 것을 들으셨나이다
63 저희가 앉든지 서든지 나를 노래하는 것을 주여, 보옵소서
64 여호와여, 주께서 저의 손으로 행한 대로 보응하사
65 그 마음을 강퍅하게 하시고 저주를 더하시며
66 진노로 저희를 군축하사 여호와의 천하에서 멸하시리이다
1 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
3 Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
4 Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
5 Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
6 En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
7 Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
9 Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
10 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
11 Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
12 Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
14 Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
15 Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
17 Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
18 Kaj mi diris:Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
20 Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
22 Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
29 Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
30 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
31 Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
32 Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
33 Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
34 Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
35 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
36 Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
38 Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
39 Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
43 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
45 Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
46 Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
48 Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
49 Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
50 Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
51 Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
52 Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
54 Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris:Mi tute pereis.
55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
56 Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris:Ne timu.
58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
60 Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
61 Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
62 La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.