1 Taip buvo pabaigti visi darbai, kuriuos Saliamonas padarė dėl Viešpaties namų, ir Saliamonas atgabeno tai, ką jo tėvas Dovydas buvo pašventinęs: auksą, sidabrą bei indus, ir sudėjo Dievo namų sandėliuose.

2 Saliamonas sušaukė Izraelio vyresniuosius, giminių vadus ir izraelitų šeimų galvas į Jeruzalę, kad atgabentų Viešpaties Sandoros skrynią iš Dovydo miesto, Siono.

3 Todėl visi Izraelio vyrai susirinko pas karalių į šventę, kuri vyko septintąjį mėnesį.

4 Atėjo visi Izraelio vyresnieji, ir levitai paėmė skrynią.

5 Jie nešė skrynią, Susitikimo palapinę ir visus šventus indus, kurie buvo palapinėje, kunigai ir levitai nešė juos.

6 Karalius Saliamonas ir visas Izraelis, susirinkęs pas jį priešais Sandoros skrynią, aukojo tiek avių ir galvijų, kad jų nebuvo įmanoma suskaičiuoti.

7 Kunigai įnešė Viešpaties Sandoros skrynią į Šventų švenčiausiąją po cherubų sparnais.

8 Cherubų sparnai buvo išskleisti virš skrynios ir dengė ją bei kartis.

9 Kartys buvo tokios ilgos, kad jų galai buvo matomi priešais Švenčiausiąją, tačiau iš lauko jų nesimatė. Taip ten yra iki šios dienos.

10 Skrynioje buvo tik dvi plokštės, kurias Mozė įdėjo Horebe, kai Viešpats padarė sandorą su izraelitais, jiems išėjus iš Egipto.

11 Kunigams išėjus iš šventyklos, nes visi ten buvę kunigai buvo pasišventinę, nepaisant jų tarnavimo eilės,

12 levitai giesmininkai Asafas, Hemanas, Jedutūnas, jų sūnūs ir broliai, vilkėdami plonos drobės rūbus, su cimbolais, psalteriais ir arfomis stovėjo į rytus nuo aukuro ir prie jų šimtas dvidešimt kunigų su trimitais.

13 Trimitininkai ir giedotojai buvo kaip vienas, šlovindami ir dėkodami Viešpačiui vienu balsu. Kai jie pakėlė savo balsus su trimitais, cimbolais ir kitais muzikos instrumentais, šlovindami Viešpatį ir sakydami: "Jis yra geras ir Jo gailestingumas amžinas", debesis pripildė Viešpaties namus

14 taip, kad kunigai negalėjo tarnauti dėl debesies, nes Viešpaties šlovė pripildė Dievo namus.

1 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.

2 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.

3 Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.

4 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.

5 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.

6 Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.

7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.

8 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.

9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.

10 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.

11 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),

12 kaj la Levidoj-kantistoj-ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj-en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;

13 kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;

14 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.