1 Karalius sukvietė pas save visus Judo ir Jeruzalės vyresniuosius.
2 Karalius su kunigais, pranašais ir Judo bei Jeruzalės gyventojais nuo mažo iki didelio nuėjo į Viešpaties namus. Karalius garsiai skaitė visus žodžius iš sandoros knygos, atrastos Viešpaties namuose.
3 Karalius atsistojo prie kolonos ir pakartojo sandorą Viešpaties akivaizdoje: sekti Viešpatį ir laikytis Jo įsakymų, įspėjimų ir nuostatų visa širdimi ir visa siela, kad būtų įvykdyti visi sandoros žodžiai, užrašyti šitoje knygoje. Visa tauta pasižadėjo laikytis sandoros.
4 Karalius įsakė vyriausiajam kunigui Hilkijui, antros eilės kunigams ir vartininkams išnešti iš Viešpaties šventyklos visus daiktus, skirtus Baalui, Ašerai bei dangaus kareivijai. Jie buvo sudeginti už Jeruzalės sienų, Kidrono slėnyje, o jų pelenus išnešė į Betelį.
5 Jis išnaikino stabų kunigus, kuriuos buvo paskyrę Judo karaliai deginti smilkalus aukštumose, Judo miestuose ir Jeruzalės apylinkėse; taip pat ir tuos, kurie smilkė Baalui, saulei, mėnuliui, planetoms ir visai dangaus kareivijai.
6 Jis išnešė Ašeros statulą iš Viešpaties namų už Jeruzalės sienų, į Kidrono upelio slėnį; ten ją sudegino, sutrynė į dulkes ir išbarstė kapuose.
7 Be to, jis sugriovė paleistuvių namus, buvusius prie Viešpaties namų, kur moterys ausdavo apdangalus Ašerai.
8 Jis sušaukė visus kunigus iš Judo miestų ir išniekino aukštumas, kuriose kunigai smilkė, nuo Gebos iki Beer Šebos. Karalius sunaikino aukštumas prie valdytojo Jozuės vartų, miesto vartų kairėje pusėje.
9 Aukštumų kunigai neprieidavo prie Viešpaties aukuro Jeruzalėje, bet valgydavo neraugintą duoną su savo broliais.
10 Jozijas išniekino Tofetą Hinomo vaikų slėnyje, kad niekas savo sūnaus ar dukters neleistų per ugnį Molechui.
11 Taip pat pašalino Judo karalių saulei pašvęstus žirgus, kurie buvo prie Viešpaties namų įėjimo, prie eunucho Netan Melecho kambario, o saulės vežimus sudegino.
12 Judo karalių ant Ahazo namų stogo pastatytus aukurus ir Manaso pastatytus aukurus dviejuose Viešpaties namų kiemuose karalius nugriovė, sudaužė ir jų dulkes sumetė į Kidrono upelį.
13 Karalius išniekino aukštumas, kurios buvo priešais Jeruzalę, į dešinę nuo Sugedimo kalno, kurias Izraelio karalius Saliamonas buvo padaręs sidoniečių pabaisai Astartei, Moabo pabaisai Kemošui ir amonitų pabaisai Milkomui.
14 Jis sudaužė atvaizdus, iškirto giraites ir jų vietas užpildė žmonių kaulais.
15 Aukurą Betelio aukštumoje, kurį pastatė Nebato sūnus Jeroboamas, įtraukęs į nuodėmę Izraelį, ir pačią aukštumą jis nugriovė, sudegino ir sutrynė į dulkes, ir taip pat sudegino giraitę.
16 Jozijas, pamatęs kapus ant kalno, pasiuntė ir paėmė kaulus iš kapų, juos sudegino ant aukuro, jį išniekindamas pagal Viešpaties žodį, paskelbtą Dievo vyro.
17 Tada jis sakė: "Kieno tas antkapis, kurį aš matau?" Miesto žmonės jam atsakė: "Tai kapas Dievo vyro, kuris buvo atėjęs iš Judo ir paskelbė, ką tu dabar įvykdei ant Betelio aukuro".
18 Jis sakė: "Palikite jį. Niekas tenepajudina jo kaulų". Jie paliko jo ir pranašo, kuris buvo iš Samarijos, kaulus nepaliestus.
19 Visus aukštumų namus, buvusius Samarijos miestuose, kuriuos pastatė Izraelio karaliai, sukeldami Viešpaties pyktį, Jozijas pašalino, padarydamas su jais kaip Betelyje.
20 Jis išžudė visus ten buvusius aukštumų kunigus ir ant aukurų degino žmonių kaulus. Po to jis sugrįžo į Jeruzalę.
21 Karalius įsakė visai tautai: "Švęskite Paschą Viešpačiui, savo Dievui, kaip parašyta šitoje sandoros knygoje!"
22 Tokia Pascha nebuvo švenčiama nuo teisėjų laikų per visas Izraelio bei Judo karalių dienas.
23 Aštuonioliktais karaliaus Jozijo metais vėl šventė tokią Paschą Viešpačiui Jeruzalėje.
24 Jozijas pašalino mirusiųjų dvasių iššaukėjus, žynius, atvaizdus, stabus ir visas baisenybes, kurias surado Judo žemėje ir Jeruzalėje, kad įvykdytų įstatymo žodžius, užrašytus knygoje, kurią vyriausiasis kunigas Hilkijas rado Viešpaties namuose.
25 Nebuvo iki jo tokio karaliaus, kuris būtų atsigręžęs į Viešpatį visa širdimi, visa siela ir visomis jėgomis pagal visą Mozės įstatymą, ir po jo nebuvo tokio.
26 Tačiau Viešpats neatsisakė savo didelės rūstybės, kuri buvo užsidegusi prieš Judą dėl visų Manaso nusikaltimų, kuriais jis supykdė Viešpatį.
27 Viešpats tarė: "Aš atstumsiu Judą, kaip atstūmiau Izraelį, ir atmesiu Jeruzalęšitą miestą, kurį išsirinkau, ir namus, apie kuriuos sakiau: ‘Ten bus mano vardas’ ".
28 Visi kiti Jozijo darbai surašyti Judo karalių metraščių knygoje.
29 Jo dienomis Egipto faraonas Nekojas išėjo prieš Asirijos karalių Eufrato upės link. Karalius Jozijas išėjo priešais jį, ir tas nužudė jį Megide, kai jie susitiko.
30 Jo tarnai parvežė jį vežime mirusį iš Megido į Jeruzalę ir palaidojo jo kape. Krašto žmonės paėmė Jehoachazą, Jozijo sūnų, ir patepė jį karaliumi jo tėvo vietoje.
31 Pradėdamas karaliauti, Jehoachazas buvo dvidešimt trejų metų ir karaliavo Jeruzalėje tris mėnesius. Jo motina buvo Hamutalė, Jeremijo duktė, iš Libnos.
32 Jis darė pikta Viešpaties akyse, kaip ir jo tėvai.
33 Faraonas Nekojas suėmė jį Ribloje, Hamato krašte, kad jis negalėtų karaliauti Jeruzalėje, o kraštui uždėjo duoklę: šimtą talentų sidabro ir talentą aukso.
34 Faraonas Nekojas paskyrė Judo karaliumi Jozijo sūnų Eljakimą jo tėvo Jozijo vietoje ir pakeitė jo vardą į Jehojakimą, o Jehoachazą nusivedė į Egiptą; ten jis ir mirė.
35 Jehojakimas atidavė sidabrą ir auksą faraonui. Jis apdėjo kraštą mokesčiais, kad galėtų sumokėti faraono uždėtą duoklę. Kiekvienas krašto gyventojas turėjo sumokėti jam paskirtą mokestį sidabru ir auksu.
36 Pradėdamas karaliauti, Jehojakimas buvo dvidešimt penkerių metų ir karaliavo Jeruzalėje vienuolika metų. Jo motina buvo vardu Zebida, Pedajo duktė, iš Rumos.
37 Jis darė pikta Viešpaties akyse, kaip ir jo tėvai.
1 La reĝo sendis, kaj oni kunvenigis al li ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.
2 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
3 Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.
4 Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
5 Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la reĝoj de Judujo, por incensi sur la altaĵoj en la urboj de Judujo kaj en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la ĉielo.
6 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.
7 Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.
8 Kaj li venigis ĉiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altaĵojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba ĝis Beer-Ŝeba; kaj li detruis la altaĵojn ĉe la pordegoj; tiun, kiu estis antaŭ la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre ĉe la enirado en la urbon.
9 Tamen la pastroj de la altaĵoj ne oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili manĝadis macojn kune kun siaj fratoj.
10 Kaj li malpurigis ankaŭ Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aŭ sian filinon tra fajro al Moleĥ.
11 Kaj li forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li forbruligis per fajro.
12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron.
13 Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis.
14 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
15 Ankaŭ la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.
16 Joŝija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon.
17 Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la loĝantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antaŭdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.
18 Kaj li diris:Lasu lin kuŝi, neniu tuŝu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.
19 Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
20 Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
21 Kaj la reĝo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.
22 Ĉar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la juĝistoj, kiuj juĝadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la reĝoj de Izrael kaj de la reĝoj de Judujo;
23 nur en la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
24 Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
25 Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
26 Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
27 Kaj la Eternulo diris:Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
28 La cetera historio de Joŝija, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
29 En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro.
31 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
32 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.
33 Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
34 Kaj Faraono Neĥo ekreĝigis Eljakimon, filon de Joŝija, anstataŭ lia patro Joŝija, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoaĥazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.
35 La arĝenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la arĝenton laŭ la ordono de Faraono:de ĉiu laŭ taksado li prenis la arĝenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Neĥo.
36 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
37 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.