1 Mozė ganė savo uošvio, midjaniečių kunigo Jetro, avis. Kartą jis buvo nusivaręs avis už dykumos, prie Dievo kalno Horebo.

2 Jam pasirodė Viešpaties angelas ugnies liepsnoje, kylančioje iš krūmo vidurio. Jis matė krūmą degantį, tačiau nesudegantį.

3 Mozė pasakė: "Eisiu ir pažiūrėsiu į šį didingą reginį. Kodėl nesudega tas krūmas?"

4 Viešpats pamatė jį artėjant ir pašaukė iš krūmo: "Moze! Moze!" Tas atsiliepė: "Aš čia!"

5 Jis sakė: "Nesiartink prie šios vietos! Nusiauk nuo kojų apavą, nes vieta, ant kurios stovi, yra šventa žemė!

6 Aš esu tavo tėvo Dievas, Abraomo, Izaoko ir Jokūbo Dievas". Mozė užsidengė veidą, nes bijojo pažvelgti į Dievą.

7 Viešpats tarė: "Aš pamačiau savo tautos vargą Egipte ir išgirdau jos šauksmą dėl jų prižiūrėtojų. Aš žinau jos sielvartą.

8 Aš nužengiau jos išvaduoti iš egiptiečių rankos ir išvesti jos iš tos šalies į gerą ir plačią šalį, plūstančią pienu ir medumi: į kanaaniečių, hetitų, amoritų, perizų, hivų ir jebusiečių žemę.

9 Izraelio vaikų šauksmas pasiekė mane. Aš mačiau jų priespaudą, kaip egiptiečiai juos engė.

10 Taigi dabar eik. Aš siunčiu tave pas faraoną, kad išvestum iš Egipto mano tautą, Izraelio vaikus!"

11 Mozė atsakė Dievui: "Kas aš, kad eičiau pas faraoną ir išvesčiau iš Egipto izraelitus?"

12 Dievas atsakė: "Aš būsiu su tavimi! Štai ženklas, kad Aš tave siunčiu: kai išvesi tautą iš Egipto, jūs tarnausite Dievui ant šito kalno".

13 Mozė klausė Dievo: "Kai aš ateisiu pas izraelitus ir jiems sakysiu: ‘Jūsų tėvų Dievas mane siuntė pas jus’, jie manęs klaus: ‘Koks yra Jo vardas?’ Ką turiu jiems atsakyti?"

14 Dievas tarė Mozei: "AŠ ESU, KURIS ESU. Sakyk izraelitams: ‘AŠ ESU mane siuntė pas jus’ ".

15 Dievas dar kalbėjo Mozei: "Šitaip sakyk izraelitams: ‘Viešpats, jūsų tėvų Dievas, Abraomo Dievas, Izaoko Dievas ir Jokūbo Dievas, mane siuntė pas jus’. Toks mano vardas per amžius ir taip mane vadinsite per kartų kartas.

16 Eik, surink Izraelio vyresniuosius ir jiems sakyk: ‘Viešpats, jūsų tėvų Dievas, Abraomo Dievas, Izaoko Dievas ir Jokūbo Dievas, man pasirodė ir kalbėjo: ‘Aš aplankiau jus ir mačiau, kas jums buvo padaryta Egipte.

17 Aš išvesiu jus iš Egipto vargo į kanaaniečių, hetitų, amoritų, perizų, hivų ir jebusiečių žemę, plūstančią pienu ir medumi’.

18 Jie klausys tavo balso. Tu su Izraelio vyresniaisiais nueisite pas Egipto karalių ir jam sakysite: ‘Viešpats, hebrajų Dievas, mus pašaukė, ir dabar prašome: leisk mums tris dienas keliauti į dykumą, aukoti Viešpačiui, savo Dievui’.

19 Aš žinau, kad Egipto karalius neišleis jūsų, jei nebus priverstas galingos rankos.

20 Aš ištiesiu savo ranką ir ištiksiu Egiptą visais savo stebuklais, kuriuos darysiu jų tarpe. Po to jis išleis jus.

21 Ir suteiksiu šiai tautai malonę egiptiečių akyse, kad jūs neišeisite tuščiomis rankomis.

22 Kiekviena moteris paprašys savo kaimynės ir savo įnamės sidabrinių bei auksinių indų ir drabužių; juos uždėsite ant savo sūnų ir dukterų ir taip išsinešite egiptiečių turtus".

1 Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb.

2 Kaj aperis al li anĝelo de la Eternulo en flama fajro el la mezo de arbetaĵo. Kaj li vidis, ke jen la arbetaĵo brulas en la fajro, kaj tamen la arbetaĵo ne forbrulas.

3 Kaj Moseo diris:Mi iros kaj rigardos tiun grandan fenomenon, kial la arbetaĵo ne forbrulas.

4 La Eternulo vidis, ke li iras, por rigardi, kaj Dio vokis al li el la mezo de la arbetaĵo, kaj diris:Moseo, Moseo! Kaj tiu diris:Jen mi estas.

5 Kaj Li diris:Ne alproksimiĝu ĉi tien; deprenu viajn ŝuojn de viaj piedoj, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas tero sankta.

6 Ankoraŭ Li diris:Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.

7 Kaj la Eternulo diris:Mi vidis la mizeron de Mia popolo, kiu estas en Egiptujo, kaj Mi aŭdis ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj; Mi scias ĝiajn suferojn.

8 Kaj Mi malsupreniris, por savi ĝin el la manoj de la Egiptoj kaj elirigi ĝin el tiu lando en landon bonan kaj vastan, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, sur la lokon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj.

9 Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.

10 Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.

11 Kaj Moseo diris al Dio:Kiu mi estas, ke mi iru al Faraono kaj mi elkonduku la Izraelidojn el Egiptujo?

12 Kaj Li diris:Mi estos kun vi; kaj tio estu por vi signo, ke Mi vin sendis:kiam vi estos elkondukinta Mian popolon el Egiptujo, vi faros servon al Dio sur ĉi tiu monto.

13 Kaj Moseo diris al Dio:Jen mi venos al la Izraelidoj, kaj diros al ili:La Dio de viaj patroj sendis min al vi; tiam ili diros al mi:Kia estas Lia nomo? Kion mi diru al ili?

14 Kaj Dio diris al Moseo:MI ESTAS, KIU ESTAS. Kaj Li diris:Tiel diru al la Izraelidoj:La Estanto sendis min al vi.

15 Kaj plue Dio diris al Moseo:Tiel diru al la Izraelidoj:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.

16 Iru, kaj kunvenigu la ĉefojn de Izrael, kaj diru al ili:La Eternulo, la Dio de viaj patroj, aperis al mi, la Dio de Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li diris:Mi atentis vin, kaj tion, kio estas farita al vi en Egiptujo.

17 Kaj Mi diris:Mi elirigos vin el la mizero de Egiptujo en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

18 Kaj ili aŭskultos vian voĉon, kaj vi venos, vi kaj la ĉefoj de Izrael, al la reĝo de Egiptujo, kaj vi diros al li:La Eternulo, la Dio de la Hebreoj, vokis nin; lasu do nin iri vojon de tri tagoj en la dezerton, por ke ni faru oferon al la Eternulo, nia Dio.

19 Sed Mi scias, ke la reĝo de Egiptujo ne permesos al vi iri, se ne devigos lin forta mano.

20 Kaj Mi etendos Mian manon, kaj Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj, kiujn Mi faros meze de ĝi; kaj poste li lasos vin iri.

21 Kaj Mi donos al tiu popolo favoron de la Egiptoj; kaj kiam vi iros, vi ne iros kun malplenaj manoj.

22 Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn; kaj vi metos tion sur viajn filojn kaj sur viajn filinojn, kaj vi senhavigos la Egiptojn.