1 Aarono sūnūs Nadabas ir Abihuvas ėmė smilkytuvus, įsidėjo ugnies bei smilkalų ir aukojo Viešpačiui svetimą ugnį, ko Jis jiems nebuvo įsakęs.

2 Tada išsiveržusi iš Viešpaties ugnis juodu prarijo; jie mirė Viešpaties akivaizdoje.

3 Mozė tarė Aaronui: "Taip kalbėjo Viešpats: ‘Pasirodysiu šventas tuose, kurie prie manęs artinasi, ir būsiu pašlovintas visos tautos akivaizdoje’ ". Tai girdėdamas, Aaronas tylėjo.

4 Mozė, pasišaukęs Aarono dėdės Uzielio sūnus Mišaelį ir Elcafaną, jiems tarė: "Eikite, paimkite jūsų brolius iš šventyklos ir išneškite juos už stovyklos".

5 Juodu priėję paėmė juos, apvilktus drobinėmis jupomis, ir išnešė laukan, kaip jiems buvo liepta.

6 Mozė sakė Aaronui ir jo sūnums Eleazarui ir Itamarui: "Nenudenkite savo galvų ir neperplėškite drabužių, kad kartais nemirtumėte ir bausmė nekristų visiems izraelitams. Jūsų broliai ir visi izraelitai teaprauda sudeginimą, kurį Viešpats siuntė.

7 Jūs nesitraukite nuo palapinės, kad nežūtumėte, kadangi esate patepti šventu aliejumi". Jie darė visa, ką Mozė įsakė.

8 Po to Viešpats tarė Aaronui:

9 "Tu ir tavo sūnūs vyno ir stipraus gėrimo negerkite, eidami Susitikimo palapinėn, kad nemirtumėte; tai yra amžinas įsakymas visoms jūsų kartoms,

10 kad skirtumėte, kas šventa ir nešventa, kas švaru ir kas nešvaru,

11 ir galėtumėte mokyti izraelitus visų mano įstatymų, kuriuos daviau per Mozę".

12 Mozė kalbėjo Aaronui ir likusiems sūnums Eleazarui bei Itamarui: "Imkite aukos dalį, kuri lieka iš duonos aukos Viešpačiui, ir ją neraugintą valgykite prie aukuro, nes ji šventa.

13 Valgykite šventoje vietoje, kas tau ir tavo sūnums duota iš aukų Viešpačiui, nes taip man įsakyta;

14 taip pat krūtinę, kuri buvo siūbuota, ir aukos petį valgykite nesuteptoje vietoje tu, tavo sūnūs ir dukterys, nes tai duota tau ir tavo vaikams iš izraelitų padėkos aukų.

15 Petys ir krūtinė, kurie buvo atnešti su aukos taukais ir siūbuojami Viešpaties akivaizdoje, priklauso tau. Tai amžinas Viešpaties duotas įstatymas".

16 Mozė stropiai ieškojo ožio, kuris buvo aukotas už nuodėmę, ir rado jį sudegintą. Jis, supykęs ant abiejų Aarono sūnų Eleazaro ir Itamaro, paklausė:

17 "Kodėl nesuvalgėte šventoje vietoje aukos už nuodėmę, kurią Dievas jums atidavė, kad pašalintumėte tautos kaltes ir atliktumėte sutaikinimą už juos Viešpaties akivaizdoje?

18 Aukos kraujas nebuvo įneštas į šventyklą, jūs turėjote ją valgyti šventoje vietoje, kaip man įsakyta".

19 Aaronas atsakė: "Šiandien jie aukojo auką už nuodėmę ir deginamąją auką Viešpaties akivaizdoje, ir man taip atsitiko. Jei aš šiandien valgyčiau auką už nuodėmę, ar tai būtų priimtina Viešpačiui?"

20 Tai girdėdamas, Mozė priėmė pasiteisinimą.

1 Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis ĉiu sian incensujon kaj metis en ĝin fajron kaj metis sur ĝin incenson kaj alportis antaŭ la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili.

2 Tiam eliris fajro el antaŭ la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaŭ la Eternulo.

3 Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.

4 Kaj Moseo alvokis Miŝaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron.

5 Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj ĥitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo.

6 Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne disŝiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis.

7 Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; ĉar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laŭ la vortoj de Moseo.

8 Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante:

9 Vinon kaj ebriigaĵon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.

10 Por ke vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo kaj inter malpuraĵo kaj puraĵo;

11 kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj ĉiujn leĝojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

12 Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj manĝu ĝin senfermente apud la altaro; ĉar ĝi estas plejsanktaĵo.

13 Kaj manĝu ĝin sur sankta loko; ĉar ĝi estas via destinitaĵo kaj la destinitaĵo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; ĉar tiel estas ordonite al mi.

14 Kaj la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado manĝu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; ĉar ili estas donitaj kiel via destinitaĵo kaj destinitaĵo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj.

15 La femuron de levado kaj la brustaĵon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitaĵo, kiel ordonis la Eternulo.

16 Kaj la kapron propekan Moseo serĉis, sed montriĝis, ke ĝi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraŭ Eleazar kaj kontraŭ Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris:

17 Kial vi ne manĝis la pekoferon sur loko sankta? ĝi estas ja plejsanktaĵo, kaj ĝi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaŭ la Eternulo.

18 Jen ĝia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis manĝi ĝin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi.

19 Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaŭ ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaŭ la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi manĝus hodiaŭ pekoferon, ĉu tio plaĉus al la Eternulo?

20 Kaj Moseo tion aŭdis, kaj tio plaĉis al li.