1 Und nach diesem will ich meinen Geist ausgießen über alles Fleisch, und eure Söhne und Töchter sollen weissagen; eure Ältesten sollen Träume haben, und eure Jünglinge sollen Gesichte sehen;
2 auch will ich mich zur selben Zeit über Knechte und Mägde meinen Geist ausgießen.
3 Und ich will Wunderzeichen geben am Himmel und auf Erden: Blut, Feuer und Rauchdampf;
4 die Sonne soll in Finsternis und der Mond in Blut verwandelt werden, ehe denn der große und schreckliche Tag des HERRN kommt.
5 Und es soll geschehen, wer des HERRN Namen anrufen wird, der soll errettet werden. Denn auf dem Berge Zion und zu Jerusalem wird eine Errettung sein, wie der HERR verheißen hat, auch bei den andern übrigen, die der HERR berufen wird.
1 Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem,
2 Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael, kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;
3 kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.
4 Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ turnos vian repagon sur vian kapon.
5 Mian arĝenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn,
6 kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;
7 sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;
8 kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.
9 Proklamu tion inter la nacioj; pretiĝu al milito, veku la kuraĝulojn; ĉiuj militistoj leviĝu kaj eliru.
10 Forĝu el viaj plugiloj glavojn, kaj el viaj rikoltiloj lancojn; la malfortulo diru:Mi estas forta.
11 Rapidu kaj venu, ĉiuj nacioj de ĉiuj flankoj, kaj kolektiĝu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.
12 La popoloj leviĝu kaj iru en la valon de Jehoŝafat; ĉar tie Mi sidiĝos, por juĝi ĉiujn naciojn de ĉiuj flankoj.
13 Svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura; venu malsupren, ĉar la premejoj estas plenaj kaj la tinoj tropleniĝis; ĉar granda estas ilia malboneco.
14 Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo.
15 La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon.
16 Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo, kaj fortikaĵo por la idoj de Izrael.
17 Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.
18 En tiu tago la montoj elgutigos dolĉan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj ĉiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo Ŝitima.
19 Egiptujo fariĝos dezerto, kaj Edom fariĝos senviva dezerto, pro tio, ke ili premis la idojn de Jehuda kaj verŝis senkulpan sangon en sia lando.
20 Sed Judujo estos loĝata eterne, kaj Jerusalem en ĉiuj generacioj.
21 Kaj Mi venĝos pro ilia sango, kiu ne estis venĝita de Mi; kaj la Eternulo loĝados en Cion.