1 Kirjat-Jearimin miehet tulivat ja ottivat Herran arkun mukaansa. He veivät sen kukkulalle Abinadabin taloon ja vihkivät hänen poikansa Eleasarin sen vartijaksi.

2 Oli kulunut jo pitkä aika, kaksikymmentä vuotta, siitä kun liitonarkku oli päätynyt Kirjat-Jearimiin. Silloin koko Israel kääntyi Herran puoleen.

4 Israelilaiset hävittivätkin baalit ja astartet ja palvelivat ainoastaan Herraa.

7 Kun filistealaiset kuulivat israelilaisten kokoontuneen Mispaan, he lähtivät päämiestensä johtamina marssimaan heitä vastaan. Sen kuullessaan israelilaiset pelästyivät

9 Silloin Samuel otti karitsan ja uhrasi sen kokonaan polttouhrina Herralle. Hän huusi Herraa israelilaisten puolesta, ja Herra vastasi hänen rukoukseensa.

10 Samuelin uhratessa filistealaiset kävivät hyökkäykseen israelilaisia vastaan, mutta silloin Herra jylisi ukkosen pauhuna filistealaisten yllä ja saattoi heidät sekasortoon, niin että israelilaiset löivät heidät.

11 Sitten Israelin miehet lähtivät Mispasta ajamaan takaa filistealaisia ja tappoivat heitä vielä Bet-Karin länsipuolella.

13 Näin kukistettiin filistealaiset, eivätkä he enää tulleet Israelin alueille, vaan Herran käsi piti heidät aloillaan niin kauan kuin Samuel eli.

14 Filistealaisten valtaamat kaupungit palautuivat Israelin haltuun Ekronista Gatiin saakka, ja israelilaiset vapauttivat myös niiden ympäristön filistealaisten vallasta. Rauha säilyi myös Israelin ja amorilaisten välillä.

15 Samuel toimi israelilaisten tuomarina koko elämänsä ajan.

16 Joka vuosi hän kiersi Betelissä, Gilgalissa ja Mispassa ja jakoi näissä paikoissa oikeutta israelilaisille.

17 Sitten hän aina palasi Ramaan, sillä hänen kotinsa oli siellä ja sieltä käsin hän johti tuomarina Israelia. Sinne hän oli myös rakentanut Herran alttarin.

1 Kaj venis la loĝantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis ĝin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.

2 De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo.

3 Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene:Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.

4 Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Aŝtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.

5 Kaj Samuel diris:Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi preĝos por vi al la Eternulo.

6 Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie:Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa.

7 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaŭ la Filiŝtoj.

8 Kaj la Izraelidoj diris al Samuel:Ne ĉesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la manoj de la Filiŝtoj.

9 Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin.

10 Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael.

11 Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet-Kar.

12 Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante:Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo.

13 Tiamaniere la Filiŝtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Samuel.

14 Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.

15 Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum sia tuta vivo.

16 Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj.

17 Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.