2 Ja minä lähetän enkelin sinun edelläsi ja karkoitan pois kanaanilaiset, amorilaiset, heettiläiset, perissiläiset, hivviläiset ja jebusilaiset,

4 Kun kansa kuuli tämän kovan puheen, tulivat he murheellisiksi, eikä yksikään pukenut koristuksiaan yllensä.

6 Niin israelilaiset riisuivat koristuksensa ja olivat Hoorebin vuoren luota lähtien ilman niitä.

7 Mutta Mooses otti majan ja pystytti sen leirin ulkopuolelle, jonkun matkan päähän leiristä, ja kutsui sen ilmestysmajaksi; ja jokaisen, jolla oli kysyttävää Herralta, oli mentävä ilmestysmajalle, leirin ulkopuolelle.

8 Ja kun Mooses lähti majalle, nousi koko kansa, ja kukin asettui majansa ovelle ja katseli Mooseksen jälkeen, kunnes hän oli mennyt majaan.

9 Ja aina kun Mooses meni majaan, laskeutui pilvenpatsas ja seisahtui majan ovelle; ja Herra puhutteli Moosesta.

10 Ja kaikki kansa näki pilvenpatsaan seisovan majan ovella; niin kaikki kansa nousi, ja he kumartuivat itsekukin majansa ovella.

11 Ja Herra puhutteli Moosesta kasvoista kasvoihin, niinkuin mies puhuttelee toista. Sitten Mooses palasi takaisin leiriin; mutta Joosua, Nuunin poika, hänen apumiehensä ja palvelijansa, ei poistunut majasta.

22 Ja kun minun kirkkauteni kulkee ohitse, asetan minä sinut kallion rotkoon ja peitän sinut kädelläni, kunnes olen kulkenut ohi.

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi ĝin donos.

2 Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.

3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.

4 Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn.

5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.

6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.

7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.

8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon.

9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.

10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo.

11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.

12 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.

13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke ĉi tiu popolo estas Via popolo.

14 Tiam Li diris:Mia vizaĝo iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon.

15 Kaj li diris al Li:Se Via vizaĝo ne iros, tiam ne forkonduku nin de ĉi tie.

16 Per kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero.

17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.

18 Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron.

19 Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.

20 Kaj Li diris:Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.

21 Kaj la Eternulo diris:Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko.

22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos.

23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.