1 Oi te älyttömät galatalaiset! Kuka on lumonnut teidät, joiden silmäin eteen Jeesus Kristus oli kuvattu ristiinnaulittuna?
2 Tämän vain tahdon saada teiltä tietää: lain teoistako saitte Hengen vai uskossa kuulemisesta?
3 Niinkö älyttömiä olette? Te alotitte Hengessä, lihassako nyt lopetatte?
4 Niin paljonko olette turhaan kärsineet? -jos se on turhaa ollut.
5 Joka siis antaa teille Hengen ja tekee voimallisia tekoja teidän keskuudessanne, saako hän sen aikaan lain tekojen vai uskossa kuulemisen kautta,
7 Tietäkää siis, että ne, jotka uskoon perustautuvat, ovat Aabrahamin lapsia.
9 Niinmuodoin ne, jotka perustautuvat uskoon, siunataan uskovan Aabrahamin kanssa.
14 että Aabrahamin siunaus tulisi Jeesuksessa Kristuksessa pakanain osaksi ja me niin uskon kautta saisimme luvatun Hengen.
15 Veljet, minä puhun ihmisten tavalla. Eihän kukaan voi kumota ihmisenkään vahvistettua testamenttia eikä siihen mitään lisätä.
17 Minä tarkoitan tätä: Jumalan ennen vahvistamaa testamenttia ei neljänsadan kolmenkymmenen vuoden perästä tullut laki voi kumota, niin että se tekisi lupauksen mitättömäksi.
18 Sillä jos perintö tulisi laista, niin se ei enää tulisikaan lupauksesta. Mutta Aabrahamille Jumala on sen lahjoittanut lupauksen kautta.
19 Mitä varten sitten on laki? Se on rikkomusten tähden jäljestäpäin lisätty olemaan siihen asti, kunnes oli tuleva se siemen, jolle lupaus oli annettu; ja se säädettiin enkelien kautta, välimiehen kädellä.
20 Välimies taas ei ole yhtä varten; mutta Jumala on yksi.
21 Onko sitten laki vastoin Jumalan lupauksia? Pois se! Sillä jos olisi annettu laki, joka voisi eläväksi tehdä, niin vanhurskaus todella tulisi laista.
22 Mutta Raamattu on sulkenut kaikki synnin alle, että se, mikä luvattu oli, annettaisiin uskosta Jeesukseen Kristukseen niille, jotka uskovat.
23 Mutta ennenkuin usko tuli, vartioitiin meitä lain alle suljettuina uskoa varten, joka oli vastedes ilmestyvä.
24 Niinmuodoin on laista tullut meille kasvattaja Kristukseen, että me uskosta vanhurskaiksi tulisimme.
25 Mutta uskon tultua me emme enää ole kasvattajan alaisia.
26 Sillä te olette kaikki uskon kautta Jumalan lapsia Kristuksessa Jeesuksessa.
27 Sillä kaikki te, jotka olette Kristukseen kastetut, olette Kristuksen päällenne pukeneet.
28 Ei ole tässä juutalaista eikä kreikkalaista, ei ole orjaa eikä vapaata, ei ole miestä eikä naista; sillä kaikki te olette yhtä Kristuksessa Jeesuksessa.
29 Mutta jos te olette Kristuksen omat, niin te siis olette Aabrahamin siementä, perillisiä lupauksen mukaan.
1 Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
2 Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi:Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?
3 Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?
4 Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
5 Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?
6 Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
7 Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.
8 Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.
9 Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.
10 Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite:Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.
11 Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar:La virtulo vivos per fido;
12 kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
13 Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite:Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;
14 por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
15 Fratoj, mi parolas laŭ homo:Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
16 Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
17 Sed jen kion mi diras:Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.
18 Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.
19 Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.
20 Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.
21 Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.
22 Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.
23 Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.
24 Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.
25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.
26 Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.
27 Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.
29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.