1 Kun kaikki kuninkaat, jotka asuivat tällä puolella Jordanin, Vuoristossa, Alankomaassa ja pitkin Suuren meren koko rannikkoa Libanoniin päin, heettiläiset, amorilaiset, kanaanilaiset, perissiläiset, hivviläiset ja jebusilaiset, kuulivat, mitä oli tapahtunut,
2 niin he kokoontuivat yhteen sotiakseen yksimielisesti Joosuaa ja Israelia vastaan.
3 Mutta kun Gibeonin asukkaat kuulivat, mitä Joosua oli tehnyt Jerikolle ja Aille,
4 niin hekin menettelivät viekkaasti: he menivät ja tekeytyivät lähettiläiksi, ottivat kuluneita säkkejä aasiensa selkään sekä kuluneita, repeytyneitä ja kiinnisolmeiltuja viinileilejä
5 ja panivat kuluneet, paikatut kengät jalkaansa ja kuluneet vaatteet päällensä; ja kaikki heidän eväsleipänsä olivat kuivia ja murentuneita.
10 ja kaiken, mitä hän teki niille kahdelle amorilaisten kuninkaalle, jotka asuivat tuolla puolella Jordanin, Siihonille, Hesbonin kuninkaalle, ja Oogille, Baasanin kuninkaalle, joka asui Astarotissa.
11 Sentähden sanoivat meille meidän vanhimpamme ja kaikki maamme asukkaat näin: 'Ottakaa evästä mukaanne matkalle ja menkää heitä vastaan ja sanokaa heille: Me olemme teidän palvelijanne, tehkää siis liitto meidän kanssamme'.
12 Tämä leipämme oli vielä lämmintä, kun kotoa otimme sen evääksi lähtiessämme matkalle teidän luoksenne, ja katso, nyt se on kuivaa ja murentunutta.
14 Niin miehet ottivat heidän evästänsä, mutta eivät kysyneet Herran mieltä.
15 Niin Joosua takasi heille rauhan ja teki heidän kanssaan liiton, luvaten jättää heidät henkiin; ja kansan päämiehet vannoivat heille valan.
16 Mutta kolmen päivän kuluttua, sen jälkeen kuin liitto heidän kanssaan oli tehty, saatiin kuulla, että he olivat lähiseuduilta ja asuivat heidän keskellänsä.
17 Niin israelilaiset lähtivät liikkeelle ja tulivat kolmantena päivänä heidän kaupunkeihinsa; ja heidän kaupunkinsa olivat Gibeon, Kefira, Beerot ja Kirjat-Jearim.
18 Mutta israelilaiset eivät surmanneet heitä, sillä kansan päämiehet olivat vannoneet heille valan Herran, Israelin Jumalan, kautta. Ja koko seurakunta napisi päämiehiä vastaan.
26 Silloin hän teki heille näin: hän pelasti heidät israelilaisten käsistä, niin etteivät he heitä surmanneet.
27 Niin Joosua sinä päivänä määräsi heidät seurakunnan ja Herran alttarin halonhakkaajiksi ja vedenkantajiksi, aina tähän päivään asti, sitä paikkaa varten, jonka Herra oli valitseva.
1 Kaj kiam aŭdis ĉiuj reĝoj, kiuj loĝis trans Jordan, sur la monto kaj en la valo, kaj sur la tuta bordo de la Granda Maro kontraŭ Lebanon, la Ĥetidoj, kaj la Amoridoj, la Kanaanidoj, la Perizidoj, la Ĥividoj, kaj la Jebusidoj,
2 ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ Josuo kaj kontraŭ Izrael.
3 Kaj la loĝantoj de Gibeon aŭdis, kion faris Josuo al Jeriĥo kaj al Aj,
4 kaj ili ankaŭ faris ruzaĵon:ili iris kaj provizis sin per manĝaĵoj, kaj metis malnovajn sakojn sur siajn azenojn kaj malnovajn disŝiritajn kaj flikitajn vinsakojn;
5 kaj ŝuoj malnovaj kaj flikitaj estis sur iliaj piedoj, kaj vestoj malnovaj estis sur ili, kaj ilia tuta pano estis malfreŝa kaj ŝimiĝinta.
6 Kaj ili iris al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, kaj diris al li kaj al la tuta Izrael:El lando malproksima ni venis; faru do kun ni interligon.
7 Kaj la Izraelidoj diris al la Ĥividoj:Eble vi loĝas apude de ni; kiel do ni povas fari kun vi interligon?
8 Kaj ili diris al Josuo:Ni estas viaj sklavoj. Kaj Josuo diris al ili:Kiuj vi estas? kaj el kie vi venas?
9 Kaj ili diris al li:El lando tre malproksima venis viaj sklavoj pro la nomo de la Eternulo, via Dio; ĉar ni aŭdis Lian gloron, kaj ĉion, kion Li faris en Egiptujo,
10 kaj ĉion, kion Li faris al la du reĝoj de la Amoridoj transe de Jordan, al Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj al Og, reĝo de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot.
11 Kaj diris al ni niaj plejaĝuloj kaj ĉiuj loĝantoj de nia lando jene:Prenu en viajn manojn manĝaĵon por la vojo, kaj iru renkonte al ili, kaj diru al ili:Ni estas viaj sklavoj; faru do kun ni interligon.
12 Ĉi tiu nia pano estis varma, kiam ni prenis ĝin provize el niaj domoj en la tago, en kiu ni eliris, por iri al vi; kaj nun jen ĝi malfreŝiĝis kaj ŝimiĝis.
13 Kaj ĉi tiuj niaj felsakoj kun vino, kiujn ni plenigis novajn, jen ili disfendiĝis; kaj ĉi tiuj niaj vestoj kaj ŝuoj malnoviĝis pro la tre longa vojo.
14 Tiam la homoj prenis iom el ilia pano, kaj la Eternulon ili ne demandis.
15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la ĉefoj de la komunumo ĵuris al ili.
16 Sed post paso de tri tagoj, post kiam ili faris kun ili interligon, ili ekaŭdis, ke ili estas iliaj najbaroj kaj loĝas apude de ili.
17 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj venis al iliaj urboj en la tria tago; iliaj urboj estis Gibeon kaj Kefira kaj Beerot kaj Kirjat-Jearim.
18 Kaj la Izraelidoj ne batis ilin, ĉar la estroj de la komunumo ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la tuta komunumo ekmurmuris kontraŭ la estroj.
19 Kaj ĉiuj estroj diris al la tuta komunumo:Ni ĵuris al ili per la Eternulo, Dio de Izrael, kaj nun ni ne povas tuŝi ilin;
20 tion ni faros al ili:ni lasu ilin vivaj, por ke ne trafu nin kolero pro la ĵuro, kiun ni ĵuris al ili.
21 Kaj la estroj diris al ili:Ili vivu. Kaj ili fariĝis lignohakistoj kaj akvoportistoj por la tuta komunumo, kiel diris al ili la estroj.
22 Kaj Josuo alvokis ilin, kaj diris al ili jene:Kial vi nin trompis, dirante, ke vi estas tre malproksimaj de ni, dum vi loĝas apude de ni?
23 estu do nun malbenitaj:ne ĉesiĝu inter vi sklavoj kaj lignohakistoj kaj akvoportistoj por la domo de mia Dio.
24 Kaj ili respondis al Josuo kaj diris:Estis dirite al viaj sklavoj, ke la Eternulo, via Dio, promesis al Sia servanto Moseo, ke Li donos al vi la tutan landon kaj ekstermos antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando; tial ni tre ektimis antaŭ vi pri nia vivo, kaj ni faris tiun aferon.
25 Kaj nun jen ni estas en via mano:kiel vi trovas bona kaj justa agi kun ni, tiel agu.
26 Kaj li agis kun ili tiel:li savis ilin kontraŭ la manoj de la Izraelidoj, kaj ĉi tiuj ne mortigis ilin.
27 Sed Josuo destinis al ili en tiu tago, ke ili estu lignohakistoj kaj akvoportistoj por la komunumo kaj por la altaro de la Eternulo, ĝis la nuna tago, sur la loko, kiun Li elektos.