1 Kun Jeesus oli syntynyt Juudean Beetlehemissä kuningas Herodeksen aikana, niin katso, tietäjiä tuli itäisiltä mailta Jerusalemiin,
3 Kun kuningas Herodes sen kuuli, hämmästyi hän ja koko Jerusalem hänen kanssaan.
4 Ja hän kokosi kaikki kansan ylipapit ja kirjanoppineet ja kyseli heiltä, missä Kristus oli syntyvä.
7 Silloin Herodes kutsui salaa tietäjät tykönsä ja tutkiskeli heiltä tarkoin, mihin aikaan tähti oli ilmestynyt.
9 Kuultuaan kuninkaan sanat he lähtivät matkalle; ja katso, tähti, jonka he olivat itäisillä mailla nähneet, kulki heidän edellään, kunnes se tuli sen paikan päälle, jossa lapsi oli, ja pysähtyi siihen.
10 Nähdessään tähden he ihastuivat ylen suuresti.
11 Niin he menivät huoneeseen ja näkivät lapsen ynnä Marian, hänen äitinsä. Ja he lankesivat maahan ja kumarsivat häntä, avasivat aarteensa ja antoivat hänelle lahjoja: kultaa ja suitsuketta ja mirhaa.
12 Ja Jumala kielsi heitä unessa Herodeksen tykö palaamasta, ja he menivät toista tietä takaisin omaan maahansa.
14 Niin hän nousi, otti yöllä lapsen ja hänen äitinsä ja lähti Egyptiin.
16 Silloin Herodes, nähtyään, että tietäjät olivat hänet pettäneet, vihastui kovin ja lähetti tappamaan kaikki poikalapset Beetlehemistä ja koko sen ympäristöstä, kaksivuotiaat ja nuoremmat, sen mukaan kuin hän oli aikaa tietäjiltä tarkoin tiedustellut.
17 Silloin kävi toteen, mikä on puhuttu profeetta Jeremiaan kautta, joka sanoo:
19 Mutta kun Herodes oli kuollut, niin katso, Herran enkeli ilmestyi unessa Joosefille Egyptissä
21 Niin hän nousi, otti lapsen ja hänen äitinsä ja meni Israelin maahan.
22 Mutta kun hän kuuli, että Arkelaus hallitsi Juudeaa isänsä Herodeksen jälkeen, niin hän pelkäsi mennä sinne. Ja hän sai unessa Jumalalta käskyn ja lähti Galilean alueelle.
1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:
2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li.
3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li.
4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.
5 Kaj ili diris al li:En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:
6 Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.
7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante:Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.
9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.
10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.
11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn:oron kaj olibanon kaj mirhon.
12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.
13 Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante:Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.
14 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,
15 kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:El Egiptujo Mi vokis Mian filon.
16 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.
17 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:
18 Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Raĥel priploras siajn infanojn, Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.
19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante:
20 Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.
21 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.
22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,
23 kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.