1 Senjälkeen israelilaiset, koko seurakunta, tulivat Siinin erämaahan ensimmäisenä kuukautena, ja kansa asettui Kaadekseen. Siellä Mirjam kuoli, ja hänet haudattiin sinne.
2 Mutta kansalla ei ollut vettä; niin he kokoontuivat Moosesta ja Aaronia vastaan.
4 Minkätähden toitte Herran seurakunnan tähän erämaahan, kuollaksemme karjoinemme tänne?
6 Mutta Mooses ja Aaron menivät seurakunnan luota ilmestysmajan ovelle ja lankesivat kasvoilleen. Silloin näkyi Herran kirkkaus heille.
7 Ja Herra puhui Moosekselle sanoen:
9 Niin Mooses otti sauvan Herran kasvojen edestä, niinkuin hän oli häntä käskenyt.
11 Niin Mooses nosti kätensä ja iski kalliota kahdesti sauvallansa, ja siitä lähti runsaasti vettä, niin että kansa ja sen karja saivat juoda.
13 Tämä oli Meriban vesi, jonka luona israelilaiset riitelivät Herraa vastaan ja hän näytti heille pyhyytensä.
15 kuinka isämme lähtivät Egyptiin, kuinka olemme asuneet Egyptissä kauan aikaa ja kuinka egyptiläiset kohtelivat pahoin meitä ja meidän isiämme.
16 Mutta me huusimme Herran puoleen, ja hän kuuli meidän huutomme ja lähetti enkelin, joka vei meidät pois Egyptistä. Ja katso, me olemme nyt Kaadeksessa, kaupungissa, joka on sinun maasi rajalla.
21 Kun siis Edom kielsi Israelia kulkemasta maansa läpi, niin Israel väistyi sieltä pois.
22 Ja he lähtivät liikkeelle Kaadeksesta. Ja israelilaiset, koko kansa, tulivat Hoorin vuorelle.
23 Mutta Herra sanoi Moosekselle ja Aaronille Hoorin vuorella, Edomin maan rajalla, näin:
25 Ota Aaron ja hänen poikansa Eleasar ja vie heidät Hoorin vuorelle.
27 Ja Mooses teki, niinkuin Herra oli käskenyt; ja he nousivat Hoorin vuorelle koko kansan silmien edessä.
28 Ja Mooses riisui Aaronilta vaatteet ja puki ne hänen poikansa Eleasarin ylle. Niin Aaron kuoli siellä vuoren huipulla, mutta Mooses ja Eleasar astuivat alas vuorelta.
29 Ja kun koko kansa sai tietää, että Aaron oli kuollut, niin he itkivät Aaronia kolmekymmentä päivää, koko Israelin heimo.
1 Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
2 Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
3 Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene:Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo!
4 Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj?
5 Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
6 Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
7 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
8 Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn.
9 Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
10 Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili:Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj.
12 Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
13 Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
14 Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri:Tiel diras via frato Izrael:Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin;
15 niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj;
16 kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;
17 permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn.
18 Sed Edom diris al li:Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
19 Kaj la Izraelidoj diris al li:Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
20 Sed li diris:Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
21 Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
22 Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.
23 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante:
24 Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
25 Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;
26 kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie.
27 Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo.
28 Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.
29 Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.