1 Mc 4.1-12;Mt 13.1-15;Lc 8.4-10De novo, começou Jesus a ensinar Mc 2.13;3.7à beira do mar. Reuniu-se a ele uma grande multidão, de maneira que entrou numa barca e sentou-se dentro dela no mar; e todo o povo achava-se na praia. 2 Ele lhes ensinava muitas coisas por Mc 3.23; cp.Mt 13.3-9, etc.parábolas, dizendo, no correr do seu ensino: 3 Ouvi: O semeador saiu a semear; 4 quando semeava, uma parte da semente caiu à beira do caminho, e vieram as aves e comeram-na. 5 Outra parte caiu nos lugares pedregosos, onde não havia muita terra; logo nasceu, porque a terra não era profunda. 6 E, tendo saído o sol, queimou-se; e, porque não tinha raiz, secou-se. 7 Outra caiu entre os espinhos; e os espinhos cresceram e sufocaram-na, e não deu fruto algum. 8 Mas outras caíram na boa terra e, brotando e crescendo, davam fruto; um grão produzia trinta; outro, sessenta; e outro, cem. 9 Disse: Mt 11.15;Mc 4.23Quem tem ouvidos para ouvir, ouça.
10 Quando se achou só, os que estavam ao redor dele com os doze pediam a explicação das parábolas. 11 Ele lhes disse: A vós vos é dado o mistério do reino de Deus; mas 1Co 5.12s.;Cl 4.5;1Ts 4.12;1Tm 3.7aos de fora tudo se lhes propõe Mc 4.2;Mc 3.23em parábolas, 12 Mt 13.14para que, vendo, vejam, e não percebam; e, ouvindo, ouçam e não entendam, para que não suceda que se convertam e sejam perdoados. 13 Mc 4.13-20;Mt 13.18-23;Lc 8.11-15Perguntou-lhes: Não percebeis esta parábola e como entendereis todas as parábolas? 14 O semeador semeia a palavra. 15 Os que se acham pelo caminho, onde a palavra é semeada são aqueles, de quem, depois de a terem ouvido, vindo logo Mt 4.10;Mc 3.23,26Satanás, tira a palavra que neles tem sido semeada. 16 Igualmente, os semeados nos lugares pedregosos são aqueles que, ouvindo a palavra, imediatamente, a recebem com alegria; 17 eles não têm em si raiz, mas duram pouco tempo; depois, sobrevindo tribulação ou perseguição por causa da palavra, logo se escandalizam. 18 Os outros, os semeados entre os espinhos, são os que ouvem a palavra, 19 e os cuidados Mt 13.22do mundo, a sedução das riquezas e a cobiça de outras coisas, entrando, abafam a palavra, e ela fica infrutífera. 20 Os semeados na boa terra são os que ouvem a palavra, e a recebem, e produzem fruto, a trinta, a sessenta e a cem por um.
21 Continuou: Mt 5.15;Lc 8.16;11.33Porventura, vem a candeia para se pôr debaixo do módioMedida de 8 1/2 litros. ou debaixo da cama? Não é, antes, para se colocar no velador? 22 Mt 10.26;Lc 8.17;12.2Pois nada está oculto, senão para ser manifesto; e nada foi escondido, senão para ser divulgado. 23 Mc 4.9;Mt 11.15Se alguém tem ouvidos para ouvir, ouça. 24 Também lhes disse: Atendei ao que ouvis. Mt 7.2;Lc 6.38A medida de que usais, desta usarão convosco; e ainda se vos acrescentará. 25 Mt 13.12Pois ao que tem ser-lhe-á dado; e ao que não tem, até aquilo que tem, ser-lhe-á tirado.
26 Disse mais: Mc 4.26-29; cp.Mt 13.24-30O reino de Deus é como se um homem lançasse a semente na terra 27 e, dormindo ou acordado de noite e de dia, a semente germinasse e crescesse, sem ele saber como. 28 A terra por si mesma produz fruto: primeiro, a erva, depois, a espiga e, por último, o grão grado na espiga. 29 Depois de o fruto amadurecer, logo lhe mete a foice, porque é chegada a ceifa.
30 Mc 4.30-32;Mt 13.31-32;Lc 13.18-19Ainda disse: A que Mt 13.24assemelharemos o reino de Deus ou com que parábola o representaremos? 31 É como um grão de mostarda, que, quando semeado na terra, embora seja menor que todas as sementes que há na terra, 32 contudo, depois de semeado, cresce e se torna a maior de todas as hortaliças e deita grandes ramos, de tal modo que as aves do céu podem pousar à sua sombra.
33 Com muitas parábolas semelhantes dirigia-lhes a palavra, conforme podiam compreendê-la; 34 não lhes falava Mt 13.34; cp.Jo 10.6;16.25sem parábolas, mas em particular explicava tudo a seus discípulos.
35 Mc 4.35-41;Mt 8.18,23-27;Lc 8.22-25Naquele dia, à tarde, lhes disse: Passemos para o outro lado. 36 Eles, deixando a multidão, o levaram, assim como estava, Mc 4.1;Mc 5.2,21; cp.3.9na barca; e estavam com ele outras barcas. 37 Levantou-se um grande tufão de vento, e as ondas batiam na barca, de modo que ela já se enchia. 38 Jesus estava dormindo na popa sobre o travesseiro; eles o acordaram e lhe perguntaram: Mestre, não se te dá que pereçamos? 39 Ele, tendo acordado, repreendeu o vento e disse ao mar: Cala-te, emudece. Cessou o vento, e houve grande bonança. 40 Então lhes perguntou: Por que sois assim tímidos? Como é que não tendes fé? 41 Eles, cheios de medo, diziam uns aos outros: Quem, porventura, é este que até o vento e o mar lhe obedecem?
1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektiĝis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. 2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado: 3 Aŭskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur ŝtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobliĝante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. 11 Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, ĉio estas farata per paraboloj; 12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj aŭdante, ili aŭdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertiĝu kaj pardoniĝu. 13 Kaj li diris al ili: Ĉu vi ne scias ĉi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni ĉiujn parabolojn? 14 La semisto semas la vorton. 15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili aŭdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. 16 Kaj tiel same jen la semitaj ĉe la ŝtonaj lokoj: ili aŭdas la vorton, kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; 17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj ili falpuŝiĝas. 18 Kaj jen la semitaj ĉe la dornoj: tiuj, kiuj aŭdis la vorton; 19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. 20 Kaj jen la semitaj ĉe la bona tero: tiuj, kiuj aŭdas la vorton kaj akceptas ĝin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.
21 Kaj li diris al ili: Ĉu lampo enportiĝas, por esti metita sub grenmezurilon aŭ sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? 22 Ĉar nenio estas kaŝita krom por tio, ke ĝi estu malkaŝita; nek io estas sekreta krom por tio, ke ĝi estu aperigita. 23 Se iu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. 24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros al vi aldonon. 25 Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas.
26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj leviĝus nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto.
30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aŭ per kia parabolo ni montru ĝin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laŭ tio, kiel ili povis aŭskulti; 34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis ĉion al siaj disĉiploj.
35 Kaj en tiu tago, kiam vesperiĝis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo. 36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la ŝipeto. Kaj aliaj ŝipetoj akompanis lin. 37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la ŝipeton, tiel ke la ŝipeto estis jam pleniĝanta. 38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? 39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietiĝu. Kaj la vento ĉesiĝis, kaj fariĝis granda sereno. 40 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? ĉu vi ankoraŭ ne havas fidon? 41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas ĉi tiu? ĉar eĉ la vento kaj la maro obeas al li.