1 Do fundo das entranhas do peixe, Jonas fez esta prece ao Senhor, seu Deus:2 Em minha aflição, invoquei o Senhor, e ele ouviu-me. Do meio da morada dos mortos, clamei a vós, e ouvistes minha voz.3 Lançastes-me no abismo, no meio das águas e as ondas me envolviam. Todas as vossas vagas e todas as vossas ondas passavam sobre mim.4 E eu já dizia: fui rejeitado de diante de vossos olhos. Acaso me será dado ainda rever vosso santo templo?!5 As águas envolviam-me até a garganta, o abismo me cercava. As algas envolviam-me a cabeça.6 Eu tinha descido até as raízes das montanhas, até a terra cujos ferrolhos eternos {se fecharam} sobre mim.7 Quando desfalecia a minha vida, pensei no Senhor; minha oração chegou a vós, no vosso santo templo.8 Os que servem a ídolos vãos abandonam a fonte das graças.9 Eu, porém, oferecerei um sacrifício com cânticos de louvor, e cumprirei o voto que fiz. Do Senhor vem a salvação.10 Então o Senhor ordenou ao peixe, e este vomitou Jonas na praia.
1 Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo.2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de Ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.3 Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.4 Kaj mi pensis:Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.5 Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon.6 Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.7 Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.8 Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco.9 Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo.10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.