Ajuda para casais
Deus fortalece casamentos. A Bíblia oferece sabedoria prática para casais: comunicar com verdade, perdoar com graça, servir com amor e buscar a Deus juntos.
Amor e respeito
Maridos, amai vossas mulheres. Mulheres, respeitem seus maridos. O amor mútuo edifica o casamento.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis,
33 Tamen ankaŭ ĉiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.
28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;29 ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion;
25 Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia.
26 Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;27 ankaŭ ne donu lokon al la diablo.
29 El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.
31 Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico;32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.
União e fidelidade
O que Deus ajuntou não separe o homem. Eu e minha casa serviremos ao Senhor. A fidelidade é alicerce do casamento.
6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu.
15 Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi:ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo.
4 Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
18 Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.19 Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolĉiĝu kontraŭ ili.
14 kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.15 Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.
12 Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;13 reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru;
Perdão e paciência
Sede bondosos e compassivos uns com os outros. O amor é paciente, benigno. Permanece e persevera.
4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,6 ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;7 ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro):Ke edzino ne foriĝu de sia edzo11 (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.
3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo.4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.
3 nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;4 ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.
15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj.
8 antaŭ ĉio havante fervoran amon unu al alia; ĉar amo kovras amason da pekoj;
22 Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.