Publicidade

Ajuda

Por Bíblia Online –

Deus é nosso auxílio e socorro em todo tempo. Ele não dorme nem cochila. O Senhor é nosso ajudador — não precisamos temer o que o homem possa nos fazer.

2 Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

1 Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Por sopranuloj. Kanto. Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.

4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

39 La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.40 Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.

22 Rapidu, por helpi min, Mia Sinjoro, mia helpo!

9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

6 Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.

17 Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.

13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.

36 Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

28 Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.

16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam;

26 Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;27 kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.

5 Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.6 Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, Kaj Li ĝustigos vian iradon.

7 surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi.

Publicidade