Publicidade

Amor próprio

Por Bíblia Online –

O amor próprio saudável reconhece o valor que Deus nos deu. Fomos criados à imagem de Deus, maravilhosamente formados. Aceitar-se é honrar o Criador.

14 Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

17 Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!18 Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

7 Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

6 Ĉu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio.7 Sed eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol multaj paseroj.

3 Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.

Publicidade