Publicidade

Bem

Por Bíblia Online –

Fazer o bem é mandamento de Deus e expressão prática do amor cristão. A Bíblia convida a praticar o bem a todos, com alegria, sem se cansar — porque colheremos no tempo próprio.

14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!

6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

17 Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.

9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.

22 Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema.

22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo.

10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

29 El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.

32 kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.

9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.

21 Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

23 Ĉio estas permesata; sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas permesata; sed ne ĉio edifas.

8 Kaj Dio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi, havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatu al ĉia bona faro;

9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj;10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

14 kiu donis sin por ni, por elaĉeti nin el ĉia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

5 Kaj pro tiu sama kaŭzo viaflanke aplikante ĉian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;6 kaj en scio sinregadon; kaj en sinregado paciencon; kaj en pacienco piecon;7 kaj en pieco fratamikecon, kaj en fratamikeco amon.

13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono?

16 Tiele diras la Eternulo:Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris:Ni ne iros.

7 La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.

15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.

36 Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema.

Publicidade