Publicidade

Não temas

Por Bíblia Online –

'Não temas' é uma das frases mais repetidas na Bíblia. Deus a pronuncia nos momentos de maior temor, lembrando que sua presença e poder são maiores que qualquer ameaça.

Deus está contigo

Não temas, porque eu sou contigo. Deus repete essa promessa em cada crise, guerra e desafio que seus filhos enfrentam.

10 ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

13 Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi:Ne timu, Mi vin helpos.14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

9 Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo:Jen estas via Dio!

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.

6 Estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili; ĉar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

1 Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda.

Coragem diante do perigo

Não tenhas medo — o Senhor teu Deus está no meio de ti, poderoso para salvar. Ele luta por nós e dá forças aos medrosos.

16 En tiu tempo oni diros al Jerusalem:Ne timu! kaj al Cion:Viaj manoj ne senfortiĝu.17 La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.

16 Sed li diris:Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.

21 Ne timu, ho tero, ĝoju kaj estu gaja, ĉar la Eternulo faros ion grandan.

7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.8 Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.

9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Paŭlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;10 ĉar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; ĉar mi havas multe da homoj en ĉi tiu urbo.

6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj vi loĝas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne sentu teruron antaŭ ilia vizaĝo, ĉar ili estas domo malobeema.7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, ĉu ili aŭskultos aŭ ĉu ili ne aŭskultos, ĉar ili estas malobeemaj.

Fé que vence o medo

O medo não vem de Deus. Jesus disse: não temas, crê somente! A fé dissipa o medo e nos conecta ao poder de Deus.

36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

28 Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.

20 Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.

30 Kaj la anĝelo diris al ŝi:Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.

8 Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.

Publicidade