Publicidade

Sofrimento

Por Bíblia Online –

O sofrimento é uma realidade da vida neste mundo, mas a Bíblia revela que Deus está presente em toda dor, produzindo caráter, esperança e redenção através das tribulações.

O sofrimento de Cristo

Jesus sofreu por nós, carregando nossas dores e enfermidades. Ele é o modelo supremo de como enfrentar o sofrimento com fé e obediência.

3 Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.

4 Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.

28 Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.29 Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Reĝo de la Judoj!

21 Ĉar al ĉi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaŭ suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;

10 por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto,

O propósito do sofrimento

Deus usa as tribulações para produzir perseverança, caráter e esperança. O sofrimento presente não se compara com a glória que será revelada.

3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;

18 Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.

17 Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

5 Ĉar kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni, tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.

29 ĉar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li;

1 Ĉar Kristo do suferis en la karno, vi ankaŭ armu vin per la sama intenco; ĉar la suferinto en la karno apartiĝis de pekoj;

Consolação e companhia

Deus consola os aflitos para que possamos consolar outros. Nunca estamos sozinhos no sofrimento — Ele é o Pai das misericórdias.

3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de ĉia konsolo;4 kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktiĝas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

10 Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

14 Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu;

Fé em meio à dor

Os grandes homens e mulheres de fé sofreram e perseveraram. O sofrimento nos aproxima de Deus e nos leva a entender seu coração.

20 Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;21 kaj li diris:Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.

17 Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;

38 Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.

39 Kiu trovas sian vivon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdas sian vivon pro mi, tiu ĝin trovos.

23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino.24 Kaj li ekkriis, kaj diris:Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.

3 Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.

35 Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?

3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

22 Ricevinte do la helpon, kiu estas de Dio, mi staras ĝis la nuna tago, atestante al malgranduloj kaj granduloj, dirante nenion krom tio, kion la profetoj kaj Moseo anoncis kiel venontan:23 ke la Kristo devas suferi, kaj ke li unua per la revivigado de mortintoj proklamos lumon al la popolo kaj al la nacianoj.

14 Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;

Publicidade