1 א כה אמר יהוה על שלשה פשעי מואב ועל ארבעה לא אשיבנו  על שרפו עצמות מלך אדום לשיד

2 ב ושלחתי אש במואב ואכלה ארמנות הקריות ומת בשאון מואב בתרועה בקול שופר

3 ג והכרתי שופט מקרבה וכל שריה אהרוג עמו אמר יהוה  {פ}

4 ד כה אמר יהוה על שלשה פשעי יהודה ועל ארבעה לא אשיבנו  על מאסם את תורת יהוה וחקיו לא שמרו ויתעום כזביהם אשר הלכו אבותם אחריהם

5 ה ושלחתי אש ביהודה ואכלה ארמנות ירושלם  {פ}

6 ו כה אמר יהוה על שלשה פשעי ישראל ועל ארבעה לא אשיבנו  על מכרם בכסף צדיק ואביון בעבור נעלים

7 ז השאפים על עפר ארץ בראש דלים ודרך ענוים יטו ואיש ואביו ילכו אל הנערה למען חלל את שם קדשי

8 ח ועל בגדים חבלים יטו אצל כל מזבח ויין ענושים ישתו בית אלהיהם

9 ט ואנכי השמדתי את האמרי מפניהם אשר כגבה ארזים גבהו וחסן הוא כאלונים ואשמיד פריו ממעל ושרשיו מתחת

10 י ואנכי העליתי אתכם מארץ מצרים ואולך אתכם במדבר ארבעים שנה לרשת את ארץ האמרי

11 יא ואקים מבניכם לנביאים ומבחוריכם לנזרים האף אין זאת בני ישראל נאם יהוה

12 יב ותשקו את הנזרים יין ועל הנביאים צויתם לאמר לא תנבאו

13 יג הנה אנכי מעיק תחתיכם כאשר תעיק העגלה המלאה לה עמיר

14 יד ואבד מנוס מקל וחזק לא יאמץ כחו וגבור לא ימלט נפשו

15 טו ותפש הקשת לא יעמד וקל ברגליו לא ימלט ורכב הסוס לא ימלט נפשו

16 טז ואמיץ לבו בגבורים--ערום ינוס ביום ההוא נאם יהוה  {פ}

1 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco.

2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto.

3 Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

4 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

6 Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj.

7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.

8 Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

9 Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.

11 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

12 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.

13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

14 Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

15 la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

16 kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.