1 א שמעו את הדבר הזה אשר דבר יהוה עליכם--בני ישראל  על כל המשפחה אשר העליתי מארץ מצרים לאמר

2 ב רק אתכם ידעתי מכל משפחות האדמה על כן אפקד עליכם את כל עונתיכם

3 ג הילכו שנים יחדו בלתי אם נועדו

4 ד הישאג אריה ביער וטרף אין לו היתן כפיר קולו ממענתו בלתי אם לכד

5 ה התפל צפור על פח הארץ ומוקש אין לה היעלה פח מן האדמה ולכוד לא ילכוד

6 ו אם יתקע שופר בעיר ועם לא יחרדו אם תהיה רעה בעיר ויהוה לא עשה

7 ז כי לא יעשה אדני יהוה דבר כי אם גלה סודו אל עבדיו הנביאים

8 ח אריה שאג מי לא יירא אדני יהוה דבר מי לא ינבא

9 ט השמיעו על ארמנות באשדוד ועל ארמנות בארץ מצרים ואמרו האספו על הרי שמרון וראו מהומת רבות בתוכה ועשוקים בקרבה

10 י ולא ידעו עשות נכחה נאם יהוה האוצרים חמס ושד בארמנותיהם  {פ}

11 יא לכן כה אמר אדני יהוה צר וסביב הארץ והוריד ממך עזך ונבזו ארמנותיך

12 יב כה אמר יהוה כאשר יציל הרעה מפי הארי שתי כרעים או בדל אזן--כן ינצלו בני ישראל הישבים בשמרון בפאת מטה ובדמשק ערש

13 יג שמעו והעידו בבית יעקב--נאם אדני יהוה אלהי הצבאות

14 יד כי ביום פקדי פשעי ישראל--עליו  ופקדתי על מזבחות בית אל ונגדעו קרנות המזבח ונפלו לארץ

15 טו והכיתי בית החרף על בית הקיץ ואבדו בתי השן וספו בתים רבים--נאם יהוה  {ס}

1 Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

2 nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj.

3 Ĉu iras du kune, se ili ne interkonsentis?

4 Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis?

5 Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi?

6 Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?

7 La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.

8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?

9 Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru:Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.

10 Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.

11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.

12 Tiele diras la Eternulo:Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo.

13 Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.

14 Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.

15 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.