1 א ויכלו השמים והארץ וכל צבאם
2 ב ויכל אלהים ביום השביעי מלאכתו אשר עשה וישבת ביום השביעי מכל מלאכתו אשר עשה
3 ג ויברך אלהים את יום השביעי ויקדש אתו כי בו שבת מכל מלאכתו אשר ברא אלהים לעשות {פ}
4 ד אלה תולדות השמים והארץ ב ה בראם ביום עשות יהוה אלהים--ארץ ושמים
5 ה וכל שיח השדה טרם יהיה בארץ וכל עשב השדה טרם יצמח כי לא המטיר יהוה אלהים על הארץ ואדם אין לעבד את האדמה
6 ו ואד יעלה מן הארץ והשקה את כל פני האדמה
7 ז וייצר יהוה אלהים את האדם עפר מן האדמה ויפח באפיו נשמת חיים ויהי האדם לנפש חיה
8 ח ויטע יהוה אלהים גן בעדן--מקדם וישם שם את האדם אשר יצר
9 ט ויצמח יהוה אלהים מן האדמה כל עץ נחמד למראה וטוב למאכל--ועץ החיים בתוך הגן ועץ הדעת טוב ורע
10 י ונהר יצא מעדן להשקות את הגן ומשם יפרד והיה לארבעה ראשים
11 יא שם האחד פישון--הוא הסבב את כל ארץ החוילה אשר שם הזהב
12 יב וזהב הארץ ההוא טוב שם הבדלח ואבן השהם
13 יג ושם הנהר השני גיחון--הוא הסובב את כל ארץ כוש
14 יד ושם הנהר השלישי חדקל הוא ההלך קדמת אשור והנהר הרביעי הוא פרת
15 טו ויקח יהוה אלהים את האדם וינחהו בגן עדן לעבדה ולשמרה
16 טז ויצו יהוה אלהים על האדם לאמר מכל עץ הגן אכל תאכל
17 יז ומעץ הדעת טוב ורע--לא תאכל ממנו כי ביום אכלך ממנו--מות תמות
18 יח ויאמר יהוה אלהים לא טוב היות האדם לבדו אעשה לו עזר כנגדו
19 יט ויצר יהוה אלהים מן האדמה כל חית השדה ואת כל עוף השמים ויבא אל האדם לראות מה יקרא לו וכל אשר יקרא לו האדם נפש חיה הוא שמו
20 כ ויקרא האדם שמות לכל הבהמה ולעוף השמים ולכל חית השדה ולאדם לא מצא עזר כנגדו
21 כא ויפל יהוה אלהים תרדמה על האדם ויישן ויקח אחת מצלעתיו ויסגר בשר תחתנה
22 כב ויבן יהוה אלהים את הצלע אשר לקח מן האדם לאשה ויבאה אל האדם
23 כג ויאמר האדם זאת הפעם עצם מעצמי ובשר מבשרי לזאת יקרא אשה כי מאיש לקחה זאת
24 כד על כן יעזב איש את אביו ואת אמו ודבק באשתו והיו לבשר אחד
25 כה ויהיו שניהם ערומים האדם ואשתו ולא יתבששו
1 Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.
3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
4 Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon.
5 Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
6 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
8 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.
9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj.
11 La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro.
12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso.
13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.
14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato.
15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin.
16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu;
17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.
18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo.
20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li.
21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno.
22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo.
23 Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.
24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
25 Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.