1 א ותצא דינה בת לאה אשר ילדה ליעקב לראות בבנות הארץ
2 ב וירא אתה שכם בן חמור החוי--נשיא הארץ ויקח אתה וישכב אתה ויענה
3 ג ותדבק נפשו בדינה בת יעקב ויאהב את הנער וידבר על לב הנער
4 ד ויאמר שכם אל חמור אביו לאמר קח לי את הילדה הזאת לאשה
5 ה ויעקב שמע כי טמא את דינה בתו ובניו היו את מקנהו בשדה והחרש יעקב עד באם
6 ו ויצא חמור אבי שכם אל יעקב לדבר אתו
7 ז ובני יעקב באו מן השדה כשמעם ויתעצבו האנשים ויחר להם מאד כי נבלה עשה בישראל לשכב את בת יעקב וכן לא יעשה
8 ח וידבר חמור אתם לאמר שכם בני חשקה נפשו בבתכם--תנו נא אתה לו לאשה
9 ט והתחתנו אתנו בנתיכם תתנו לנו ואת בנתינו תקחו לכם
10 י ואתנו תשבו והארץ תהיה לפניכם--שבו וסחרוה והאחזו בה
11 יא ויאמר שכם אל אביה ואל אחיה אמצא חן בעיניכם ואשר תאמרו אלי אתן
12 יב הרבו עלי מאד מהר ומתן ואתנה כאשר תאמרו אלי ותנו לי את הנער לאשה
13 יג ויענו בני יעקב את שכם ואת חמור אביו במרמה--וידברו אשר טמא את דינה אחתם
14 יד ויאמרו אליהם לא נוכל לעשות הדבר הזה--לתת את אחתנו לאיש אשר לו ערלה כי חרפה הוא לנו
15 טו אך בזאת נאות לכם אם תהיו כמנו להמל לכם כל זכר
16 טז ונתנו את בנתינו לכם ואת בנתיכם נקח לנו וישבנו אתכם והיינו לעם אחד
17 יז ואם לא תשמעו אלינו להמול--ולקחנו את בתנו והלכנו
18 יח וייטבו דבריהם בעיני חמור ובעיני שכם בן חמור
19 יט ולא אחר הנער לעשות הדבר כי חפץ בבת יעקב והוא נכבד מכל בית אביו
20 כ ויבא חמור ושכם בנו אל שער עירם וידברו אל אנשי עירם לאמר
21 כא האנשים האלה שלמים הם אתנו וישבו בארץ ויסחרו אתה והארץ הנה רחבת ידים לפניהם את בנתם נקח לנו לנשים ואת בנתינו נתן להם
22 כב אך בזאת יאתו לנו האנשים לשבת אתנו--להיות לעם אחד בהמול לנו כל זכר כאשר הם נמלים
23 כג מקנהם וקנינם וכל בהמתם הלוא לנו הם אך נאותה להם וישבו אתנו
24 כד וישמעו אל חמור ואל שכם בנו כל יצאי שער עירו וימלו כל זכר--כל יצאי שער עירו
25 כה ויהי ביום השלישי בהיותם כאבים ויקחו שני בני יעקב שמעון ולוי אחי דינה איש חרבו ויבאו על העיר בטח ויהרגו כל זכר
26 כו ואת חמור ואת שכם בנו הרגו לפי חרב ויקחו את דינה מבית שכם ויצאו
27 כז בני יעקב באו על החללים ויבזו העיר--אשר טמאו אחותם
28 כח את צאנם ואת בקרם ואת חמריהם ואת אשר בעיר ואת אשר בשדה לקחו
29 כט ואת כל חילם ואת כל טפם ואת נשיהם שבו ויבזו ואת כל אשר בבית
30 ל ויאמר יעקב אל שמעון ואל לוי עכרתם אתי להבאישני בישב הארץ בכנעני ובפרזי ואני מתי מספר ונאספו עלי והכוני ונשמדתי אני וביתי
31 לא ויאמרו הכזונה יעשה את אחותנו {פ}
1 Dina, la filino de Lea, kiun ŝi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.
2 Kaj vidis ŝin Ŝeĥem, filo de Ĥamor la Ĥivido, princo de la lando, kaj li prenis ŝin kaj kuŝis kun ŝi kaj faris al ŝi perfortaĵon.
3 Kaj algluiĝis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino.
4 Kaj Ŝeĥem diris al sia patro Ĥamor jene: Prenu por mi ĉi tiun knabinon kiel edzinon.
5 Jakob aŭdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis ĝis ilia veno.
6 Kaj Ĥamor, la patro de Ŝeĥem, eliris al Jakob, por paroli kun li.
7 Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili aŭdis, la viroj ĉagreniĝis kaj forte koleriĝis, ke li faris malnoblaĵon en Izrael, kuŝinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
8 Ĥamor ekparolis al ili, dirante: Ŝeĥem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu ŝin al li kiel edzinon.
9 Kaj boparenciĝu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi.
10 Kaj loĝu kun ni, kaj la lando estos antaŭ vi; loĝu kaj faru negocojn kaj akiru posedaĵojn en ĝi.
11 Kaj Ŝeĥem diris al ŝia patro kaj al ŝiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.
12 Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
13 Kaj la filoj de Jakob respondis al Ŝeĥem kaj al lia patro Ĥamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;
14 kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; ĉar tio estus por ni hontindaĵo.
15 Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos ĉe vi ĉiun virseksulon.
16 Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni loĝos kun vi, kaj ni estos unu popolo.
17 Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.
18 Ilia parolo plaĉis al Ĥamor, kaj al Ŝeĥem, la filo de Ĥamor.
19 Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, ĉar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter ĉiuj domanoj de sia patro.
20 Kaj Ĥamor kaj lia filo Ŝeĥem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la loĝantoj de sia urbo, dirante:
21 Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili loĝu en la lando kaj faru en ĝi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
22 Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas loĝi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos ĉe ni ĉiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj.
23 Ilia akiritaĵo kaj havaĵo kaj ĉiuj iliaj brutoj fariĝos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili loĝos kun ni.
24 Kaj obeis al Ĥamor kaj al lia filo Ŝeĥem ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidiĝis ĉiuj virseksuloj, ĉiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.
25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis ĉiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis ĉiujn virseksulojn.
26 Kaj Ĥamoron kaj lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Ŝeĥem kaj eliris.
27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
28 Iliajn ŝafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj ĉion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis.
29 Kaj ilian tutan riĉon kaj ĉiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis ĉion, kio estis en la domoj.
30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la loĝantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektiĝos kontraŭ mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo.
31 Sed ili diris: Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?