1 א ותקרבנה בנות צלפחד בן חפר בן גלעד בן מכיר בן מנשה למשפחת מנשה בן יוסף ואלה שמות בנתיו--מחלה נעה וחגלה ומלכה ותרצה

2 ב ותעמדנה לפני משה ולפני אלעזר הכהן ולפני הנשיאם וכל העדה--פתח אהל מועד לאמר

3 ג אבינו מת במדבר והוא לא היה בתוך העדה הנועדים על יהוה בעדת קרח  כי בחטאו מת ובנים לא היו לו

4 ד למה יגרע שם אבינו מתוך משפחתו כי אין לו בן תנה לנו אחזה בתוך אחי אבינו

5 ה ויקרב משה את משפט big ן /big לפני יהוה  {פ}

6 ו ויאמר יהוה אל משה לאמר

7 ז כן בנות צלפחד דברת--נתן תתן להם אחזת נחלה בתוך אחי אביהם והעברת את נחלת אביהן להן

8 ח ואל בני ישראל תדבר לאמר  איש כי ימות ובן אין לו--והעברתם את נחלתו לבתו

9 ט ואם אין לו בת--ונתתם את נחלתו לאחיו

10 י ואם אין לו אחים--ונתתם את נחלתו לאחי אביו

11 יא ואם אין אחים לאביו--ונתתם את נחלתו לשארו הקרב אליו ממשפחתו וירש אתה והיתה לבני ישראל לחקת משפט כאשר צוה יהוה את משה  {פ}

12 יב ויאמר יהוה אל משה עלה אל הר העברים הזה וראה את הארץ אשר נתתי לבני ישראל

13 יג וראיתה אתה ונאספת אל עמיך גם אתה כאשר נאסף אהרן אחיך

14 יד כאשר מריתם פי במדבר צן במריבת העדה להקדישני במים לעיניהם  הם מי מריבת קדש מדבר צן  {ס}

15 טו וידבר משה אל יהוה לאמר

16 טז יפקד יהוה אלהי הרוחת לכל בשר איש על העדה

17 יז אשר יצא לפניהם ואשר יבא לפניהם ואשר יוציאם ואשר יביאם ולא תהיה עדת יהוה כצאן אשר אין להם רעה

18 יח ויאמר יהוה אל משה קח לך את יהושע בן נון--איש אשר רוח בו וסמכת את ידך עליו

19 יט והעמדת אתו לפני אלעזר הכהן ולפני כל העדה וצויתה אתו לעיניהם

20 כ ונתתה מהודך עליו--למען ישמעו כל עדת בני ישראל

21 כא ולפני אלעזר הכהן יעמד ושאל לו במשפט האורים לפני יהוה  על פיו יצאו ועל פיו יבאו הוא וכל בני ישראל אתו--וכל העדה

22 כב ויעש משה כאשר צוה יהוה אתו ויקח את יהושע ויעמדהו לפני אלעזר הכהן ולפני כל העדה

23 כג ויסמך את ידיו עליו ויצוהו כאשר דבר יהוה ביד משה  {פ}

1 Kaj aliris la filinoj de Celofĥad, filo de Ĥefer, filo de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de Manase, filo de Jozef; kaj jen estas la nomoj de liaj filinoj:Maĥla kaj Noa kaj Ĥogla kaj Milka kaj Tirca;

2 kaj ili stariĝis antaŭ Moseo kaj antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj diris:

3 Nia patro mortis en la dezerto, kaj li ne estis inter la anaro, kiu ribelis kontraŭ la Eternulo en la anaro de Koraĥ; sed pro sia peko li mortis, kaj filojn li ne havis.

4 Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon? Donu al ni posedaĵon inter la fratoj de nia patro.

5 Kaj Moseo prezentis ilian aferon antaŭ la Eternulon.

6 Kaj la Eternulo diris al Moseo jene:

7 Prave parolas la filinoj de Celofĥad; efektive donu al ili heredan posedaĵon inter la fratoj de ilia patro, kaj transirigu la posedaĵon de ilia patro al ili.

8 Kaj al la Izraelidoj diru jene:Se iu mortos, ne havante filon, tiam transirigu lian posedaĵon al lia filino;

9 kaj se li ne havas filinon, tiam donu lian posedaĵon al liaj fratoj;

10 kaj se li ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al la fratoj de lia patro;

11 kaj se lia patro ne havas fratojn, donu lian posedaĵon al lia proksima parenco el lia familio, ke li heredu ĝin. Kaj tio estu por la Izraelidoj leĝa juro, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru sur ĉi tiun monton Abarim, kaj rigardu la landon, kiun Mi donis al la Izraelidoj.

13 Kaj kiam vi estos vidinta ĝin, vi alkolektiĝos al via popolo, vi ankaŭ, kiel alkolektiĝis via frato Aaron;

14 ĉar vi malobeis Mian ordonon en la dezerto Cin, dum la malpaco de la komunumo, ke vi montru ĉe la akvo Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj-tiu Akvo de Malpaco ĉe Kadeŝ en la dezerto Cin.

15 Kaj Moseo ekparolis al la Eternulo, dirante:

16 La Eternulo, Dio de la spiritoj de ĉiu karno, starigu super la komunumo viron,

17 kiu eliradus antaŭ ili kaj kiu eniradus antaŭ ili kaj kiu elkondukadus ilin kaj kiu enkondukadus ilin, por ke ne estu la komunumo de la Eternulo kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtiston.

18 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi Josuon, filon de Nun, viron, kiu havas en si spiriton, kaj metu vian manon sur lin;

19 kaj starigu lin antaŭ Eleazar, la pastro, kaj antaŭ la tuta komunumo, kaj donu al li instrukciojn antaŭ iliaj okuloj;

20 kaj metu sur lin parton de via majesto, por ke aŭskultu lin la tuta komunumo de la Izraelidoj.

21 Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.

22 Kaj Moseo faris, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li prenis Josuon kaj starigis lin antaŭ la pastro Eleazar kaj antaŭ la tuta komunumo;

23 kaj li metis sur lin siajn manojn kaj donis al li instrukciojn, kiel la Eternulo parolis per Moseo.