Publicidade

2 Samuel 17

IRB20

1 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi leviĝos kaj postkuros Davidon en la nokto. 2 Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la reĝon solan. 3 Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos ĉiuj, krom tiu, kiun vi serĉas, tiam al la tuta popolo fariĝos paco. 4 Kaj la afero plaĉis al Abŝalom kaj al ĉiuj plejaĝuloj de Izrael.

5 Tamen Abŝalom diris: Alvoku ankoraŭ Ĥuŝajon, la Arkanon, por ke ni aŭdu ankaŭ tion, kion li diros. 6 Kiam Ĥuŝaj venis al Abŝalom, Abŝalom diris al li: Jen kion diris Aĥitofel; ĉu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi. 7 Tiam Ĥuŝaj diris al Abŝalom: Ne bona estas la konsilo, kiun donis Aĥitofel ĉi tiun fojon. 8 Kaj Ĥuŝaj diris plue: Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo. 9 Jen nun li kaŝiĝas en ia kaverno en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastiĝos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Abŝalomon, 10 tiam la plej kuraĝa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuraĝiĝos; ĉar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li. 11 Tial mi konsilas: kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili. 12 Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li troviĝos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun ĉiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos unu. 13 Kaj se li enfermiĝos en urbo, tiam la tuta Izrael ĉirkaŭigos tiun urbon per ŝnuroj, kaj trenos ĝin en la riveron, ĝis ne restos tie ŝtoneto. 14 Tiam diris Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj: La konsilo de Ĥuŝaj, la Arkano, estas pli bona, ol la konsilo de Aĥitofel. Sed la Eternulo decidis detrui la bonan konsilon de Aĥitofel, por ke la Eternulo venigu malfeliĉon sur Abŝalomon.

15 Kaj Ĥuŝaj diris al la pastroj Cadok kaj Ebjatar: Tiel kaj tiel konsilis Aĥitofel al Abŝalom kaj al la plejaĝuloj de Izrael, kaj tiel kaj tiel konsilis mi; 16 nun sendu rapide, kaj dirigu al David jenon: Ne pasigu ĉi tiun nokton sur la ebenaĵo de la dezerto, sed transiru, por ke ne pereu la reĝo, kaj la tuta popolo, kiu estas kun li. 17 Jonatan kaj Aĥimaac staris apud En-Rogel; servantino iris kaj sciigis al ili, por ke ili iru kaj sciigu al la reĝo David, ĉar ili ne devis sin montri kaj veni en la urbon. 18 Sed ilin ekvidis iu junulo, kaj raportis al Abŝalom; dume ili ambaŭ rapide iris, kaj venis en Baĥurimon en la domon de unu homo, sur kies korto troviĝis puto, kaj ili malsupreniris tien. 19 Kaj lia edzino prenis kaj sternis kovrotukon super la aperturo de la puto kaj ŝutis sur ĝin grion, por ke oni nenion rimarku. 20 Kiam la servantoj de Abŝalom venis al la virino en la domon, kaj demandis, kie estas Aĥimaac kaj Jonatan, la virino respondis al ili: Ili iris trans la akvujon. Kaj ili serĉis kaj ne trovis, kaj ili revenis Jerusalemon. 21 Kiam ili foriris, tiuj eliris el la puto, kaj iris kaj raportis al la reĝo David, kaj diris al David: Leviĝu, kaj transiru rapide la akvon, ĉar tiel kaj tiel konsilis kontraŭ vi Aĥitofel. 22 Tiam leviĝis David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili transiris Jordanon antaŭ la mateniĝo; kaj restis neniu, kiu ne estus transirinta Jordanon. 23 Kiam Aĥitofel vidis, ke oni ne plenumis lian konsilon, li selis azenon, leviĝis kaj iris al sia domo, en sian urbon, faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis; kaj oni enterigis lin en la tombo de lia patro.

24 Dume David venis en Maĥanaimon, kaj Abŝalom transiris Jordanon, li kaj ĉiuj viroj de Izrael kun li. 25 Kaj Amasan Abŝalom starigis super la militistaro anstataŭ Joab; Amasa estis filo de viro, kies nomo estis Jitra, el Jizreel, kaj kiu envenis al Abigail, filino de Naĥaŝ, fratino de Ceruja, patrino de Joab. 26 Kaj Izrael kaj Abŝalom stariĝis tendare en la lando Gilead.

27 Kiam David venis en Maĥanaimon, tiam Ŝobi, filo de Naĥaŝ, el Raba de la Amonidoj, kaj Maĥir, filo de Amiel, el Lo-Debar, kaj Barzilaj, la Gileadano, el Roglim, 28 alportis litojn kaj tapiŝojn kaj argilajn vazojn, kaj tritikon kaj hordeon kaj farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn, ankaŭ rostitajn, 29 kaj mielon kaj buteron kaj ŝafojn kaj fromaĝojn; ili alportis al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li, por manĝi; ĉar ili diris: La popolo estas malsata kaj laca kaj soifa en la dezerto.

Cusai frustra il consiglio di Aitofel. Davide passa il Giordano. Aitofel si uccide. Davide a Maanaim

1 Poi Aitofel disse ad Absalom: "Lasciami scegliere dodicimila uomini; partirò e inseguirò Davide questa notte stessa; 2 e gli piomberò addosso mentre egli è stanco e ha le braccia fiacche; lo spaventerò, e tutta la gente che è con lui si darà alla fuga; io colpirò soltanto il re, 3 e ricondurrò a te tutto il popolo; l’uomo che tu cerchi vale quanto il ritorno di tutti; e così tutto il popolo sarà in pace". 4 Questo discorso piacque ad Absalom e a tutti gli anziani d’Israele. 5 Tuttavia Absalom disse: "Chiamate ancora Cusai, l’Archita, e sentiamo ciò che dirà anche lui". 6 Quando Cusai giunse da Absalom, questi gli disse: "Aitofel ha parlato così e così; dobbiamo fare come ha detto lui? Altrimenti, parla tu!". 7 Cusai rispose ad Absalom: "Questa volta il consiglio dato da Aitofel non è buono". 8 Cusai aggiunse: "Tu conosci tuo padre e i suoi uomini, e sai che sono gente valorosa e che hanno l’animo esasperato come un’orsa nella campagna quando le sono stati rapiti i figli; e poi tuo padre è un guerriero e non passerà la notte con il popolo. 9 Senza dubbio ora è nascosto in qualche buca o in qualche altro luogo; e avverrà che, se fin da principio ne cadranno alcuni dei tuoi, chiunque lo verrà a sapere dirà: Tra la gente che seguiva Absalom c’è stata una strage. 10 Allora il più valoroso, anche se avesse un cuore di leone, si avvilirà, perché tutto Israele sa che tuo padre è un prode, e che quelli che ha con sono dei valorosi. 11 Perciò io consiglio che tutto Israele da Dan fino a Beer-Sceba si raduni presso di te, numeroso come la sabbia che è sulla riva del mare, e che tu vada di persona alla battaglia. 12 Così lo raggiungeranno in qualunque luogo egli si troverà, e gli cadranno addosso come la rugiada cade sul suolo; e di tutti quelli che sono con lui non ne scamperà uno solo. 13 Se egli si ritira in qualche città, tutto Israele porterà funi in quella città e noi la trascineremo nel torrente in modo che non se ne trovi più nemmeno una pietruzza". 14 Absalom e tutti gli uomini d’Israele dissero: "Il consiglio di Cusai, l’Archita, è migliore di quello di Aitofel". L’Eterno aveva stabilito di rendere vano il buon consiglio di Aitofel, per far cadere la sciagura sopra Absalom. 15 Allora Cusai disse ai sacerdoti Sadoc e Abiatar: "Aitofel ha consigliato Absalom e gli anziani d’Israele così e così, e io ho consigliato in questo e questo modo. 16 Ora dunque mandate in fretta a informare Davide e ditegli: Non passare la notte nelle pianure del deserto, ma senz’altro vaoltre, affinché il re con tutta la gente che ha con non rimanga sopraffatto". 17 Gionatan e Aimaas stavano appostati presso En-Roghel; ed essendo la serva andata a informarli, essi andarono a informare il re Davide, infatti non potevano entrare in città in modo palese. 18 Un ragazzo, però, li aveva visti e aveva avvisato Absalom; ma i due partirono di corsa e giunsero a Baurim a casa di un uomo che aveva nella sua corte una cisterna. 19 Quelli vi si calarono; e la donna di casa prese una coperta, la distese sulla bocca della cisterna, e vi sparse su del grano macinato; cosicché nessuno ne seppe nulla. 20 I servi di Absalom vennero in casa di quella donna, e chiesero: "Dove sono Aimaas e Gionatan?". La donna rispose loro: "Hanno passato il ruscello". Quelli si misero a cercarli e, non potendoli trovare, se ne tornarono a Gerusalemme. 21 Come quelli se ne furono andati, i due uscirono fuori dalla cisterna e andarono a informare il re Davide. Gli dissero: "Alzatevi e affrettatevi ad attraversare l’acqua; perché ecco qual è il consiglio che Aitofel ha dato a vostro danno". 22 Allora Davide si alzò con tutta la gente che era con lui, e passò il Giordano. All’apparire del giorno, non era rimasto neppure uno che non avesse passato il Giordano. 23 Aitofel, vedendo che il suo consiglio non era stato seguito, sellò il suo asino e partì per andarsene a casa sua, nella sua città. Mise in ordine le cose della sua casa e si impiccò. Così morì e fu sepolto nel sepolcro di suo padre. 24 Davide giunse a Maanaim; anche Absalom passò il Giordano, con tutta la gente d’Israele. 25 Absalom aveva posto a capo dell’esercito Amasa, invece di Ioab. Ora Amasa era figlio di un uomo chiamato Itra, l’Ismaelita, il quale aveva avuto relazioni con Abigal, figlia di Naas, sorella di Seruia, madre di Ioab. 26 Israele e Absalom si accamparono nel paese di Galaad. 27 Quando Davide giunse a Maanaim, Sobi, figlio di Naas, che era da Rabba città degli Ammoniti, Machir, figlio di Ammiel da Lodebar, e Barzillai, il Galaadita di Roghelim, 28 portarono dei letti, dei catini, dei vasi di terra, del grano, dell’orzo, della farina, del grano arrostito, delle fave, delle lenticchie, dei legumi arrostiti, 29 del miele, del burro, delle pecore e dei formaggi di vacca per Davide e per la gente che era con lui, affinché mangiassero; perché dicevano: "Questa gente deve aver patito fame, stanchezza e sete nel deserto".

Veja também

Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-07-05_12-11-46-